Esperanto-Kulturo: La kulturo asociita al Esperantistoj

Esperanto-kulturo, Esperanta kulturo aŭ kulturo de Esperanto estas kulturo propra al esperantistoj.

Citaĵo
 Pri la unua fako, la lingva, li detale traktis en la raporto, insistante pri tiu ĉi punkto: kulturo devas esti tuthomara. 
— Vivo de Zamenhof, Edmond Privat, 1920

Esperanto estas ankaŭ parto de la nemateria kultura heredaĵo en Pollando (ekde 2014) kaj de Kroatio (ekde 2019).

Broŝuro en la germana pri la funkcio kaj kulturo de la Internacia Lingvo Esperanto.
Broŝuro en la germana pri la funkcio kaj kulturo de la Internacia Lingvo Esperanto.
Roterdamo, 2008: La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun 1845 partoprenantoj.
Roterdamo, 2008: La 93-a Universala Kongreso de Esperanto kun 1845 partoprenantoj.

"Esperanto estas vere humana, etika kaj nobla projekto kiu pro tio jam ofte, ankaŭ fare de UNESKO, estas konsiderata kiel altvalora kultura valoraĵo" - Jo Haazen"Esperanto estas la perfekta rimedo se oni deziras havi senperajn homajn kontaktojn mondvaste" - Peter Weide

"Elpensite kiel idiomo de granda komunikado, Esperanto evoluis kiel lingvo de alternativa komunikado. Naskite el revo de paco kaj frateco, per sia ĉiutaga kaj familia uzo ĝi generis diasporan komunumon kaj originalan literaturon. La ĉefajn trajtojn de la esperanta kulturo, karakteriziĝas precipe per produktado literatura, sed ankaŭ teatra, muzika, komiksa kaj kinematografia" opinias Giorgio Silfer.

La Esperanto-kulturo estas deirpunkto al aliaj kulturoj (ĉi tiu estas esenca trajto por ĝi, pli ol por dominantaj naciaj lingvoj). Ĝenerale Esperanto-kulturo estas interkultura kaj disvolviĝas ĉefe en la jam menciitaj kampoj, sed ankaŭ en la kampo de internacia amikeco (Semajno de Internacia Amikeco) kaj gastigado (Pasporta Servo). La Esperanto-kulturo ampleksas krom simbolojn ankaŭ komunumajn kutimojn, eĉ diversajn ideologiojn kiel klarigita en la Manifesto de Prago kaj por iuj (->Esperanta Civito) ĝi estas arta perilo kaj subtenas esperantistan identecon. Estante pontolingvo, Esperanto akcelas komunikadon trans kulturoj kaj lingvoj.

Esperanto funkcias en ĉiuj sferoj de la kulturo, inkluzive de fikcia kaj malfikcia literaturo, teatro, radio, ĵurnalismo, blogado, kinarto, religio ktp.

Rekonata kultura heredaĵo

La 20-an de novembro 2014 la pola ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo Małgorzata Omilanowska jam subskribis dokumenton, laŭ kiu Esperanto estas enmetita en la polan liston de nemateria kultura heredaĵo. La 11-an de februaro la Ministerio por Kulturo de Respubliko Kroatio oficiale rekonis la tradicion de Esperanto kiel parto de sia kulturheredaĵo en 2019.

Dum preskaŭ cent tridek jaroj, surbaze de Esperanto, la esperantista komunumo formis karakterizan vivkoncepton, inspiritan de la ideoj de Zamenhof, kaj ankaŭ kutimojn, tradicion, literaturon, muzikon, simbolojn, festotagojn kaj eĉ siaspecan mitologion.

En la lingvo Esperanto formiĝis propra frazeologio, idiomaĵoj, onidiroj, kiuj portas en si mem kulturvalorojn kaj specifaĵojn de tiu ĉi medio. La vortoj krokodili, samideano kaj gufujo ekzemple estas tipe kaj propre Esperantaj. Ĝiaj signifoj ekestis en apartaj cirkonstancoj kaj estas senpere kompreneblaj nur fare de la koncernaj Esperantistoj.

Festotagoj kiel la tago de la Esperanta kulturo, Zamenhoftago kaj Semajno de internacia amikeco formas ĉiujaran tradicion en Esperantujo.

La ĉefaj Esperanto-simboloj estas blazono (la kvinpinta verda stelo), himno (La Espero), la flago kaj la verda koloro de espero. Alia simbolo reprezentas la konturojn de la mondo (etendo de la lingvo en la mondo), manpremon (amikeco), la Babelturon (malebleco de interkompreno) kaj arbon, kiu simbolas kreskadon. Tiuj simboloj estas aplikataj al objektoj de ĉiutaga uzo kaj memoraĵoj.”

