Kilimanĝaro

Kilimanĝaro (svahile: Kilima Nĝaro, kun la signifo Monto Nĝaro) estas monto en Tanzanio, la plej alta monto en Afriko.

Kilimanĝaro Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Nacia Parko Kilimanĝaro kaj Regiono Kilimanĝaro.
37° 21′ 12″ O / 3.07583 °S, 37.35333 °O / -3.07583; 37.35333

Kilimanĝaro nomiĝas ankaŭ "tegmento de Afriko". Post la sendependiĝo de Tanzanio en 1961 oni renomis la Kibo-pinton "Uhuru Peak" (pinto de libereco).

Kilimanĝaro
Kilimanĝaro
svahile: Kilima Njaro, masaje: Oldoinyo Oibor
vulkano
Kilimanĝaro
Kilimanĝaro
Kromnomo: Tegmento de Afriko
Lando Tanzanio Tanzanio
Regiono Regiono Kilimanĝaro
Montaro Afrika plataĵo
Kilimanĝaro
 - situo Mavenzi
 - alteco 5 149 m s. m.
 - koordinatoj 03° 04′ 33″ S 37° 21′ 12″ O / 3.07583 °S, 37.35333 °O / -3.07583; 37.35333
Vulkana pinto
 - situo Kibo
 - alteco 5 892 m s. m.
Vulkana pinto
 - situo Ŝira
 - alteco 3 962 m s. m.
Rifto Granda Rifto
Tipo de vulkano Stratovulkano
Vegetaĵaro
Plej facila aliro Marangu, Mweka, Umbwe, Ŝira, Rongai
Unua grimpo Hans Meyer
 - dato 6-a de oktobro 1889
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Nacia Parko Kilimanĝaro
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1987 (#11)
Numero 403
Regiono Afriko
Kriterioj vii
Lasta erupcio Neniu en registrita historio
Situo enkadre de Tanzanio
Situo enkadre de Tanzanio
Kilimanĝaro
Situo enkadre de Tanzanio
Situo enkadre de Afriko
Situo enkadre de Afriko
Kilimanĝaro
Situo enkadre de Afriko
Kilimanĝaro Vikimedia Komunejo: Kilimanjaro
Plej alta monto de Afriko

Kilimanĝaro
Kilimanĝaro - kratero Kibo.
Kilimanĝaro
Kilimanĝaro.
Kilimanĝaro
Sur la pinto de Kilimanĝaro.

Kilimanĝaro havas tri pintojn:

  • Kibo (5.892 m) (malnovaj libroj kaj mapoj indikas ankoraŭ 5.895 m)
  • Mavenzi (5.149 m)
  • Ŝira (3.962 m)

Kilimanĝaro situas en norda Tanzanio (2° 50" 30' sude, 37° 00" 35' oriente) apud la limo kun Kenjo.

Unue atingis la pinton la 6an de oktobro 1889 Hans Meyer kaj Ludwig Purtscheller.

La natura parko nomita laŭ ĝi apartenas al la Monda Naturheredaĵo de Unesko.

Nomo kaj historio

La origino de la nomo Kilimanĝaro ne estas konata, sed ekzistas multaj teorioj pri tio. Multaj el tiuj teorioj supozas, ke la nomo Kilimanĝaro dividiĝas en Kilima (svahile por "monteto") kaj Njaro, kies supozita origino varias laŭ la teorio - por kelkaj temas pri malnova svahila vorto por "blanka" aŭ "brilanta", dum por aliaj ĝi venas el ne-svahila fonto, ekzemple de la ĉaga vorto jaro, kiu signifas "karavano". La problemo kun ĉiuj ĉi teorioj estas ke ili ne klarigas kial la diminutiva kilima estas uzata anstataŭ la vorto por monto, mlima. Alia aliro estas supozi, ke la nomo devenas de la ĉaga kilemanjaarekilemajyaro, kiu signifas "venkanta la birdon/leopardon/karavanon". Tamen tiu ĉi teorio ne povas klarigi la fakton ke la nomo Kilimanĝaro ne estis uzata en la ĉaga lingvo ĝis antaŭnelonge.

