Leonardo Pisano aŭ Leonardo da Pisa (naskiĝis en 1175, mortis ĉ.
en 1250), ankaŭ konata kiel Fibonacci [Fibonaĉ:i], estis itala matematikisto – la unua granda eŭropa matematikisto post la malprospero de la helena scienco. Li estis konata pro la invento de Fibonaĉi-nombroj kaj pro sia rolo en enkonduko de eŭropaj ciferoj en Eŭropo.
Fibonacci | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1169 en Pizo |
Morto | en Pizo |
Tombo | Campo santo |
Lingvoj | itala • latina |
Ŝtataneco | Respubliko Pizo |
Familio | |
Patro | Guglielmo Bonacci |
Okupo | |
Okupo | matematikisto |
Verkoj | Liber Abaci entjera vico de Fibonacci Fibonaĉi-nombro The Book of Squares Brahmagupta–Fibonacci identity Practica geometriae |
Kromnomo de lia patro estis Bonacci (bonnatura homo) kaj li mem Fibonacci (devenas de filius Bonacci , t.e. filo de bonnatura homo). La patro gvidis komercan oficejon en Nord-Afriko kaj Leonardo juna multe vojaĝis kun li. Ĉi tie, de araboj li ekkonis hindan cifersistemon.
Fibonacci mem konvinkiĝis pri la supereco de t.n. arabaj ciferoj kaj vojaĝis tra la mediteraneaj landoj por studi ĉe konataj arabaj matematikistoj de sia tempo. En 1202, estante 27-jara li publikis Liber Abaci, t.e. libro de abako. Li klarigis araban pozician sistemon de la nombroj, kiu inkluzivis ankaŭ la nombron nul. Ĉi tiu libro montris praktikan oportunon de nova nombrosistemo aplikante ĝin en komerca librotenado, por konversio de pezoj kaj mezuroj, kalkulado de procentoj, monŝanĝo k.a.. La libro estis entuziasme akceptita de edukita Eŭropo kaj havis profundan efikon al eŭropa penso. Ĉi tiu eleganta sistemo de nombrosignado baldaŭ anstataŭis la ne tre oportunan romian sistemon de ciferoj.
Fibonacci naskiĝis ĉirkaŭ 1170 al Guglielmo Bonacci, riĉa itala komercisto kaj, laŭ kelkaj rakontoj, ankaŭ la konsulo por Pisa. Guglielmo estris komercan postenon en Beĵaja, nome havenurbo de la sultanlando de la Almohada dinastio en Nordafriko. Fibonacci veturis kun li jam kiel juna knabo, kaj estis en Bugia (nuntempa Beĵaja, Alĝerio) kie li lernis pri la Hind–araba nombrosistemo.
Fibonacci veturis etende ĉirkaŭ la marbordo de la Mediteraneo, laŭ kiu li lernis kun multaj komercantoj kaj lernis pri ties sistemoj fari aritmetikon. Li tuj konstatis la multajn avantaĝojn de la hind-araba sistemo. En 1202 li kompletigis la Liber Abaci (Libro de Abako aŭ Libro de Kalkulado) kiu popularigis hind-arabajn numeralojn en Eŭropo.
Fibonacci gastiĝis ĉe imperiestro Frederiko la 2-a, kiu ĝuis el matematiko kaj scienco. En 1240 la Respubliko Pisa honorigis Fibonacci (referencita kiel Leonardo Bigollo) haviganta al li salajron.
La dato de la morto de Fibonacci ne estas konata, sed oni ĉirkaŭkalkulis inter 1240 kaj 1250, plej verŝajne en Pisa.
Liber Abaci (1202, literumita ankaŭ kiel Liber Abbaci, signife Libro de abako) estas historia libro pri aritmetiko fare de Leonardo of Pisa, konita poste laŭ kromnomo Fibonacci. Liber Abaci estis inter la unuaj okcidentaj libroj kiuj priskribis la hind–arabajn nombrojn tradicie priskribitaj keil "Arabaj Nombroj". Direktante la aplikaĵojn de kaj komercaj negocistoj kaj de matematikistoj, ĝi kontribuis konvinki publikon pri la supereco de la novaj nombroj. La titolo Liber Abaci signifas "La libro de kalkulado". Kvankam ĝi estis tradukita al "La libro de abako", Sigler (2002) verkis ke tio estas eraro: nome intenco de la libro estas priskribi metodojn fari kalkulon sen helpo de abako, kaj Ore (1948) konfirmis, jarcentojn post ties publikigo ke sekvantoj de algorismoj (sekvantoj de la stilo kalkulo montrita en Liber Abaci) restis en konflikto kun la abakistoj (tradiciistoj kiuj plue uzis la abakon kun la romaj nombroj).
