La gotoj estis antikva etno kiu havas orient-ĝermanan devenon kaj ili parolis en la gota lingvo.
Tiu artikolo temas pri historia germana tribo. Se vi celis la artikolon pri la nuntempa junulara movado, vidu gotika subkulturo. |
Pri la originaj sidejoj de gotoj oni povas scii jam de la antikvaj aŭtoroj kaj de arkeologiaj esploroj. Plinio la Maljuna (23-79 p.K.) skribis en sia verko "Naturalis historia" ("naturhistorio") pri la gotoj. Ankaŭ Jordanes la gota historiisto kaj monaĥo en la 6-a jc p.K. en sia verko 'Pri la deveno kaj la agado de gotoj" skribis de la legendoj ĝis la jaro 540 p.K., i.a. pri la genealogioj de la ostrogotaj reĝoj la Amaloj kaj pri la vizigotaj reĝoj la Baltingoj. La gotoj praloĝis en suda parto de la nuntempa Svedio kaj de tie translokiĝis al riverbuŝo de Vistulo. Ili migris en la 2-a jarcento p.K. suden kaj disiĝis al du partoj: la okcidentaj gotoj (visigotoj) setlis en Dakio, la orientaj (ostrogotoj) en norda parto de la Nigra Maro.
Gotoj | |
---|---|
historia etno | |
orientaj ĝermanaj triboj | |
Ŝtatoj kun signifa populacio | |
La visigotoj (el la germana Westgoten, t.e. okcidentaj gotoj), rifuĝintaj for de la hunoj petis en 376 p.K. sub gvido de Ataraniko rifuĝejon de la Romia imperio. Ili ribelis en 378 kaj murdis la imperiestron Valento kaj kuntiris fortojn en Ilirio. Ili okupis Romon en 410 (sub gvido de Alariko), poste sud-Gaŭlion, finfine fondis imperion en Hispanio, kiun detruis la araboj en 711.
La Reĝlandon de la ostrogotoj forbalais la hunoj, poste la ostrogotoj partoprenis en la militiroj de tiuj. Post morto de Atilo (nomo fakte ne huna sed gota; "Atti-la" signifas "Patr-eto"), ili reakiris sian sendependecon kaj setlis en la 5-a jarcento p.K. en Panonio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gotoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.