Uk 2007: 92-a Universala Kongreso de Esperanto

La 92-a Universala Kongreso de Esperanto (japane: 第92回世界エスペラント大会 ) okazis en 2007 en la japana urbo Jokohamo en la gubernio Kanagaŭa, proksime al Tokio, inter la 4-a kaj la 11-a de aŭgusto.

Aliĝis 1901 personoj el 57 landoj. La Kongreson invitis Japana Esperanto-Instituto, kaj la LKK estis gvidita de Sibayama Zyun'iti.

UK 2007
Loko Jokohamo, Uk 2007: Internacia Kongresa Universitato, Pliaj prelegoj, prezentoj, Teatro Japanio
Ekde 4-a de aŭgusto 2007
Ĝis 11-a de aŭgusto 2007
← Antaŭa Sekva →
Uk 2007: Internacia Kongresa Universitato, Pliaj prelegoj, prezentoj, Teatro
Uk 2007: Internacia Kongresa Universitato, Pliaj prelegoj, prezentoj, Teatro
vdr
Uk 2007: Internacia Kongresa Universitato, Pliaj prelegoj, prezentoj, Teatro

La kongresa temo estis "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto", pri kio estis debatoj gviditaj de Usui Hiroyuki.

La kongresejo estis la moderna konferencejo Pacifico Yokohama en la distrikto Minato Mirai 21 de la jokohama kvartalo Niŝi, piede alirebla de Stacidomo Sakuragiĉo. Inaŭguro, Fermo, Nacia Vespero kaj Internacia Arta Vespero okazis en la apuda Halo Minato-Mirai. Junulara Programo okazis en aparta konstruaĵo nomata Zaim.

Internacia Kongresa Universitato

Okazis 8 prelegoj. Rektoro estis Gotoo Hitosi. Interalie parolis prof. Amri Wandel pri la temo "Orienta astronomio: gastosteloj en la galaksia fervojo".

Pliaj prelegoj, prezentoj

...okazis interalie pri hajko kaj sorobano. En speciala aranĝo oni memoris pri William Auld, kiu mortis en la pasinta jaro.

Teatro

"Galileo"

Organizaj aferoj de UEA

La kongreso elektis novan estraron. Prezidanto de UEA iĝis Probal Dasgupta.

Solena fermo

Uk 2007: Internacia Kongresa Universitato, Pliaj prelegoj, prezentoj, Teatro 
Solena fermo

Apartan atenton vekis la urbestro de Bjalistoko, Tadeusz Truskolaski. Parolante en Esperanto, li invitis al la Universala Kongreso 2009 al Bjalistoko.

REZOLUCIO DE LA 92-A UNIVERSALA KONGRESO DE ESPERANTO

La 92-a Universala Kongreso de Esperanto, kunveninta en Jokohamo (Japanio) de la 4-a ĝis la 11-a de aŭgusto 2007 kun 1901 partoprenantoj el 57 landoj, kun la temo "Okcidento en Oriento: akcepto kaj rezisto",

Konstatinte, ke ideoj kaj influoj moviĝas ambaŭdirekte inter "Okcidento" kaj "Oriento", sed ke pro la aktualaj neegalecoj tiu reciprokeco iĝis nevidebla,

Konstatinte, ke tiu sama kaŭzo malhelpas ankaŭ la fluon de ideoj kaj influoj inter aziaj landoj,

Notinte, ke tro rigidaj konceptoj pri "Okcidento" kaj "Oriento" malhelpas interlokajn dialogojn, kaj

Notinte kun kontento, ke la jaro 2008 estas proklamita fare de la Ĝenerala Asembleo de Unuiĝintaj Nacioj kiel Internacia Jaro de Lingvoj,

Rekomendas, ke la rilatoj inter civilizoj kaj kulturoj baziĝu ne sur konflikto sed sur interkompreniĝo, justeco kaj paco,

Konfirmas la potencialon de Esperanto por interponti homojn de diversaj lingvoj kaj kulturoj,

Atentigas samtempe pri la akuta neceso konsciiĝi pri interkulturaj problemoj en kaj ekster la Esperanto-komunumo, kaj rilati kun instancoj kaj asocioj kiuj jam okupiĝas pri tiaj problemoj,

Deklaras, ke la ekesto de regiona kunlaboro ankaŭ en Azio kaj aliaj mondopartoj estas esenca antaŭkondiĉo por la plua disvolviĝo de Esperantaj agadoj tie,

Esprimas la senkondiĉan subtenon de la Esperanto-komunumo al vera plurlingvismo kiel rimedo por akceli unuecon en diverseco, kaj kuraĝigas esperantistojn energie labori por la plenumo de la celoj de Unuiĝintaj Nacioj por la Internacia Jaro de Lingvoj.

Eksteraj ligiloj


Tags:

Uk 2007 Internacia Kongresa UniversitatoUk 2007 Pliaj prelegoj, prezentojUk 2007 TeatroUk 2007 Organizaj aferoj de UEAUk 2007 Solena fermoUk 2007 Eksteraj ligilojUk 200711-a de aŭgusto20074-a de aŭgustoGubernio KanagaŭaJapana Esperanto-InstitutoJapana lingvoJapanioJokohamoLKKSibayama Zyun'itiTokio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Gentlemen Prefer Blondes (1953)Monda Boksa AsocioThomas MannVenecia respublikoZé PelintraMonda Basbala-Molpilka KonfederacioDanio1978LotoViborga golfoSueza KanaloPatro niaLiane de PougyWhen a Man Loves a Woman (filmo)(11723) 1998 HT125MasturbadoAŭstra-germana lingvoĈinghajoGordon MooreBarata kalendaroSiberioGramatika modoGeografia koordinatsistemoKorespondadoKojboFrutigen (stacidomo)Rotacia motoroLigo de Nacioj5MajotoL’ AvaruloSidnejoPrezoRusia revolucio de 1917Zagreba metodo30-a de septembroLordeAlexandra DaddarioEssen6061-a de septembroMuzikalbumoVideoludoEvaAngla lingvoKazeo1960-aj jarojDekoltaĵoGermana lingvoKontraŭknaloISO 86012011Mikaelo TompaKonstantinopoloAzerbajĝanoMonakoAsteroida zonoMuziknotoFranca lingvoCifereca objekta identigiloTTT-legiloOkraventra kolomboParizoBruna nanoKoaloBui Quoc HuyCifereca analitikoRudolf Rößler1936NepaloIrano🡆 More