Jaro de la Esperanta Kulturo (2018)

La jaro 2018 estos la Jaro de la Esperanta Kulturo kiu celu altiri atenton al plej diversaj formoj de arta kreado en la lingvo kiuj fontas en longa kaj unika tradicio interalie atestebla en la flegado de Zamenhof-Esperanto-objektoj (ZEO).

Interkulturo

Esperantistoj ordinare emas paroli pri temoj de interkultura komunikado kaj de interkultura edukado aŭ temoj kiuj povus esti konsiderataj kiel tiklajofendaj inter neesperantistoj (ekzemple pri politiko, rasismo k.a.), eĉ se ili ne farus tion en sia hejmlando aŭ en alia lingvo kiun ili scias. Ĝenerale Esperanto-kulturo estas fokusita ekzemple je legado, edukado (precipe rilate novaĵojn, faktojn kaj lingvojn) kaj toleremo (precipe al personoj el aliaj kulturoj). Esperanto-parolantoj ankaŭ pli emas kontraŭi tutmondiĝon, alkulturigon kaj malaperigon de ies gepatra lingvo, cetere ĉar ĉi tiuj elementoj igas nin unikaj.

La plimulto el la Esperanto-parolantoj emas ankaŭ kontraŭi la tendencon al deviga lernado de nur unu aŭ du dominantaj lingvoj (kio okazas en pluraj landoj tra la mondo, kiel Svedio kaj Islando, kie lernado de la angla estas deviga de la unuagrada lernejo ĝis foje universitato. Ili opinias, ke deviga devus esti la lernado de propedeŭta lingvo kia Esperanto, aŭ alia, kiun oni povus ellerni ene de unu du jaroj kaj kiu faciligas kaj ŝatinstigas la postan lernadon de aliaj lingvoj. Tiel infanoj kaj gepatroj estus malpli emaj al subtaksado de la propra lingvo favore por alia pli utila. La Esperanto-komunumo havas ankaŭ pli-malpli saman fon-scion, ekzemple scion pri iuj famaj Esperanto-parolantoj, libroj, retejoj, malgrandaj urboj, kiuj havas gravan signifon pro Esperanto-rilataj okazaĵoj ktp.. Multo de tio estas priskribita en 'La Gvidlibro tra Esperantio' (-> Bibliografio), enciklopedio de Esperanto, iom simila al lingvo-landa geografia vortaro kun vortoj kiuj postulas kulturologiajn komentojn.

Esperanto-humuro

Multe da la Esperanto-humuro devenas el vortludoj. Verkistoj kun humoraj tendencoj en multaj siaj verkoj estas J. Merchant, J. Baghy, J. Kenngoff, I. Lejzerowicz, R. Schwartz, Dreves Uitterdijk, F. Szilagyi kaj kelkaj aliaj. (vidu ankaŭ: vortludoj, karikaturo). Vidu delatan artikolon pri Esperanto-humuro.

Marjorie Boulton, en sia mikspota libro Faktoj kaj fantazioj, dediĉas ties 30an ĉapitron "Vortaj sportoj" al komentoj kaj diversaj ekzercoj pri vortoludoj. Vidu pli detalan artikolon pri vortludoj aŭ kalemburoj.

Kulturaj aranĝoj

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo 
La 100-a UK

Ĉiujare okazas Universala Kongreso de Esperanto en malsama lando — kvankam ĝi plejparte okazas en Eŭropo). Ĉiun kongreson partoprenas mezume 1500-3000 personoj, kaj la plej bone organizitaj eventoj estas tiuj el Centra aŭ Orienta Eŭropo (ĝenerale Pollando, Hungario ktp.). Universalaj Kongresoj de Esperanto jam okazis ankaŭ en Azio, kie ekzistas pluraj tradiciaj Esperantistaj aranĝoj. En Japanio ekzemple okazis jam la centa landa kongreso. En Ĉinio estas tradicie aranĝata la projekto Esperanto-insulo. Temas pri tutmonata kurso de Esperanto en la universitato de la suda ĉina insulo Hajnano. Ĝi estis elpensita de Dennis Keefe. En Pollando okazas jam de pli ol 30 jaroj Arkones (ARtaj KONfrontoj en ESperanto).

Inter-Fest, Esperanta kultura festivalo

Ekde 2017 okazas INTER-FEST (Inter por Internacia kaj Fest por Festivalo) estas novtipa Esperanta kultura festivalo, kiu celas fariĝi rekonata eŭropa Esperanto-aranĝo kun vasta gamo da programoj, kiuj al neesperantista publiko prezentos praktikan uzeblon de Esperanto kaj pere de tio instigos ĝian lernadon kaj instruadon.

