Uk 2012: 97-a Universala Kongreso de Esperanto

La 97-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012 en Hanojo, la ĉefurbo de Vjetnamio.

La ĉefaj aranĝoj okazis en la hotelo Meliá, dum inaŭguro kaj aliaj disvolviĝis en la Palaco de Kulturo.

UK 2012
Loko Hanojo, Uk 2012: Kongresurbo, Kongresa temo, Alta protektanto Vjetnamio
Ekde 28-a de julio 2012
Ĝis 4-a de aŭgusto 2012
← Antaŭa Sekva →
Uk 2012: Kongresurbo, Kongresa temo, Alta protektanto
Uk 2012: Kongresurbo, Kongresa temo, Alta protektanto
vdr
Uk 2012: Kongresurbo, Kongresa temo, Alta protektanto

Por organizi la kongreson kun Hanojo konkuris Pusano (Sud-Koreio).

Kongresurbo

Uk 2012: Kongresurbo, Kongresa temo, Alta protektanto 
Vjetnamaj esperantistoj reciprokas la partoprenantojn de la fina ceremonio kriante: "Ne dankinde!"

Pri la okazigo decidis la Estraro de UEA dum sia kunsido en la Centra Oficejo inter la 10-a kaj 12-a de januaro 2010, sed tiam la datoj ankoraŭ ne estis fiksitaj.

La evento estis vigle disvastigita de la tieaj amaskomunikiloj kaj sur la ĉefurbaj stratoj.

Kongresa temo

Esperanto — ponto al paco, amikeco kaj disvolviĝo

Alta protektanto

Nguyễn Thị Doan, vicprezidento de Vjetnamio estis la alta protektanto de la kongreso. (Libera folio: Bonveniga mesaĝo de la vicprezidanto de Vjetnamio)

Programo

Kongresaj programeroj

  • Solena Inaŭguro
  • Junulara Programo
    • TEJO Sin Prezentas
  • Tago de Vjetnamio
  • Vjetnama Prelego
    • Survoje al renovigo
    • Ho Chi Minh kaj Esperanto
    • Medicinaj plantoj
    • Vegetarismo
  • Inaŭguro de arbo, memortabulo
  • Ekumena Diservo en protestanta preĝejo Hoi thanh Tin lanh Ha Noi
  • Libroservo
  • Unuafojaj Kongresanoj
  • Bankedo
  • Kongresa Balo
  • Tago de la Lernejo
  • Libroj de la Jaro
  • Oratora Konkurso
  • Belartaj Konkursoj
  • Urba Akcepto
  • Postkongreso
  • Venontaj UK-oj
  • Aŭkcio
  • Solena Fermo

Salonoj

Trejnaj programoj kaj ekzamenoj

  • Vjetnama Eksprese
  • Paroligaj lecionoj kun edukado.net (komencantoj, mezniveluloj)
  • Metiejo kun edukado.net
  • KER-ekzameno

Lingva agado

Movadaj aranĝoj

  • Komitato de UEA
  • Movada Foiro
  • Subkomitato: Eksteraj Rilatoj, Junularo, Landa Agado, Financo/Administrado, Informado, Edukado, Kulturo, Scienca kaj Faka Agado
  • Patronoj de TEJO
  • Estraro Respondas
  • Centra Oficejo Respondas
  • Legantoj de Esperanto (revuo)
  • Strategia Forumo
  • Delegita Reto

Regiona agado

Fakaj asocioj

Organizaĵoj

Kleriga programo

    Aliaj prelegoj kaj prezentoj
  • Spiritisma Eldonejo F.V. Lorenz
  • Kvinbesta gimnastiko

Spektakloj

  • Nacia Vespero
  • Internacia Arta Vespero
    Koncertoj
  • Internacia Koruso
  • Kantado de La Espero
    Filmoj
  • La domo de fantomoj
  • Filmo pri Tibor Sekelj
    Teatro
  • D-ro Zamenhof
  • Tiradentes
  • Galileo
  • Kompleta historio de Universalaj Kongresoj

