Sinmortigo (ankaŭ: memmortigo) estas la ago mortigi sin (t.e.
meti finon al sia vivo), ĉu vole aŭ ne vole. Laŭ PIV, suicido estas "la ago mortigi sin propravole, propradecide, ne akcidente". En kutima uzo, sinmortigo pli ofte signifas la pli fakan/juran terminon suicido, kaj estas uzata en ĉi tiu artikolo kiel sinonimo. Kiel sinonimo ekzistas ankaŭ memmortigo.
Multaj religioj (sed ne ĉiuj) opinias sinmortigon peko, dum kelkaj leĝaroj opinias ĝin krimo. Aliflanke, diversaj kulturoj rigardas ĝin respektinda maniero eliĝi el kelkaj hontoplenaj aŭ senesperaj situacioj. Personoj provantaj aŭ sukcesantaj je sinmortigo kutime antaŭpretigas klarigan noton. Tio utilas ĉefe por diskonigi la tialojn kaj por eviti eraran kulpigon de senkulpulo.
Sinmortigo estas ofte farita kiel rezulto de deprimo, kies kaŭzo ofte estas atribuata al psika malsano kiaj ekdeprimo, dupolusa obstrukco, skizofrenio, emocie malstabila personeca perturbo, alkoholismo, aŭ droguzado. Stresigaj faktoroj kiaj financaj malfacilaĵoj aŭ problemoj ĉe interpersonaj rilatoj ofte ludas gravan rolon. Klopodoj por eviti suicidon estas limigo de aliro al pafarmiloj, traktado de mensaj malsanoj kaj droga misuzado, kaj plibonigo de ekonomia situacio. Kvankam krizaj telefonejoj estas komunaj en multaj landoj, estas malmulta pruvaro pri ties efiko.
Por ke sinmortigon oni povu nomi plenrajte "sinmortigo", morto devas esti kerna elemento, kaj celo, de la ago, ne nur ia sekvo de ĝi. Tial, bombhomon oni rigardas, depende de la vidpunkto, jen speco de bombo, jen martiro, sed ne kiel tipan sinmortiganton. Aliflanke, religioj kaj leĝaroj kutime ne proskribas tradician martirecon.
Suicido kiel alternativa termino, derivita el latina suicidium, laŭ PIV estas "Ago, per kiu mortigas sin memkonscia homo kiu, povante elekti la vivon, elektas tamen la morton", alivorte ĝi estas "la faro forpreni la propran vivon". Intencita suicido aŭ nemortiga suicida kutimo klopodas memvundon kun almenaŭ ioma deziro fini la propran vivon, kio ne rezultas en morto. Helpita suicido okazas kiam individuo helpas alian okazigi sian propran morton nerekte havigante ĉu konsilon aŭ la rimedon kiu kondukos al fino. Tio kontrastas kun eŭtanazio, en kiu alia persono ludas pli aktivan rolon en la okazigo de la morto de alia persono. Suicida ideigo estas serio de pensoj pri la fino de la propra vivo sed sen entrepreni aktivajn klopodojn tiucele. Ĝi povas inkludi aŭ ne inkludi precizan planon aŭ intencon. En murdo–suicido, individuo celas forpreni la vivojn de aliuloj samtempe. Speciala kazo de tio estas la etenda suicido, kiam la murdisto estas movita rigardante la murditajn personojn kiel etendo de sia propra morto. Suicido en kiu la tialo estas ke persono sentas, ke ĝi ne estas parto de la socio estas konata kiel egoisma suicido.
Pluraj lingvoj en sia vortumado identigas sinmortigon kun krimo aŭ delikto. En la angla por ekzemplo, la Centro por Evito de Suicido en Kanado trovis, ke la normala verbo en la fakura esplorado kaj ĵurnalismo por la ago sinmortgi estas commit, kio implicas delikton aŭ krimon. Simile, la usona American Psychological Association listigis "committed suicide" kiel evitinda termino to ĉar ĝi "enkadrigas sinmortigon kiel krimo". Kelkaj kritikaj grupoj rekomendis uzi la esprimojn preni sian vivon, mortis pro suicido, aŭ sinmortigis anstataŭ committed suicide (fifaris suicidon, krimmortigis sin ktp.). La stillibro de Associated Press rekomendas eviti "committed suicide" escepte en rektaj citaĵoj el aŭtoritatoj. Ankaŭ la stilgvidiloj de Guardian kaj Observer malrekomendas la uzadon de "committed", same kiel faras CNN. Opoziciantoj de commit argumentas, ke ĝi implicas, ke suicido estas krima, peka aŭ morale malprava.