INTER-FEST volas intensivigi la Esperantan kulturkreadon kaj levi la prestiĝon de Esperanto en la kultura kampo. La programoj de INTER-FEST inkluzivos diversajn branĉojn de literaturo, teatro, muziko, filmo, sporto, klerigo, lingvolernado, interkultura interŝanĝo, turismo kaj aliaj aktivecoj, kiuj efektiviĝos per prelegoj, diskutrondoj, seminarioj, koncertoj, prezentaĵoj, konkursoj, sportaj eventoj, kolokvoj, ekspozicioj ktp.

Literaturo

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanta literaturo.

Esperanto havas literaturon, parte originalan, parte tradukitan el naciaj lingvoj. Entute ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 mil titolojn. Malmultas Esperantaj verkoj tradukitaj al naciaj lingvoj, tial la ekstermovada publiko ne povas facile legi ilin.

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo 
Verkistoj en Antverpeno dum la UK 1982: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

La riĉan literaturan tradicion agnoskas ankaŭ la PEN-Klubo, kies Esperanta sekcio estis fondita dum la 60-a kongreso de la Klubo en Septembro 1993. La verkadon en Esperanto stimulas la Akademio Literatura de Esperanto, fondita en 2008.

Al gravaj nuntempaj verkistoj skribantaj Esperante apartenas ekzemple: Trevor Steele (Aŭstralio), Manuel de Seabra (Hispanio), István Nemere (Hungarujo), Spomenka Štimec (Kroatujo); versistoj Miĥael Giŝpling (Rusujo / Israelo), Mauro Nervi (Italujo), Mao Zifu (Ĉinujo), Abel Montagut (Hispanio) kaj Eli Urbanová (Ĉeĥujo); eseistoj kaj tradukistoj Probal Dasgupta (Barato), Humphrey Tonkin (Usono) kaj Kurisu Kei (Japanujo); dramverkisto Giorgio Silfer (Eŭropo). La versistoj William Auld, Marjorie Boulton kaj Baldur Ragnarsson estis kandidatigitaj por la Nobel-Premio pri Literaturo.

El konataj Esperantigitaj literaturaj verkoj kaj eldonitaj antaŭ nelonge menciindas ekzemple La oldulo kaj la maro de Hemingway, La Mastro de l' Ringoj de John Ronald Reuel Tolkien, Cent jaroj da soleco de Gabriel García Márquez, La lada tambureto de Günter Grass, La Libro de la mirindaĵoj de Marco Polo aŭ granda familia sagao de Cao Xueqin Ruĝdoma sonĝo. Por infanoj ekzistas krom Asteriks aŭ Tinĉjo ankaŭ Esperantigita Pipi Ŝtrumpolonga kaj la tuta novelaro Muminvalo de la Suoma aŭtorino Tove Jansson; la tekstoj de iuj tradukoj atingeblas ankaŭ enrete.

    Famaj aŭtoroj de verkoj en Esperanto

Poezio

Poezio estas ĉefa elemento en la Esperanta kulturo. Multaj Esperanto-verkistoj ankaŭ poeziumis, ne nur hajkojn kaj poemojn uzante la eŭropan metrikan sistemon de versfarado aplikita al Esperanto, sed ankaŭ monosilabojn kun la strikte Esperanta metriko konstruita dum la 60-70-aj jaroj kiel en poemoj de Diderto Freto.

Teatraĵoj, operoj kaj muzikaloj

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo 
Sceno el la opereto Ho, tiuj fremduloj! de Feliks Hiller dum la Zamenhofa Vespero de Vilna Juda Landkonema Societo, ĉ. 1931

Teatraĵoj de dramverkistoj tiel diversaj kiel Goldoni, Ionesco, Ŝekspiro kaj Ayckbourn estis lastatempe prezentitaj en Esperanto. Multaj dramoj de Ŝekspiro ekzistas en Esperanta traduko; Reĝo Lear estis prezentita en Esperanto en Hanojo (Vjetnamujo) en Decembro 2001 kun loka rolularo.

En 2018 estis la premiero de la opero Sternenhoch (Ŝternenhoĥ) en Esperanto prezentita en la Nacia Teatro en Prago. Temas pri la unua opero en la historio, kies muziko estis komponita rekte laŭ teksto en Esperanto, farita de Miroslav Malovec (en 2018).