Kongresa Rezolucio

Tradicie ankaŭ dum la 98-a Universala Kongreso estis adoptita kongresa rezolucio. Ĝi tekstas jene:

125-jara, Esperanto konstruas pontojn al pli justa kaj paca mondo

Kunvenante en Hanojo, Vjetnamio, de la 28-a de julio ĝis la 4-a de aŭgusto 2012, pli ol 800 partoprenantoj el 62 landoj en la 97-a Universala Kongreso de Esperanto rekonfirmas la gravecon de lingvo konstruita sur la idealoj de paco, amikeco, kaj reciproka respekto.

Por homoj el ĉiuj landoj kaj vivofonoj, Esperanto proponas praktikan kaj potencan rimedon por rekta kontakto, reciproka interkonatiĝo kaj profunda amikiĝo.

Por mondo kie ankoraŭ abundas konfliktoj kaj maljustaĵoj, Esperanto proponas kulturon de paco, kiun kunkonstruas en egaleca etoso homoj el ĉiuj kontinentoj.

Por internacia komunumo kiu klopodas realigi la Jarmilajn Evoluigajn Celojn de Unuiĝintaj Nacioj, Esperanto proponas kompletigan evoluvojon al tutmonda partnereco, en kiu kunlaboras ne nur ŝtatoj kun ŝtatoj, sed homoj kun homoj.

125 jarojn post sia apero, Esperanto estas ĉiam pli vaste uzata kiel ponto al amikeco, paco, kaj disvolviĝo - evoluo akcelata per la disvastiĝo de alia tutmonda komunikilo, Interreto. Tion oni vidas interalie per la ĉi-jara aldono de Esperanto kiel 64a lingvo en la ret-tradukilo de Google.

Ni invitas homojn el ĉiuj landoj utiligi kaj kunkonstrui tiun ponton, cele al pli justa kaj paca mondo, kie disfloras ĉiuj lingvoj kaj kulturoj.

Referencoj

Galerio

Eksteraj ligiloj



Tags:

Uk 2012 KongresurboUk 2012 Kongresa temoUk 2012 Alta protektantoUk 2012 ProgramoUk 2012 Kongresa RezolucioUk 2012 ReferencojUk 2012 GalerioUk 2012 Eksteraj ligilojUk 2012201228-a de julio4-a de aŭgustoEsperantoHanojoUniversala Kongreso de EsperantoVjetnamio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Invado de Rusio en Ukrainion (2022)Maksimumo kaj minimumo1960-aj jarojVeliki BirkiSvedioRomioSara (muzikgrupo)Senkontesta mondĉampiono (boksado)Elemento de grupo 11P21-a de novembroEgipto (mitologio)(11737) 1998 QL24UrboMikaelo TompaItalioKazinoSeattle Sounders1998Manchester City F.C.Imperiestraj Tilioj30-a de septembroJuliana kalendaro1962Listo de landoj laŭ loĝantaroHejma katoAngula arkoChambrelien (stacidomo)BoksadoAndoroĈinghajoAmanitoKuboRobotoEgiptoAnglosaksa lingvoBosnio kaj HercegovinoAsteroida zonoMajo19-a de decembroAuguste CharloisAprilo de 201064KartvelioEŭroMilionojFranca revolucio de 1789Salcburga universitatoBudhismoPost-impresionismo26-a de martoLisbonoAmuzekonomioOnce Upon a Time in HollywoodKantono BelleyKaley CuocoSankta Romia ImperioNajacAndrej ArŝavinDua mondmilitoRuĝa Listo de Monda HeredaĵoAbc-sistemo (muziktajpa)Paul GubbinsManuel de PedroloAngkor ŬatWilly Wonka & the Chocolate Factory (1971)Abismo MacoĥaLatina alfabetoFelkostumoBelorusio🡆 More