Sinmortigantoj ofte serĉas liberiĝon el ekstremaj emocioj, kiuj ŝajnas al ili neeskapeblaj, ekzemple honto, kulposento, sento, ke oni estas troŝarĝo sur aliaj, sento de viktimeco aŭ malakcepto fare de aliuloj, perdo de intimulo kaj/aŭ soleco. Ofte ili suferas pro dupolusa perturbo, emocie malstabila personeca perturbo, deprimo, droga dependeco (ekz. alkoholismo), skizofrenio, aŭ tre stresaj vivaj problemoj, kiel gravaj financaj aŭ amrilataj embarasoj. Oni povas mortigi sin pro situacio aŭ evento, kiun oni konsideras neeltenebla, kiel maljuniĝo, la morto de amato, psikologia traŭmato, grava fizika malsano, senlaboreco aŭ monaj problemoj.
Faktoroj kiuj pliigas la riskon de suicido estas mensaj disordoj, droga trouzado, psikologiaj statoj, kulturaj, familiaj kaj sociaj situacioj, genetiko, vundoj aŭ amputoj kaj nihilismo. Mensaj disordoj kaj trouzado de substancoj ofte koincidas. Aliaj riskofaktoroj estas antaŭaj sinmortigaj klopodoj, tuja disponeblo de rimedoj por forpreni propran vivon, familia historio de sinmortigo, aŭ cerba vundo. Por ekzemplo, oni trovis, ke suicidaj indicoj estis pli altaj en familihejmoj en kiuj estas pafiloj ol ĉe ne estas tiuj.
Sociekonomiaj problemoj kiel sendungeco, malriĉeco, senhejmeco, kaj diskriminacio povas nutri suicidajn pensojn. Suicido povas esti pli rara en socioj kun alta socia kohero kaj moralaj objekcioj kontraŭ suicido. Ĉirkaŭ 15–40% de sinmortigantoj lasas suicidan noton. Militveteranoj havas pli altan riskon de suicido parte pro pli altaj indicoj de mensa malsano, kiel posttraŭmata streĉa perturbo, kaj fizikaj sanproblemoj rilataj al milito. Genetiko aperas kiel responsa pri inter 38% kaj 55% de suicidaj kondutoj. Suicidoj foje okazas ankaŭ kiel loka demografia abundo de kazoj.
Plej granda parto de esplorado ne distingas inter riskofaktoroj kiuj kondukas al pensoj pri suicido kaj riskofaktoroj kiuj kondukas al suicidaj klopodoj. Riskoj por suicidaj klopodoj pli ol ĝuste por pensoj pri suicidoj estas alta dolortoleremo kaj malalta mortotimo.
Mensa malsano estas en la momento de suicido je 27% ĝis pli ol 90% de fojoj. El tiuj kiuj estis enhospitaligitaj pro suicida konduto, la vivodaŭra risko de suicido estas 8.6%. Kompare, nesuicidemaj personoj enhospitaligitaj pro afekciaj disordoj havas 4% de vivodaŭra risko de suicido. Duono el personoj kiuj mortas pro suicido povis suferi pro grava deprima disordo; pro tiu aŭ pro aliaj afekciaj perturboj kiel dupolusa perturbo pliigas la riskon de suicido 20-oble. Aliaj kondiĉoj tiukadre estis skizofrenio (14%), personecaj perturboj (8%), Obseda-Kompulsia Malsano, kaj posttraŭmata streĉa perturbo. Ankaŭ tiuj personoj kiuj suferas pro aŭtismo klopodas kaj konsideras suicidon pli ofte.
Aliaj esploroj ĉirkaŭkalkulis, ke ĉirkaŭ duono de la personoj kiuj mortas suicide povis esti diagnozitaj per personecaj perturboj, el kiuj la emocie malstabila personeca perturbo estas la plej ofta. Ĉirkaŭ 5% de perosnoj kun skizofrenio mortas pro suicido. Nutromalsanoj estas aliaj altriskaj kondiĉoj. Ĉirkaŭ 22% ĝis 50% de personoj kiuj suferas pro seksa disforio klopodis suicidon, tamen tio ege varias depende de la mondoregiono.
En proksimume 80% de sinmortigantoj, la individuo estis vizitanta kuraciston en la jaro antaŭ sia morto, kaj 45% de la antaŭa monato. Ĉirkaŭ 25–40% de la personoj kiuj sinmortigis havis kontakton kun mensaj sanservoj en la antaŭa jaro. Kontraŭdeprimiloj de la klaso de SMRS-oj ŝajne pliigas la oftecon de suicido inter infanoj sed ne ŝanĝas la riskon inter plenkreskuloj. Ankaŭ malpreteco ricevi helpon pro mensaj sanproblemoj pliigas la riskon.
Antaŭa historio de suicidaj klopodoj estas la plej akurata antaŭavertilo de suicido. Ĉirkaŭ 20% de suicidoj havis antaŭajn klopodojn, kaj el tiuj kiuj klopodis por suicido, 1% mortas pro suicido en unu jaro kaj pli ol 5% mortas pro suicido ene de 10 jaroj.