En 2020 la pola dramaturgo Jerzy Bielski kreis "Zamenhof project: Breaking the codes" (Projekto Zamenhof, rompi la kodojn) kiu estas muzikteatraĵo (muzikalo), en kiu centras la komunikado inter homoj el diversaj kulturaj fonoj, sociaj klasoj, genroj ktp. En tiu komunikado precipe temas pri malfacilaĵoj en la komunikado kiuj povas konduki al miskomprenoj, malamikaĵoj kaj konfliktoj, sed ankaŭ pri nebuŝaj kodoj. En tiu muzikalo aŭdeblas jenajn lingvojn: Esperanto, la angla, pola, franca, dana, rusa, sed ankaŭ la morso-alfabeton, la brajla alfabeto, binaraj kodoj, DNA-kodoj, ĉiuj kunigitaj en kolaĝo plene de ritmaj aranĝoj (muzikaj strukturoj, sonoj, ritmoj ktp ) kiuj malkovros la muzikajn strukturojn, ritmojn, intonaciojn, fonemojn kaj la unikajn sonajn elementojn de ĉiuj ĉi lingvoj kaj sistemoj..

En 2022 la muzikalo "June kaj Kune" premieris kadre de la 78-a Internacia Junulara Kongreso de TEJO, la 26-an de aŭgusto 2022. Ĝi estas la unua originala muzikalo en Esperanto.

Dum la 107-a Universala Kongreso de Esperanto en Montrealo en 2022 la teatraĵo 1910 de Ĵenja Amis premieris, reĝisorita de Alena Adler kun aktorado fare de Garry Evans kaj Alena Adler mem.

Dum la SAT-kongreso en 2003 en Svislando oni prezentis "Espere despere", tri humuraj teatraĵoj pri Esperanto kaj ĝia socio.

Filmoj

La utiligo de Esperanto en kino estas malpli ofta. Kultura Centro Esperantista en Svislando posedas vastan kinotekon de raraj filmoj en Esperanto ekde 1937 kiel la filmo "La sturmo de Johano arima". En scenoj de La Granda Diktatoro de Chaplin aperis afiŝoj en Esperanto, en Delekto de Idioto kun Clark Gable kaj en la japana filmo Jan Arima no shūgeki iuj dialogoj estis en Esperanto, en la hispana filmo El coche de pedales (la pedalaŭto) la protagonistoj foje parolas en Esperanto, samkiel en la usona filmo 'Captain Fantastic' (2016). En 1980 Japana Esperanto-Instituto sciigis la aperon en Japanio de belega animacifilmo "Nokto de la galaksia fervojo", produktita en vere unuarangaj kondiĉoj, entreprenita de la tagĵurnalo Asahi Shimbun, televidstacio Asahi kaj "Nippon Herald Films Group" surbaze de la famege fabelo de Miyazawa Kenzi kiu estas profunde filozofia. Ĝia granda sukceso en la tuta Japanio ŝuldas multon al la unika figurigo per katoj.

Tutvesperaj filmoj uzantaj sole Esperanton estas esceptegaj, apartenas al ili ekzemple kulta Inkubo kun ĉefrola William Shatner, tamen ekzistas proksimume dek kvin, kiuj iel tuŝas la temon de la internacia lingvo.

Turka reĝisorino realigis kurtmetraĵon (Senmova ) kun voĉoj nur en Esperanto.

Reĝisorino Natalie MacMahon kreis mallongan filmon A Universal Love Story (Universala Amrakonto) kiu havis esperantecajn elementojn kaj en 2018 ŝi kreis la retan filmserion "Malsano Nomita Amo" kiu estas multe parolata en Esperanto kaj en kiu Esperanto 'rolas kiel elemento, kiu rekunigas homojn, kiel revolucio necesa por povi vere kompreni unu la alian denove kaj esprimi sentojn' .

Lastatempe aperis ankaŭ kelkaj amatoraj Esperantistaj filmprojektoj kaj asocioj, produktantaj mallongajn filmetojn plene Esperantajn. Ili daŭras kutime ĉirkaŭ kelkdek minutoj. La brazila kinofirmao Imagu Filmoj produktis kelkajn Esperantlingvajn filmojn, longajn, kaj etajn. En 2006 kadre de UK en Italio Imagu Filmoj lanĉis la filmon Gerda malaperis. En la laŭvica jaro aperis La Patro. Krom ĉi tiuj la firmao produktis aliajn filmojn.

En 2017 turniĝis kurtmetraĵo de Christian Laubacher : "Das Porträt von Parzival, einem Mann, der sich für eine Sache einsetzt : Esperanto" (la portreto de Parsifalo, viro kiu strebas por afero: Esperanto) prezentita dum la filmfestivalo de Soloturno.

Se filmistoj uzis la lingvon Esperanto en filmoj faritaj de neesperantistoj, ĝi estis uzata por doni al diversaj filmoj nuancon de universaleco, fremdeco, utopieco, multlingveco, estonteco, neŭtraleco, ekzoteco, anarkiismeco aŭ mistereco.

En 2021 la Usona Bona Film-Festivalo estiĝis. Ĝi estas regula esperanta film-konkurso de Esperanto-USA.

