La 100-a Universala Kongreso (UK) de Esperanto okazis de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015 en Lille, Francio.
La estraro de UEA elektis la kongresurbon la 24-an de marto 2013. Temis pri la jubilea kongreso, tial ĝi okazis en granda urbo proksima al Boulogne-sur-Mer, kie okazis la unua internacia Esperanto-kongreso. La kandidatigon de Lillo oni anoncis en 2012 kaj la organizanto Espéranto-France per kampanjo kolektis por ĝi subtenon de 118 personoj el 18 landoj. La kongreson partoprenis 2698 personoj.
UK 2015 | ||
---|---|---|
Loko | Lillo, Francio | |
Ekde | 25-a de julio 2015 | |
Ĝis | 1-a de aŭgusto 2015 | |
← Antaŭa | Sekva → | |
La kongresa temo de la 100-a UK estis Lingvoj, artoj kaj valoroj en la proksimiĝo de kulturoj. Ĝi ligiĝis al la okazanta Jardeko por la Proksimiĝo de Kulturoj (2013–2022) de Unesko kaj emfazis la historian rolon de la Universalaj Kongresoj de Esperanto en evoluigo de la Esperanto-kulturo. Apud la ofta lingva temero, oni verŝajne unuafoje eksplicite menciis en la kongresa temo arton.
Kadre de la kongresa programo okazis interalie solenaĵo en Bulonjo-ĉe-Maro (dum merkredo, la ekskursa tago), omaĝe al la 1-a UK okazinta tie en 1905, kiun partoprenis centoj de kongresanoj.
La 1-an de aŭgusto 2015, dum ferma ceremonio de la UK, la kunordiganto de E@I kaj prezidanto de la LKK de la venonta 101-a UK en Nitro – Peter Baláž – post simbola transpreno de la kongresa flago sen antaŭa anonco publike sur la podio antaŭ ĉiuj kongresanoj svatiĝis (t.e. proponis edziniĝon) al sia plurjara koramikino Dorota Rodzianko, kiu lian proponon akceptis.
Dum la fermo de la kongreso oni omaĝis al Osmo Buller, la aktuala Ĝenerala Direktoro de UEA, kiu emeritiĝos komence de la jaro 2016. Lige al tio, la prezidanto de UEA Mark Fettes anoncis la nomon de lia anstataŭonto (publike konigitan jam la antaŭan tagon, komence de la kunsido de la komitato de UEA), kiu estas Veronika Poór (mem ĉeestinta en la salono).
de la 100-a Universala Kongreso de Esperanto en Lillo
La 2 698 partoprenantoj en la 100-a Universala Kongreso de Esperanto,
kunveninte el 80 landoj, de la 25-a de julio ĝis la 1-a de aŭgusto 2015, en Lillo, Francio,
diskutinte la temon Lingvoj, artoj kaj valoroj en la dialogo inter kulturoj en sep diversaj sesioj tra la kongresa semajno,
volante kontribui al la disvolviĝo de la Internacia Jardeko por la Alproksimiĝo de Kulturoj proklamita de Unesko,
konstatas, ke interkultura dialogo estas same urĝe necesa hodiaŭ, kiel ĝi estis antaŭ 110 jaroj, kiam okazis la unua Kongreso de Esperanto en Bulonjo-ĉe-Maro;
asertas, ke por vere interkomprenigi la homojn, tiu dialogo devas esti afero ne nur de la cerbo sed ankaŭ de la koro, kunplektanta klerigon kaj kundiskutadon, arton kaj amikecon;
atentigas, ke ĝuste tian multflankan interkulturan dialogon praktikas kaj disvolvas la tutmonda Esperanto-movado en siaj centoj da kongresoj kaj renkontiĝoj ĉiujare;
instigas ĉiujn aliajn aktivulojn kaj movadojn por interkultura dialogo doni pli da atento al la lingva dimensio de sia laboro, kaj al la reala funkciado de Esperanto kiel lingvo inkluziva kaj egaleca, kies uzado povas plifaciligi kaj pliprofundigi tian dialogon;
ree dediĉas sin al la kultivado kaj disvastigado de la valoroj de reciproka respekto, paco kaj justeco inter ĉiuj homoj, konforme al la celoj de Unesko kaj kunlige kun la aktualaj streboj de Unuiĝintaj Nacioj por konstrui daŭripovan mondan socion.
Universalaj Kongresoj | ||
---|---|---|
1905-1915 • 1920-1939 • 1940-1980 • 1981-2010 | ||
Prago 1996 • Adelaide 1997 • Montpellier 1998 • Berlino 1999 • Tel-Avivo 2000 | ||
Zagrebo 2001 • Fortalezo 2002 • Gotenburgo 2003 • Pekino 2004 • Vilno 2005 | ||
Florenco 2006 • Jokohamo 2007 • Roterdamo 2008 • Bjalistoko 2009 • Havano 2010 | ||
Kopenhago 2011 • Hanojo 2012 • Rejkjaviko 2013 • Bonaero 2014 • Lillo 2015 | ||
Nitro 2016 • Seulo 2017 • Lisbono 2018 • Lahti 2019 • kronvirusa pandemio | ||
kronvirusa pandemio • Montrealo 2022 • Torino 2023 • Aruŝo 2024 • Brno 2025 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article UK 2015, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.