En la 1880-aj jaroj, la monto iĝis parto de Germana Orient-Afriko kaj estis nomita "Kilima-Ndscharo" en germana sekvante la svahilajn nomerojn.

La 6an de oktobro 1889, Hans Meyer atingis la plej altan montopinton de la kraterbordo de Kibo. Li nomis ĝin "Kaiser-Wilhelm-Spitze" ("Montopinto Kaiser Vilhelmo"). Tiu nomo ŝajne estis uzita ĝis Tanzanio estis formita en 1964, kiam la montopinto estis renomita "Uhuru", signife "Libero" en svahila. La Kaiser Wilhelm-Spitze, kun ties alto de 5895 metroj (19 340 futoj) estis konata tiam kiel plej alta montopinto de la Germana Imperio.

Grimpohistorio

Laŭ la fama angla geografo Halford Mackinder: "Estis la misiisto Rebmann de Mombasa kiu, en 1848, la unua informis pri la ekzisto de Kilimanĝaro." En 1861, la germana oficiro Barono Carl Claus von der Decken kaj la juna brita geologo Richard Thornton (1838–1863) faris unuan klopodon grimpi al Kibo, sed "atingis ne pli ol 8,200 futojn" (2,500 metroj). En 1862, Von der Decken klopodis duafoje kun Otto Kersten. Ili atingis alton de 14,000 futoj (4,280 metroj).

En 1887, dum sia unua klopodo grimpi la Kilimanĝaron, la germana prigeologia profesoro Hans Meyer atingis la bazon de Kibo, sed devis reveni, ĉar li ne havis taŭgan ekipon necesan por elteni la profundan neĝon kaj glacion sur Kibo. La venontan jaron, Meyer planis alian klopodon kun la kartografiisto Oscar Baumann, sed la mision malsukcesis kiel konsekvenco de la Abuŝiria Ribelo. Meyer kaj Baumann estis kaptitaj kaj tenitaj kiel otaĝoj, kaj povis fuĝi nur post elaĉeta pago de dekmilo da rupioj.

En 1889, Meyer revenis al Kilimanĝaro kun la aŭstria montogrimpisto Ludwig Purtscheller por tria klopodo. La sukceso de tiu klopodo estis bazita sur la establado de kelkaj kampadejoj kun manĝoliverado por ke multaj klopodoj al la pinto povus esti farita sen neceso descendi. Meyer kaj Purtscheller venis preskaŭ ĉe la kraterbordo en la 3a de Oktobro sed revenis lace post lasi piedspurojn sur la frosta deklivo. Tri tagojn poste, kvardeka naskiĝtago de Purtscheller, ili atingis la plej altan pinton en la suda bordo de la kratero. Ili estis la unuaj kiuj konfirmis ke Kibo havas krateron. La 18an de Oktobro, ili reascendis al Kibo por eniri kaj studi la krateron, krestirante la bordon ĉe Hans Meyers Notch. Totale, Meyer kaj Purtscheller pasigis 16 tagojn kaj faris ĉirkaŭ 15 000 futojn (4 600 m) dum sia ekspedicio. Ili estis akompanataj en siaj kampadejoj de Mŭini Amani de Pangani, kiu kuiris kaj havigis al la lokoj akvon kaj fajrolignon.

Geologio

Kilimanĝaro 
Tridimensia modelo de Kibo.

Kilimanĝaro estas la plej alta vulkano en la mondo, ĝiaj tri pintoj estas la tri plej grandaj malfermaĵoj (la kratero Kibo estas 2,5 kilometrojn diametra) el ĉirkaŭ 250. Ŝira kaj Mavenzi estas estingiĝintaj, Kibo dormanta, ĝi ankoraŭ elsputas sulfurgasojn kaj akvovaporojn (fumaroloj). Kelkaj faloj kaj terglitoj okazis ĉe Kibo en la pasinto, el kiu unu kreis la areon konata kiel Okcidenta Fendo.