Muziko

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-muziko.
Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo 
La kvarmembra nederlanda muzikgrupo Kajto koncentriĝas pri frisa popola muziko, maristaj kantoj kaj kanonoj

Muzikaj ĝenroj en Esperanto inkluzivas popularajn kaj popolajn kantojn, rokmuzikon, kabaredon, kantojn por soloistoj kaj ĥoro, kaj operon. Popularaj komponistoj kaj artistoj, inter aliaj Elvis Costello kaj Michael Jackson, registris en Esperanto, verkis orkestraĵojn inspiritajn de la lingvo, aŭ uzis ĝin en siaj propagandaj materialoj. Kelkaj kantoj el la albumo Esperanto de Time Warner, kiu eldoniĝis – pure Esperante – en Hispanujo en Novembro 1996, atingis altajn rangojn en hispanaj muzikaĵrangolistoj. Klasikaj orkestraĵoj kaj ĥorverkoj kun Esperanto-teksto inkluzivas La Koro Sutro de Lou Harrison kaj la Simfonion n-ro 1 Esperanto de David Gaines (ambaŭ el Usono). En franca Tuluzo ekzistas muzikeldonejo Vinilkosmo, specialiĝanta al produktado de Esperanta muziko. Tiun eblas trovi ankaŭ enrete, inkluzive kelkajn retejojn dediĉitajn al Esperanta karaokeo.

Diversaj muzikpecoj troveblas en la interreto, ekzemple historie ĉe musicexpress.com.br kaj daŭre ĉe Spotify, Deezer, ĉe la interreta radio last.fm , la publika kantaro kaj la Kantaro-Vikio. Vidu ankaŭ la liston de ĉirkaŭ 300 Esperanto-muzikalbumoj.

Periodaĵoj

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-gazeto.
Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo 
La kovrilo de Beletra Almanako 25.

Pli ol cent gazetoj kaj revuoj regule aperas en Esperanto, inkluzive la novaĵrevuon Monato, la literaturan revuon Beletra Almanako, la oficialan organon de TEJO, nome Kontakto, la revuon Esperanto, organo de UEA, kaj la revuon Sennaciulo, organo de Sennacieca Asocio Tutmonda. Dusemajna aktualaĵ-gazeto Eventoj estas ofertata ankaŭ en senpaga elektronika versio. Abonantoj povas ankaŭ perrete akiri multajn aliajn gravajn gazetojn, inkluzive ret-arkivojn de malnovaj numeroj. Estas periodaĵoj pri medicino kaj scienco, por junularo, religiaj magazinoj, edukaj kaj pedagogiaj revuoj, literaturaj kaj special-temaj eldonaĵoj. La gazeto Heroldo de Esperanto (EdE) estas ekzemplo de preskaŭ centjara eldonaĵo. Ĝi estas aĉetita de la brazila entrepreno Sociala Grupo Lexus, kiu respondecas pri ĝia eldonado ekde la jaro 2017.

La historio de la Esperanto-gazetoj preskaŭ koincidas kun la historio de la lingvo mem, ĉar jam ekde la komenco de la 20-a jarcento jam multnombris la gazetoj, unue por disvastigo de la lingvo mem kaj tuj ankaŭ por la propra vivo de la esperantlingvaj kulturo kaj literaturo. Por multaj esperantistoj tra la tuta mondo antaŭ la epoko de Interreto, legado kaj kontribuo al gazetoj estis la preskaŭ nura ebleco esperantumi, kiam ili estis izolitaj aŭ for de la agado de la ekzistantaj kluboj. En la epoko de Interreto la ebloj multobliĝis, sed la kutimo havi gazetojn daŭrigis kaj nun estas pli kaj pli da retaj revuoj.

Radioelsendo kaj televido

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanto-radio.
Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo 
La Esperanta redaktejo de la Pola Radio preparas ĉiutage dudekminutan podkaston

Radiostacioj en Brazilo, Ĉinujo, Kubo, Polujo kaj Vatikano elsendas regule en Esperanto. Plimultiĝas programoj aŭdeblaj ankaŭ interrete, aliaj stacioj (kaj profesiaj kaj amatoraj) agas precipe aŭ nur perrete. Al konataj internacilingvaj podkastoj apartenas ekzemple la Radio Verda, funkcianta ekde 1998. Televidoj en diversaj landoj proponas kursojn de Esperanto, inkluzive la plej aktualan 16-partan adapton de la kurso Mazi en Gondolando de BBC, kiun elsendis la stacio Polujo 1 (TVP1 – Telewizja Polska 1). La saman kurson elsendis dum pluraj jaroj ankaŭ ne plu ekzistanta televidstacio de Saarbrücken. En la jarintervalo 2005–2006 aktivis ankaŭ projekto de la internacia enreta Esperanta televidstacio sub la nomo Internacia Televido, funkcianta enkadre de la retejo Ĝangalo.

