Epifito (greke : epi = sur, super; phyton = planto) aŭ sursidanta planto, estas planto kiu kreskas ne-parazite sur alia planto.
Epifito kelkfoje estas nomata aera planto ĉar ĝi ne radikiĝas en la grundo. Tamen la termino epifito aplikiĝas kaj al embriofitoj kaj al akvaj plantoj. Surtere plejofte arboj servas substrate por epifitoj, dum akvaj epifitoj, kiel algoj, kreskas sur aliaj akvaj plantoj. La portanta planto oni ankaŭ nomas forofito ( greke : phoron = portanto ).
Epifito estas unu el la plantaj vivoformoj laŭ Raunkiær.
La avantaĝo de tia vivmaniero estas la pli bona disponebleco de lumo, kiu sur arbargrundo (kaj sur margrundo) estas limiganta faktoro por la plantkreskado. La malavantaĝo de la aere epifita vivmaniero tamen estas, ke kontinua provizo je akvo kaj nutraĵaj elementoj, kaŭze de mankanta ligilo kun la grundo, ne ĉiam estas garantiita. En la daŭro de la evoluo de specioj, la epifitoj disvolvis morfologiajn kaj fiziologiajn adaptaĵojn, por estiĝi sendependaj de la grundo. Laŭ la ekzistanta opinio, la epifita vivmaniero plurfoje disvolviĝis sendepende . Laŭ la klasika signifo, epifitoj ne estas parazitoj, ĉar ili ne elpumpas la floemon el siaj gastigantoj. Parazitaj kaj duonparazitaj plantoj kiel blanka visko, kreskantaj sur aliaj plantoj, ne estas aŭtentikaj epifitoj (indiko kutime donita al komplete aŭtotrofaj epifitoj), sed ili havas nur ŝajne epifitan habiton.
La unua grava monografio pri epifita ekologio estis skribita en 1888 far Andreas Franz Wilhelm Schimper .
El ontogeneza vidpunkto oni distingas du tipojn de epifitoj. Holoepifito aŭ tut-epifito ĝermas kaj kreskas sur alia planto dum sia tuta vivo. Kontraŭe hemiepifito aŭ duon-epifito restas nur dum parto de sia vivo sur alia planto. Ĉe tiu ĉi kategorio oni havas primarajn kaj sekundarajn hemiepifitojn. Primara hemiepifito ekas sia vivciklo kiel epifito kaj poste disvolvas radikojn, kiuj ebligas ligilon kun la grundo. Sekundara hemiepifito unue kreskas surgrunde kaj dum posta fazo perdas la kontakton kun la grundo.
Mondskale ĉirkaŭ 10% de la vaskulaj plantoj havas epifitan vivmanieron. En la tropikaj montarbaroj la porcio de la epifitoj povas superi la tersupraĵe kreskantajn Tracheobionta .
Epifitaj vaskulaj plantoj troviĝas preskaŭ ekskluzive en la subtropikoj kaj la tropikoj. En la modera zono, laŭ disponebleco de akvo, ĝenerale oni trovas nur briofitajn, likenajn kaj algajn epifitojn (ekzemple en Eŭropo ), sed ankaŭ vaskulajn plantojn (ekzemple en Nov-Zelando aŭ suda Himalajo ).
Okaze oni plie ankaŭ trovas tersupraĵe kreskantajn plantojn, kiuj povas vivi en amasiĝintaj reziduoj kaj humo en branĉdisforkiĝoj. Temas pri hazardaj epifitoj. En Eŭropo oni preskaŭ neniam havas , epifitajn vaskulajn plantojn. La kaŭzo estas, laŭ la scienca literaturo, la frosto , kiu malhelpas la akvoprovizadon dum certa tempo.
Epifitaj specioj troviĝas ĉe multaj plantfamilioj. Eksterordinare riĉaj je epifitaj specioj estas :
Bromeliacoj prezentas malgrandajn fermeblajn apertaĵojn sur siaj folioj, tiel nomataj suĉskvamoj, kun kies helpo ili kaptas pluvakvon kaj la en ĝi solvitajn nutraĵajn elementojn. La radikoj de la plej multaj epifitaj bromeliacoj plejparte estas perdintaj la funkcion de akvo- kaj nutraĵ-elementa kondukado, kaj plejofte nur servas al fiksado al substrato.
Multaj bromeliacoj formas rozetojn de rigidaj folioj. Tiuj ĉi tiel kompakte kune staras, ke tie la akvo povas kolektiĝi. Defalintaj plantopartoj kaj mortintaj bestoj povas eniri tiujn ĉi cisternojn kaj tie ili estas transmutaciitaj far mikroorganismoj. La akvo kaj la en ĝi liberigitaj nutrientoj estas kondukitaj per la suĉskvamoj al la interno de la rozetfolioj.
Multe da specioj el la orkidacoj havas ŝajnbulbojn, kiuj funkcias kiel nutrient-deponaj organoj. Dum longdaŭraj trosekecoj aŭ dum la formiĝo de fruktoj tiuj provizoj estas utiligataj.
Adaptaĵon por la rapida asimilado de akvo kaj nutrientoj estas disvolvintaj multaj orkidacoj kaj kelkaj arumacoj. La velamen radicum estas radikĉirkaŭanta epidermo kun fungeca strukturo, kiu rapida sorbas akvon kun ties solvitaj nutrientoj, kaj ĝin poste kondukas al radikoj.
Epifite krekantaj filikoj ofte formas bird-nestecan radikteksaĵon, en kiu kolektiĝas humo kaj akvo, kaj kiu provizas la planton dum sekeca tempo. Multaj epifitoj havas sukulentajn foliojn, kiuj prezentas netan ŝirmadon kontraŭ vaporiĝo.
La KAM-meĥanismo permesas al planto, fermi ĝiajn stomojn dum la tago kaj tiele vaporigi malpli da akvo ol kun malfermitaj stomoj. La por la fotosintezo grava karbon-dioksida asimilado ŝanĝiĝas dum la nokto, kiam la mediotemperaturoj malpliiĝas kaj la aertemperaturoj pliiĝas.
Epifitaj muskoj kaj likenoj ensuĉas, kiam pluvas, en siaj ofte feltecaj, fungecaj masoj, grandajn kvantojn da akvo. Dum pli longdaŭraj trosekecoj ili ŝrumpiĝas kaj reduktas sian metabolon ĝis la sekvonta pluvtempo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Epifito, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.