La aĝo de Kilimanĝaro estas ĉirkaŭ 2 ĝis 3 milionoj da jaroj, ĝiaj plej grandaj erupcioj okazis antaŭ ĉirkaŭ 150 000 al 360 000 jaroj, el kiuj la lasta antaŭ 400 jaroj. Ĝi estas granda stratovulkano.

Neĝokovrilo

La neĝo ĉe la pinto de la monto degelas plejverŝajne pro la tutmonda varmiĝo. En 1912 ili estis 85 % pli granda ol en 2007, kaj inter 2000 kaj 2009 glacikovraĵo kuntiriĝis je 26 %. Laŭ konkludoj de la usona esploro publikigita la 2-an de novembro 2009 en la revuo "Proceedings of the National Academy of Sciences" (esperante Diskutoj de la Nacia Scienca Akademio), la neĝoj sur Kilimanĝaro povus malaperi entute post 20 jaroj. "Ĉi tiu estas la unua fojo, kiam esploristoj kalkulis la volumenon da glacio perdita de la montaj glacikampoj," diras la kunaŭtoro de la studo Lonnie Thompson, profesoro de pri-teraj sciencoj ĉe la Ŝtata Universitato de Ohio. Laŭ li ankaŭ maltrankviliga efiko estas la maldensiĝo de la glacikampoj sur la surfaco. La pintoj kaj de la norda kaj suda glacikampoj supre de Kilimanĝaro jam maldensiĝis je 1,9 metroj kaj 5,1 metroj respektive.

La pli malgranda Glaciejo Furtwangler, kiu estis degelanta kaj sekve plena de akvo en 2000 kiam ĝi estis borita, inter 2000 kaj 2009 maldensiĝis je 50 %. "Estonte, oni povas antaŭvidi, ke tiu glaciejo Furtwangler aperos unu jaron, kaj malaperos la sekvontan jaron", diris Lonnie Thompson.

La sciencistoj asertis, ke ili ne trovis pruvojn de daŭranta degelo aliloke en la eroj de la glacia kerno kiujn ili eltiris, kiuj datiĝas de 11 700 jaroj. Sekve la aktualaj klimataj kondiĉoj sur Kilimanĝaro estas unikaj dum la lastaj 11 jarmiloj.

Nacia Parko Kilimanĝaro

Kilimanĝaro  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Nacia Parko Kilimanĝaro.

La Nacia Parko Kilimanĝaro (angle Kilimanjaro National Park, svahile Hifadhi ya Taifa ya Mlima Kilimanjaro) estas nacia parko de Tanzanio, situanta 300 kilometrojn sude de la ekvatora linio, en regiono Kilimanĝaro en Tanzanio. Ĝi situas proksime al urbo Moshi kaj inkluzivas la tutan monton Kilimanĝaro super la arbolinio kaj la ĉirkaŭa montpasejo super 1 820 metroj. Ĝi kovras areon de 1 688 km². La parko generis 51 milionojn da USD en enspezoj en 2013,:285 la dua plej granda kvanto de iu ajn alia nacia parko en Tanzanio.:258 Ĝi estas enskribita en la Listo de mondaj heredaĵoj ekde 1987.

La Tanzania Aŭtoritato pri Naciaj Parkoj informis, ke tiu parko registris 57 456 turistojn dum la buĝeta jaro de 2011–12, el kiuj 16 425 piediris la monton; La Ĝenerala Administra Plano specifas jaran kapaciton de 28 470. La montogrimpistoj generis neregulajn kaj sezonajn laborpostenojn por ĉirkaŭ 11 000 gvidistojn, portistoj, kaj kuiristoj en 2007. Ekestis polemikoj pri iliaj malbonaj laborkondiĉoj kaj netaŭgaj salajroj por tiuj laboristoj.:287–291:259

Naturo

Kilimanĝaro 

Flaŭro

Kilimanĝaro 
La nubarbaro en la vojo Marangu sur la sudorienta deklivaro.