Interreto

Elektronikaj retoj, precipe la interreto, estas la plej rapide disvastiĝantaj komunikiloj inter uzantoj de la internacia lingvo. Ekzistas kelkcentoj da diskutgrupoj pritraktantaj diversajn temojn, de familia uzo de Esperanto ĝis la ĝenerala relativeca teorio. Esperanto estas uzata ankaŭ en diversaj tujmesaĝiloj, kiel Telegram, IRC, Skype, ICQ, Jabber aŭ Paltalk. Troveblas miloj da internacilingvaj retpaĝoj. Multaj komputilaj programoj, ekzemple literumiloj, gramatik-kontroliloj kaj klavar-aranĝoj, estis kreitaj en kaj iam ankaŭ por Esperanto. Programoj kiel LibreOffice, Fajrovulpo, IrfanView, la grafikaj labormedioj GNOME kaj KDE, kaj la operaciumoj Ubuntu kaj Mandriva estas haveblaj en Esperanto. Popularaj retejoj kiel Guglo, Vikipedio, Vizaĝlibro kaj Ipernity havas ankaŭ Esperanto-versiojn.

Publika ĉeesto de Esperanto

Esperanto hejmiĝis en pluraj sferoj de la vivo. Pluraj brazilaj vortaroj enhavas ekzemple la kapvorton samideano. En dekoj da landoj Esperanto nomas stratojn, avenuojn, ejojn (-> Lingva pejzaĝo). La libro Monumente pri Esperanto vaste dokumentas plurspecajn monumentojn honore al Esperanto aŭ L. Zamenhof en la tuta mondo. La brazila esperantisto Ismael Gomes Braga donis al sia filo la nomon Zamenhof kiel familian nomon. La 20-an de novembro 2014 la pollanda ministrino pri kulturo kaj nacia heredaĵo Małgorzata Omilanowska subskribis dokumenton, laŭ kiu Esperanto estas enmetita en la Polan liston de nemateria kultura heredaĵo.

Marko-nomoj

Pli kaj pli da asocioj kaj firmaoj malkovras ke ili povas distingi sin en la amasego de markonomoj per la elekto de Esperantlingva nomo. Inter la kialoj ili mencias : pli facila troveblo en interreto, nomo kiu en aliaj lingvoj ne havas strangan signifon, sed kelkfoje ankaŭ ideologian kialon, ĉar la ideo de Esperanto kongrueblis kun ilia aktiveco. Jam nur en Belgio troveblis pli ol 100 markonomoj kiuj uzis nomon en Esperanto.

Gufujo

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Gufujo.

Gufujo nomiĝas la trankvila nokta teo-trinkejo dum esperanto-aranĝoj, precipe junularaj. Ĝi estis inventita en la 1990aj jaroj kiel alternativa trinkejo (strikte sen fumado kaj sen alkoholo), Tiu kutimo ekestis en 1995 por kontrasti al la pli ofta kutimo de post-kongresa festado je drinkejo. Gufujo estas metaforo : la gufoj estas la noktemaj partoprenantoj de junaj festivaloj kiuj ariĝas en speciala loko, ĉefe lumigitia per kandeloj, kie oni trinkas senalholaĵojn kiel teo. La etoso estas trankvila kaj senbrua. Koncertmuziko, poeziolegado, aŭ literaturlegado estas kutimaj agadoj en tiaj kafejoj.

Ĉar Esperanto havas vivan komunumon, la parolantoj produktas kulturaĵojn kiam ili interagas eĉ senkonscie. Tiel ili ankaŭ kutimas krei gufujon kiel improvizita sukeraĵejo uzante Esperanto-monon same kiel realan monon por pagi manĝaĵon kaj trinkaĵon.

Religio

Kelkaj religiemaj figuroj, kiel ekzemple budhistmonaĥoj kaj kristanaj pastroj, emas ĝui Esperanton kiam peras la mesaĝon ke ĉiuj estas samaj kaj ĉiuj pensoj gravas sendepende de kie ili venas. Tio signifas, ke relative parolante, homoj venas de ĉiuj malsamaj religioj al Esperanto kaj tamen ne alifrontas. Oomoto, mezgranda japana religio, multe diskonigas Esperanton kaj la lingvo ludas grandan rolon en la religio mem.

Slango, eŭfemismoj kaj fimalbenoj

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Esperanta slango.

