La ĉagoj aŭ ĝagoj estas afrika etno vivanta ĉirkaŭ la monto Kilimanĝaro en Tanzanio, ne konfuzende kun la ĝagaoj kiuj vivis en la frua novepoko en la regiono Angolo - Kongo Kinŝasa.
Ĉagoj | |
---|---|
etno | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La ĉagoj ampleksas proksimume 800 000 homojn kaj estas bantulingva kaj agrikultura popolo, kiu parolas diversajn dialektojn de la Ĉaga lingvo.
De generacioj ili havas inteligente elpensitan akvumadosistemon, kiu permesis al ili intensan agrikulturon je la deklivoj de la Kilimanĝaro. Tiu sistemo estas hodiaŭ en danĝero, ĉar la senarbigo de grandaj partoj de la origina pluvarbaro sube de la limoj de la nacia parko (1950 m) kaŭzas stepiĝon kaj malfekundiĝon de la grundo pro la kreskanta sekeco.
Tradicie la ĉagoj kultivis bananojn, el kiuj ili faris interalie specon de biero nomatan pombe, kaj ili antaŭ ĉio bredas bovojn. En la antaŭkolonia epoko ili havis tribestrosistemon, la unuopaj klanoj ofte militis unu kontraŭ la alia. Post la instalaĵo de la kolonio Germana Orientafriko komenciĝis la kultivado de kafo, por kio la situejoj je la Kilimanĝaro donis plej bonajn kondiĉojn.
Sub la germana koloniregado la ĉagoj ofte servis kiel helptrupoj, parte ankaŭ eĉ kiel protektotrupoj. En 1891/92 ekestis popolleviĝo, post kiam Carl Peters, ekde 1891 "Reichskommissar" (imperia komisiito) por la regiono de Kilimanĝaro, sian konkubinon Jagodia kaj serviston, kun kiu ŝi havis aminduman rilaton, pendigmortigis kaj detruigis iliajn hejmajn vilaĝojn. Nur post monatoj la germanoj sukcesis batale venki la ĝagojn.
Hodiaŭ la ĉagoj pro manko de grundposedo estas eksponataj al forta socia ŝanĝiĝo. Multaj el ili nun laboras en la agrikulturo de najbaraj regionoj aŭ en la turismo, precipe en la regiono Moŝo (Moshi).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĉagoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.