Naturaj arbaroj kovras ĉirkaŭ 1000 km² en Kilimanĝaro. En la baza areo maizo, faboj, sunfloroj kaj, sur la okcidenta flanko, tritiko estas kultivataj. Estas ankaŭ restaĵoj de vegetaĵaro de iama savano kun Acacia, Combretum, Terminalia kaj Grewia. Inter 1000 m kaj 1800 m, aperas ankaŭ agroforstado de kafo kiel parto de la hejmĝardenoj de Ĉagoj. Natura vegetaĵaro sur montara altitudo (Strombosia, Newtonia, kaj Entandrophragma) estas limigita al neatingeblaj valoj kaj gorĝoj kaj estas komplete diferenca el la vegetaĵaro je pli altaj altitudoj. Sur la suda deklivaro montararbaroj estas Ocotea usambarensis same kiel filikoj kaj epifitoj, pli supre en nubarbaroj Podocarpus latifolius, Hagenia abyssinica kaj Erica excelsa kreskas bone inter nebul-dependaj muskoj. Sur pli sekaj nordaj deklivoj olivarboj, Croton-Calodendrum, Cassipourea, kaj Juniperus formas arbarojn laŭ ordo de pliiĝanta altitudo. Inter 3100 m kaj 3900 m estas arbustoj de Erica kaj makiso, sekvataj de Helichrysum ĝis 4500 m. Estis observitaj neofitoj, tio estas novaj neindiĝenaj plantoj kiel Poa annua.

Registroj el la kratero Maundi je 2780 m indikas, ke la vegetaĵaro de Kilimanĝaro variis laŭlonge de la tempopaso. Arbara vegetaĵaro retiriĝis dum la Lasta Glacia Maksimumo kaj la zono de erikaca vegetaĵaro malaltiĝis je 1500 m antaŭ inter 42 000 kaj 30 000 jaroj pro la pli sekaj kaj pli malvarmaj kondiĉoj.

Faŭno

Grandaj animaloj estas raraj sur Kilimanĝaro mem kaj estas pli oftaj en la arbaroj kaj malaltaj partoj de la monto. Elefantoj kaj afrikaj bubaloj estas inter la animaloj kiuj povas esti trafitaj hazarde fare de naturaventuristoj. Ankaŭ la arbusteja tragelafo (Tragelaphus sylvaticus), kameleonoj, madokvoj, silvikaproj, mungotoj, mielsuĉuloj, kaj verukaproj estis registritaj. Zebroj, leopardoj kaj hienoj estis observitaj sporade sur la Ŝira altebenaĵo. Specifaj specioj asociaj kun la monto estas la Kilimanĝara krociduro kaj la kameleono Kinyongia tavetana.

Sportaj atingoj

Kilimanĝaro 
Dekjarulo Colin Barker sur la montopinto Uhuru, Decembro 2020.

La plej aĝa persono kiu grimpis la Monton Kilimanĝaro estas Anne Lorimor, kiu atingis la montopinton Uhuru je la 3.14 p.m. de loka horo la 18an de Julio 2019 kiam aĝis 89 jarojn kaj 37 tagojn. La plej aĝa viro kiuj atingis la montopinton estas la usona Robert Wheeler, kiu estis 85 jarojn kaj 201 tagojn aĝa kiam li venis sur montopinto la 2an de Oktobro 2014. Maxwell J. Ojerholm de Masaĉuseco, Usono, atingis la montopinton Uhuru, nome la vera pinto, senhelpe estante nur dek jarojn aĝa la 4an de Julio 2009, laŭ la malfacila vojo Maĉame. Colin M. Barker de Misurio, Usono, poste kompletigis la saman vojon estante dek jarojn aĝa la 22an de Decembro, 2020. Theodore Margaroli el Londono estante ankaŭ 10-jaraĝa atingis la montopinton senhelpe el la Okcidenta Fendo, nome plej kruta, sed ankaŭ plej spektakla vojo en 2019. Spite aĝo-limon de 10 jaroj por ricevi grimpopermeson, Keats Boyd el Los-Anĝeleso atingis la pinton la 21an de Januaro 2008 je aĝo de 7. Tiu registro estis egalita de Montannah Kenney el Teksaso en Marto 2018. La plej rapida ascendo kaj la plej rapida ascendo-descendo estis registrita de la svis-ekvadora montogvidisto Karl Egloff. La 13-an de Aŭgusto 2014, gvidinte grupon al la montopinto la antaŭajn tagojn, li kuris el Pordo Umbwe ĝis la pinto en 4 horoj kaj 56 minutoj kaj revenis al la Pordo Mweka je 1630 m en totala tempo de 6 horoj, 42 minutoj kaj 24 sekundoj. Antaŭaj registroj, uzante la saman vojon, estis faritaj de la hispana montarkuristo Kílian Jornet (ascendo en 5:23:50, ascendo-descendo 7:14 la 29a de Septembro 2010) kaj de la tanzana gvidisto Simon Mtuy (senhelpa ascendo-descendo en 9:21 la 22an de Februaro 2006).