La plej bone konata slango estas “samideano”, laŭlitere “sam-idea membro; konsent-membro” sed kun la signifo “kolega Esperanto-parolanto”. Aliaj estas kabei, mojosa kaj “krokodili”, kiu signifas paroli nacian lingvon inter Esperantistoj: ekzemple, se infano ŝanĝas al la sveda ĉe Esperanto-koncerto, la patrino eble diros al li “ĉesu krokodili”. La plej konata eŭfemismo estas “necesejo”, laŭlitere “necesa loko”, kiu signifas urin-/fekejon. Multe pli da eŭfemismoj ekzistas, kiel ekzemple “kaĉo" – avenkaĉo, pulpeca manĝaĵo, anstataŭ “kako" – malĝentila vorto por feko. Fivortoj povas asimili famajn Esperanto-libronomojn aŭ verkistojn — la plej klara ekzemplo estas “Zamenfek!”, kombino de "Zamenhof" (la nomo de la kreinto de Esperanto), kaj “fek”.

Kuirado kaj receptoj

Ĉar Esperanto-parolantoj venas el malsamaj landoj ĉirkaŭ la mondo, kaj familioj, kies infanoj parolas Esperanton denaske, kutime havas gepatrojn de du tre malsamaj landoj, tial ekzistas receptoj asimilantaj elementojn de malsamaj landoj. Tradiciaj manĝaĵoj estas miksataj aŭ manĝataj ankaŭ en tia maniero, kiel indiĝeno ordinare ne farus. Internacie kuiri de Maria Becker-Meisberger, publikigita de FEL (Flandra Esperanta Ligo), Antverpeno 1989, ISBN 90-71205-34-7, estas ekzemplo de Esperantlingva kuirlibro. Alia estas Manĝoj el sanigaj plantoj de Zlata Nanić, publikigita de BIO-XRNO, Zagrebo 2002, ISBN 953-97664-5-1. Kelkaj Esperanto-periodaĵoj, kiel ekzemple Monato, kelkfoje inkludas receptojn. La revuo Esperanto sub la redaktoreco de Attila Kaszás ekhavis rubrikon por receptoj.

Modo kaj Esperanto

Face-to-Face estas kolekto de altmodaj vestaĵoj de la modo-dezajnistino Lorena Winkler (Germanio) kiu provis redoni la signifon de Esperanto en sia modokolekto. Ĝi baziĝas sur baza Esperanta ideo de interesiĝo pri aliaj kulturoj kaj tradicioj kiujn ĝi interligas per amikeco. La kolekto ne celas malkonstrui kulturajn diferencojn, male ĝi volas akceli buntan kulturan diversecon en la modo. Ĝia kolora paletro varias de bunta al unukroma, kun memcertaj nuancoj inter verdo kaj kremo.

Kuniri estas kudra laborejo, metiejo kun nomo en Esperanto en kiu rifuĝintoj kreas modon kiu dezajne ligas malsamajn etnajn fonojn de gestudentoj kaj dezajnistoj.

Vestoj estas akademia revuo pri modo kun titolo en Esperanto. Vestoj en unu de ĝiaj numeroj interalie esploris kiel pli bone kompreni kiel la reprezentadoj de povo estas montrataj ene de la moda industrio kaj kial tiom malmultaj homoj emas defii ilin. Ĉu ebla paralelo kun Esperanto en la lingva mondo?

En la revuo 'Esperanto sub la suda kruco' numero 134, marto 2019, aperis artikolo 'Somerlernejaj esperantistaj kapkovraĵoj' kun la emblemo de la kanguruo kaj la vorto Esperanto, surhavebla kaj uzebla diversmaniere.

Okazis ke iuj homoj portis tradician veston de sia lando dum Esperanto-kongresoj sendepende ĉu jes aŭ ne ili portas ĝin en sia propra lando. Svedio, ekzemple, estis kulture kontraŭ portado de la propra tradicia robo ekde la dua mondmilito. Tamen svedoj daŭre povas uzi tradician vestaĵon okaze de Esperantistaj aranĝoj. (ref ?). Esperanto emas reliefigi kulturajn tradiciojn kiel dum la dua mondekspozicio de pupoj en Japanio (2012), organizita de esperantistoj, kie okazis parado kun 200 diverslandaj kostumoj.

Zamenhofa Tago

Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Zamenhofa Tago.
Esperanto-Kulturo: Rekonata kultura heredaĵo, Jaro de la Esperanta Kulturo (2018), Interkulturo 
Zamenhofa Tago en Kelmis (iama Neŭtrala Moresneto) (2008).

La 15-an de decembro (naskiĝtago de L. L. Zamenhof) Esperanto-parolantoj ĉirkaŭ la mondo festas Zamenhofan Tagon, ankaŭ nomatan “Tago de la Esperanta libro”.

Estas komuna celo akiri aŭ legi Esperantan libron en tiu tago. Zamenhof mem estis forta rekomendanto de la ideo, ke por disvastigi Esperanton ĉirkaŭ la mondo, ĝiaj parolantoj devus krei grandan korpon de literaturo.

