La afrika elefanto (latine: Loxodonta africana) estas specio de la familio de la elefantoj.
Ĝi estas nuntempe la plej granda surtere viva mamulo de la mondo. La arbarelefanto (Loxodonta cyclotis) antaŭe klasigita kiel subspecio de la afrikana elefanto estas nuntempe plej ofte konsiderata aparta specio. Por distingi la afrikan elefanton de la afrikarbara, oni foje nomas ĝin ankaŭ stepa elefanto.
La afrika elefanto troviĝas i.a. en jenaj ekoregionoj : la angolaj mopanearoj, la angol-eskarpaj savano kaj duonarbaroj, la Kaoko-Dezerto, la okcident-sudana savano kaj la orient-sudana savano.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afrika elefanto, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.