Rekordo de ascendo-descendo estis farita de Fernanda Maciel el Brazilo en tempo de 10 horoj kaj 6 minutoj. Ŝia ascenda tempo de 7:08 estis rompita la 23an de Februaro 2018 fare de la dana ultramaratona kuristino Kristina Schou Madsen per tempo de 6:52:54 el Pordo Mweka.

Ankaŭ grimpoj fare de diskapabluloj altiris atenton. Bernard Goosen el Sudafriko, sur rulseĝo ascendis Kilimanĝaron en ses tagoj en 2007. En 2012, Kyle Maynard kiu havas nek antaŭbrakojn nek krurojn, rampis senhelpe ĝis la pintomonto de Kilimanĝaro.

En 2020, teamo komponita de du duoblaj super-genue amputitoj, nome nepalano Hari Budha Magar kaj Justin Oliver Davis, supreniris al Kilimanĝaro. Ili foruzis ses tagojn por kovri la 56 km de distanco ĝis la montopinto.

Estas sep oficialaj vojoj laŭ kiuj oni ascendu kaj descendu al kaj el Kilimanĝaro: Lemosho, Lemosho Western-Breach (Okcidenta Fendo), Machame, Marangu, Mweka, Rongai, Shira, kaj Umbwe. La vojo Machame povas esti kompletigita en ses aŭ sep tagoj, Lemosho en ses ĝis ok, kaj la vojoj de la Norda Cirkvito en sep aŭ pliaj tagoj. La vojo Lemosho povas esti pluigita ankaŭ tra la Okcidenta Fendo, atingante la pinton tra la okcidenta flanko de la monto. La Okcidenta Fendo estas pli fora kaj evitas la 6-horan noktomezan ascendon al la pinto (kio okazas ĉe aliaj vojoj). La Rongai estas la plej facila el la kampadejaj vojoj. Ankaŭ la Marangu estas relative facila, sed ofte tro uzata; gastigado okazas en kunhavitaj kabanoj. La vojo Lemosho Okcidenta Fendo ekas sur la okcidenta flanko de Kilimanĝaro je Lemosho kaj pluas al la pinto tra la vojo de la Okcidenta Fendo.

La grupo Active Woman (Aktivaj virinoj) planis projekton per kiu en junio 2021 supreniros la montopinton grupon de virinoj uzante montobiciklojn, kiel montro de la povo de virinoj, sed ankaŭ kiel reklama programo por financi la aĉetadon de bicikloj por ke la junulinoj de la regiono povu aliri al lernejoj pli komforte.

Mortoj

Laŭ la "Kilimanjaro Christian Medical Centre" en Moshi, 25 personoj mortis el Januaro 1996 ĝis Oktobro 2003 grimpante la monton. Dek sep estis inoj kaj ok estis viroj, game laŭ aĝo el 29 ĝis 74. Dek kvar mortis el forta altaltituda malsano, kiel unu kun HACE (Altaltituda cerba edemo), kvin kun HAPE (Altaltituda pulma edemo), kaj ses kun ambaŭ. La ceteraj dek unu mortoj rezultis el traŭmato (3), korinfarkto (4), pneŭmonito (2), kor-pulma malfunkciado pro alia kaŭzo (1), kaj akuta apendicito (1). La ĝenerala mortindico estis po 13.6 por 100 000 grimpistoj." La 11an de Oktobro, 2020, fajro ekis sur la Monto Kilimanĝaro kaj konsumis 28 kvadratajn kilometrojn de vegetaĵaro [8]

Beletro

Kilimanĝaro 
Kilimanĝaro en 1911.