La poemo La Espero, verkita de Zamenhof, fariĝis la Esperanta himno, kaj la plejmulto da Esperanto-parolantoj scias ĝin, almenaŭ parte. Ĝi ofte estas kantata ĉe Esperanto-aranĝoj. Ĉu oni ŝatas la kantotekston aŭ ne, la himno estas ĝenerale io, kio ligas la Esperanto-parolantojn ekde la fruaj jaroj de la lingvo, kaj estas jam parto de ĝia kulturo. Revuo Esperanto, kaj aliaj, ordinare raportas pri tio, kiel Esperantistoj festas tiun tagon tra la mondo. Similan raporton oni legas ankaŭ en IPR, oficiala organo de ILEI.

Referencoj

Literaturo

  • "Konciza kultura historio de la esperantlingva komunumo", eld. Esperanta PEN-Centro, 2020 (versioj en la angla, franca kaj sveda)
  • Aleksandro S. Melnikov, Gvidlibro tra Esperantio - konciza leksikono de la Esperanto-kulturo : esperantonimoj, realioj kaj flugilhavaj vortoj, 2015, Rostov-na-Donu, ISBN 978-5-98615-147-2
  • Boris Kolker, Vojaĝo en Esperanto-lando, eldonejo Progreso, Moskvo, 1992, ISBN 5-01-002953-7.
  • Centro de Esploro kaj Dokumentado pri Mondaj Lingvaj Problemoj (CED), Esperantologio / Esperanto Studies, internacia revuo pri ĉiuj fenomenoj rilataj al Esperanto. Ĝi aperigas artikolojn bazitajn sur originalaj studoj pri lingvosciencaj, historiaj, literatursciencaj, psikologiaj, sociologiaj kaj politikaj aspektoj de Esperanto kaj ankaŭ recenzojn pri libroj. Ĝi publikigas materialon en Esperanto aŭ en la angla, sed estas principe malferma al materialo ankaŭ en aliaj lingvoj.
  • Hans Becklin, Enkonduko al Kulturo - Kio esats kulturo? kaj enkonduko al la Esperanta kulturo, Kontakto n-ro 300 (2020:6)

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

Tags:

Esperanto-Kulturo Rekonata kultura heredaĵoEsperanto-Kulturo Jaro de la Esperanta Kulturo (2018)Esperanto-Kulturo InterkulturoEsperanto-Kulturo Esperanto-humuroEsperanto-Kulturo Kulturaj aranĝojEsperanto-Kulturo LiteraturoEsperanto-Kulturo PoezioEsperanto-Kulturo Teatraĵoj, operoj kaj muzikalojEsperanto-Kulturo FilmojEsperanto-Kulturo MuzikoEsperanto-Kulturo PeriodaĵojEsperanto-Kulturo Radioelsendo kaj televidoEsperanto-Kulturo InterretoEsperanto-Kulturo Publika ĉeesto de EsperantoEsperanto-Kulturo GufujoEsperanto-Kulturo ReligioEsperanto-Kulturo Slango, eŭfemismoj kaj fimalbenojEsperanto-Kulturo Kuirado kaj receptojEsperanto-Kulturo Modo kaj EsperantoEsperanto-Kulturo Zamenhofa TagoEsperanto-Kulturo ReferencojEsperanto-Kulturo LiteraturoEsperanto-Kulturo Vidu ankaŭEsperanto-Kulturo Eksteraj ligilojEsperanto-KulturoEsperantistojKroatioPollando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Laredo (Hispanio)Kohtla-JärveKomuna Norma DatumaroBrnoOrganometala ĥemioSudamerikoReprodukta sistemoLipec1927Usona Komisiono pri Valorpaperoj kaj InterŝanĝojOrdeno de germanaj kavalirojUsonoKornicoKostenecMamo67085 OppenheimerArkitekturo de romantismo13-a de martoSendajoKuketoAzuritoChe GuevaraParizo1888Germana lingvoSamsungPubviloHonora legioSomera Olimpiko 1956Saint-Laurent (Côtes-d'Armor)Grandduklando FlandrensisVintroOperaciumoKastelo de Magny-en-BessinModerna arkitekturoFernão de MagalhãesMediaVikioTomska Esperanto-KluboTasmanioAfganioIsraeloBasilanoRumen RadevKreismo4-a de apriloEsperantistoListo de asteroidoj (9001–10000)TM 31-210 Improvised Munitions Handbook7-a de aŭgusto1000243 IdaBogotoFutbala matĉo inter la Selektitaro de Esperanto kaj la Armen-devena Argentina KomunumoBaltiaj Esperanto-TagojTiofuranoloPolitiko de ArmenioĈinioGubernio Dair az-Zaŭr🡆 More