Nesuicida sindamaĝo estas ofta ĉar 18% de personoj engaĝiĝas en sindamaĝo laŭlonge de sia vivodaŭro. Agoj de sindamaĝo ne estas kutime suicidaj klopodoj kaj plej granda parto de homoj kiuj sindamaĝas ne estas je alta risko de suicido. Kelkaj kiuj sindamaĝas, tamen, sinmortigas, kaj riskoj por sindamaĝo kaj suicido povas koincidi. Individuoj kiuj estis identigitaj kiel sindamaĝintoj post esti akceptitaj en hospitalo estas 68% (38–105%) verŝajne mortontaj pro suicido.:{{{1}}}
Plej komune uzataj metodoj de suicido varias laŭ landoj kaj estas parte rilata kompreneble al disponeblo. Komunaj metodoj estas la jenaj: pendumo, venenado per pesticidoj, kaj mempafado. Ĉirkaŭ 800,000 al unu miliono da personoj mortiĝas pro suicido ĉiun jaron, kio faras ĝin la 10an plej altan kaŭzon de morto tutmonde. Indicoj estas pli altaj ĉe viroj ol ĉe virinoj, nome trifoje aŭ kvarfoje pli altaj ĉe viroj ol ĉe virinoj. Estas ĉirkaŭ 10 al 20 milionoj da nemortigaj klopoditaj suicidoj ĉiujare. Nemortigaj klopoditaj suicidoj povas konduki al vundoj kaj longdaŭraj malkapabloj. Klopodoj estas plej komunaj ĉe junuloj kaj inoj.
Memmortigo per policisto estas atako kontraŭ policano, sekurgardisto aŭ gardostaranto por provoki ilin uzi armilojn. Aliaj povus interrompi juĝan proceson kaj vorte provoki la juĝiston postuli ilian tujan ekzekuton (la kutima puno por kortumomalrespekto tiutempe).
Sinbruligo estas formo de sinmortigo, kiam oni verŝas sian korpon per bruligaĵo kaj ekbruligas ĝin. La publika sinbruligo ofte havas protestan celon kontraŭ subpremo, humiligo, senespera situo ks.. Ĉar la morto estas tre dolora, kruela, unika, tio ofte altiras atenton de la amaskomunikilaro, la publiko, instancoj.
Laŭ kelkaj, necesas esti kuraĝa por mortigi sin; laŭ aliaj, nur malkuraĝuloj sin mortigas, nekapablaj alfronti la vivon. Aliaj personoj pli facile komprenas la sinmortigon de tiu, kiu preferas morti libere, ol vivi sklave.
Por mortigi sin ne necesas klaraj konceptoj pri "vivo" kaj "morto" (ankaŭ ne, cetere, por vivi trankvile, feliĉe kaj kvazaŭ senkonscie). Ofte sufiĉas motivo (subjektiva), kio ne nepre identas kun kaŭzo (objektiva).
Oni povus argumenti kontraŭ sinmortigo, ke ĝi ne necesas, ĉar, se oni faras nenion, la rezulto fine estos precize la sama (t.e. morto). Sed tre ofte temas ne pri tio ke sinmortigonto ne volus vivi, sed ke li trovas vivadon tro suferiga kaj tial preferas fini ĝin anticipe. Aliflanke, ankaŭ sinmortigo, kiel ĉiu ajn homa decido aŭ ago, vola aŭ ne, estas parto de la homa vivo mem.
Opinioj pri suicido estis influitaj de ampleksaj ekzistadismaj temoj kiaj religio, honoro, kaj la signifo de vivo. La Abrahamaj religioj tradicie konsideras suicidon kiel ofendo al dio pro la kredo je la sankteco de vivo. Dum la epoko de samurajoj en Japanio, harakiro estis respektita kielrimedo de elaĉeto pro malsukceso aŭ kiel formo de protesto. Satio, nuna eksterleĝa praktiko, esperis, ke vidvinoj turnu sin al sinbruligo sur la fajro produktita por la funebro de ŝia mortinta edzo, ĉu vole aŭ laŭ premo fare de la familio kaj de la socio.
Suicido kaj klopodita suicido, iam krime konsiderata kaj punebla, estas tio jam ne plu en plej okcidentaj landoj. Kvankam ĝi pluestas delikto en multaj landoj. En la 20a kaj 21a jarcentoj, suicido en la formo de sinbruligo estis uzita rare kiel rimedo de protesto, kaj kamikazo kaj suicida bombado estis uzita foje kiel milita aŭ terorisma taktiko.
Oni povas trovi stranga la konservadon de "-n-" en la vorto "sinmortigo". Aliflanke, prefiksa "mem-" ne nepre identas al sin-; ja ĉiu kiu murdas, "mem" mortigas.
Legu pri tio en "PMEG" ĉe si en kunmetoj
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sinmortigo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.