La 108-a Universala Kongreso de Esperanto (UK) okazis inter la 29-a de julio kaj la 5-a de aŭgusto 2023 en Torino, Italio.
UK 2023 | ||
---|---|---|
Loko | Torino, Italio | |
Ekde | 29-a de julio 2023 | |
Ĝis | 5-a de aŭgusto 2023 | |
Oficiala retejo | www | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La kongresejo estis la ĉefsidejo de la Teknologia Universitato de Torino.
La Loka Kongresa Komitato konsistis el Michela Lipari, Luigi Fraccaroli, Tina Raciti, Francesco Amerio, Paola Nigrelli, Alessandro Amerio, Daniele Pesce, Debora Rossetti, Alessandro Perna, Pier Luigi Cinquantini, Giuseppe Di Donfrancesco kaj Emanuele Regano kun kunlaborado de Thomas Bormann (Kongresa temo), Fabrizio Pennacchietti (IKU) kaj Davide Astori (IKU). Ĉeestis kaj aktivulis la estraro kaj la oficistaro de UEA, plus la Kongresa Fako, komponita de Dorota Rodzianko, Peter Baláž, Sonja Zaretskaia kaj Linda La Nepveu.
La Kongresa Kuriero nomiĝis "La Taŭra Voĉo". Kiel lastatempe okazas, en la unua vespero dum Movada Foiro pli ol cent diversaj asocioj montris siajn projektojn, agadojn kaj celojn al la kongresanaro.
La Kongresa Temo estis "Enmigrado, kunfluo de homaj valoroj". Tiukadre okazis prelegoj kaj debatoj pri torinaj NRO-oj (Gianfranco Cattai), klimatatŝanĝo, militoj kaj mizero (Giuliano Turone kaj Thomas Bormann), biologio de migrado (Judith Jackson), kartografio de migrado (Pascal Dubourg Glatigny, Catherine Goussef kaj Javier Alcalde) kaj migrado kaj integriĝo (diversaj partoprenantoj).
La Kleriga Lundo konsistis el 15 prelegoj aŭ aktivaĵoj, nome:
Dum la Tago de la Lernado oni prelegis pri diversaj spertoj en Svisio (Mireille Grosjean kaj Monika Molnar), Hispanio (Vicente Manzano-Arrondo el Viko, Katalunio), Kanado (Zdravka Metz), Francio (Renée Triolle kaj Monique Arnaud), Pollando (Grażyna Szubryczyńska), Burundo (Aimé-Patrick Manirakiza).
La programa formato Scienca kafejo okazis marde kaj ĵaŭde kaj prezentis la sekvajn prelegojn:
La Internacia Kongresa Universitato havigis prelegojn pri kvantuma fiziko (Jesper Lykke Jacobsen), Kikongo-lingvareto kaj Kabindo (Heidi Goes), lingvaj pejzaĝoj (Gabriel Labrie), ekstertera vivo (Amri Wandel), Marjorie Boulton kaj Koriolano (Humphrey Tonkin), Academia pro Interlingua (Vera Barandovska-Frank), lingvaj reguleco kaj nereguleco (Grant Goodall), klimata ŝanĝo (So Gilsu) kaj La DNA de Esperanto (Fabrizio Pennacchietti).
Dum la "Esperantologia Konferenco" oni prelegis pri interlingvistiko (Jouko Lindstedt), semiologio (Klaus Schubert), epistemologio ĉe studado de Esperanto (Eric Macpherson Bailón), Homera leksikono (Nicola Ruggiero), universitato, "Neakceptebla lingvo – la poŝta cenzuro de korespondaĵoj en Esperanto kaj aliaj lingvoj tra la 20-a jarcento" (James Rezende Piton), Esperanto en Ĉinio, arkivoj ktp.
Memkompreneble pri la gastiganta lando Italio oni okazigis tre riĉenhavajn prelegojn pri opero (Aldo Grassini, Maria Montessori (Paola Nigrelli), etruskoj (Pier Luigi Cinquantini), lingva kompono de Italio (Fabrizio Pennacchietti), kaj itala literaturo (Nicola Ruggiero).
Aliaj aktivaĵoj estis la disdonado de premioj en la Belartaj Konkursoj, kurso pri la itala lingvo (Davide Astori), la Oratora Konkurso, KER-ekzamenoj, kaj ĝeneraltemaj prelegoj kiel pri interkultura trejnado (Duncan Charters), programo Erasmus, origamio (Larysa Osadchuk kaj Alain Delmotte), " kaj Biblioteko Hodler.
Kiel kutime oni dediĉis merkredon al Tuttagaj Ekskursoj, dum oni organizis ankaŭ aliajn duontagajn ekskursojn laŭlonge de la semajno, jen en la ĉirkaŭaĵon, jen en la urbo mem. Kiel kutime, okazis Nacia Vespero (dimanĉe) kaj Internacia Arta Vespero (vendrede). Inter koncertoj menciindas tiuj de Birda Flut-Triopo, Kimo, Kajto, Mikaelo Bronŝtejn, Georgo Handzlik, jOmO, Ĵomart kaj Nataŝa, Kjara kaj Abel Massiala.
Se temas pri teatro oni prezentis la ludojn "Mi diros al vi sekrete..." de Georgo Handzlik kaj Saša Pilipović, "Ludoj kun diablo kaj reĝo" de Teatro DOMA el Svytavy, kaj "Doktoro Esperanto" de Mario Migliucci.
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 | ||
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • kronvirusa pandemio | ||
kronvirusa pandemio • Montrealo 2022 • Torino 2023 • Aruŝo 2024 • Brno 2025 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article UK 2023, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.