En la Liber Abaci (1202), Fibonacci enkondukis la tiel nomata modus Indorum (metodo de Hindianoj), nuntempe konata kiel hind-arabaj nombroj. La libro postulis numeradon per la ciferoj 0–9 kaj pozician nombrosistemon. La libro montris la praktikan uzado kaj valoron de la nova araba nombrosistemon per aplikado de nombroj al komerca librotenado, ŝanĝante pezojn kaj mezurojn, kalkuladon de interezo, mon-ŝanĝadon, kaj aliajn aplikaĵojn. La libro estis bone ricevita en la tuta edukita Eŭropo kaj faris profundan afikon super eŭropa pensaro. Oni ne konas ekzistantajn kopiojn de la eldono de 1202 de tiu libro.
La eldono de 1228, unua sekcio, enkondukas la araban nombrosistemon kaj komparas tiun sistemon kun aliaj, kiaj tiu de la romiaj nombroj, kaj la metodojn por konverti la aliajn nombrosistemojn en arabaj nombroj. Anstataŭante la romian nombrosistemon, ties metodon antikvegiptan multobligmetodon, kaj uzante abakon por kalkulado, per la araba nombrosistemo, progresige igis la negockalkuladon plifacile kaj plirapide, kio kondukis al kresko de bankado kaj kalkulado en Eŭropo.
La dua sekcio klarigas la uzojn de la arabaj nombroj en negocoj, por ekzemplo konvertante diferencajn valutojn, kaj kalkulante profiton kaj interezojn, kio estis tre grava por la kreskanta banka negocado. La libro ankaŭ studas neraciajn nombrojn kaj primajn nombrojn.
Liber Abaci metis, kaj solvis, problemon pri la kresko de populacio de kunikloj bazita sur idealaj supozoj. La solvo, generacio post generacio, estis sekvenco de nombroj poste konataj kiel Fibonaĉi-nombroj. Kvankam la verko de Fibonacci nome Liber Abaci enhavas la plej frua konata priskribo de la sekvenco ekster Hindio, la sekvenco estis jam uzataj de hindiaj matematikistoj tiom frue kiom ĉirkaŭ la 6a jarcento.
En la Fibonacci sekvenco de nombroj, ĉiu nombro estas la sumo de la antaŭaj du nombroj. Fibonacci komencis la sekvencon ne per 0, 1, 1, 2, kiel faras modernaj matematikistoj sed per 1, 1, 2, ktp. Li portis la kalkuladon ĝis la 13an lokon (14an en la moderna kalkulado), tio estas 233, kvankam alia manuskripto plialtigas ĝin ĝis la venonta loko: 1, 1, 2, 3, 5, 8, 13, 21, 34, 55, 89, 144, 233, 377. Fibonacci ne parolis pri la ora proporcio kiel limo de la proporcio de sinsekvaj nombroj en tiu sekvenco.
Tiel la unuaj fibonaĉi-nombroj estas: | ||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||
|
La Fibonaĉi-nombroj konsistigas progresion kies termoj difinitas per:
kaj la ekkondiĉoj:
alinome:
Kaheligo de ortangulo per kvadratoj kies longoj de lateroj estas fibonaĉi-nombroj |
En la 19a jarcento, oni konstruis kaj starigis statuon de Fibonacci en Pisa. Nuntempe ĝi situas en la okcidenta koridoro de la Camposanto Monumentale, nome historia tombejo ĉe la Placo de la Mirakloj.
Estas multaj matematikaj konceptoj nomitaj laŭ pro konekto kun la Fibonacci-nombrosistemo. Ekzemploj estas la Brahmagupta–Fibonacci identeco, la Fibonaĉi-polinomoj, kaj multaj aliaj. Ekster matematiko, nomojn pri Fibonacci havas la asteroido 6765 Fibonacci kaj la muzikgrupo The Fibonaccis.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fibonacci, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.