La monto stimulis plurajn verkistojn:

  • Jules Verne verkis en sia novelo "Kaose" (Sans dessus dessous) pri fantasta ekspedicio en tiun regionon.
  • Ernest Hemingway tie verkis sian novelon "La neĝoj de Kilimanĝaro" (The snows of Kilimanjaro) en 1936. La historio estis adaptita en la filmo "The Snows of Kilimanjaro" (1952).
  • Under Kilimanjaro estas ne-fikcia novelo (fikciigita memorverko) de Ernest Hemingway pri siaj veturoj en la regiono.
  • Sia bor på Kilimandjaro (Sia loĝas en Kilimanĝaro) estas porinfana libro de 1958 de la sveda verkistino Astrid Lindgren.
  • Filles de Kilimanjaro estas albumo de 1968 de Miles Davis.
  • La Kibo-kratero aperas klare en la refilmo de 2019 de la filmo de Walt Disney de 1994 nome The Lion King (La leona reĝo).

Specialaj aferoj

  • Laŭ la Tanzania Aŭtoritato de Naciaj Parkoj, la unua geedziĝo okazinta sur la monto sub la pinto okazis la 21an de Septembro 2014, kiam usona paro geedziĝis en la Kampadejo 2 de Ŝira. En 2011, paro geedziĝis sur la montopinto.
  • La 26an de Septembro 2014, nova monda rekordo estis la plej altaltituda kriketludo okazinta kiam grupo de internacia kriketistoj ludis sur ebena kratero en la monto je altitudo de 5730 m.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj

  • Ĉi tiu artikolo legita esperante ĉe YouTube
  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Mount Kilimanjaro en la angla Vikipedio.

Tags:

Kilimanĝaro Nomo kaj historioKilimanĝaro GeologioKilimanĝaro NeĝokovriloKilimanĝaro Nacia Parko Kilimanĝaro NaturoKilimanĝaro Sportaj atingojKilimanĝaro BeletroKilimanĝaro Specialaj aferojKilimanĝaro ReferencojKilimanĝaro Vidu ankaŭKilimanĝaro Eksteraj ligilojKilimanĝaroAfrikoListo de la plej altaj montoj de ĉiu landoMontoSvahila lingvoTanzanio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

CallgirlKruda materialoMiguel de CervantesMax TalmeyVladimir PutinEsperantoSokratoAma orientiĝoKanadoBruna HuskyStrato Respubliko (Tjumeno)DtEpitafo de SeikilosEsperanto kaj Libera ScioJordanoSebișRevolucio de la DiantojMalneta enlanda produktoSeksumadoZeŭsoDua MondmilitoKalmo3-NoninoHrabyně24-a de apriloIneu (Arad)Grizbruna podargoTeroGamelanoTeknologioFenetila acetatoLingvoAminoRIA NovostiBella ciaoPhilo Taylor FarnsworthArsenoAmfetaminoListo de UNESKO pri monda heredaĵo de dokumentojSebiș (Drăgănești)BudhismoGermana lingvoPollandoMallaviErektiĝoStudentoj de Teknikuniversitato de BudapeŝtoMidzadoDesamortizaciónSamtavola komunikadoStelo (monunuo)Joaquín RodrigoSandviĉo (seksumado)SvislandoPoluoPecicaTokioListo de urboj de OmanoVikidatumojSatanoMobileStatistika Divizio de la Unuiĝintaj NaciojUniversitato HarvardEpiskopujo ChiemseeInter BlindulojSt. Johann (Tirolo)🡆 More