Ortangulo (aŭ rektangulo) estas paralelogramo, kies anguloj estas ĉiuj ortaj.
Se la laterlongoj estas a kaj b, en eŭklida geometrio, la perimetro de la ortangulo estas 2(a + b) kaj ties areo estas a × b.
Kvadrato estas specifa ortangulo, kies lateroj estas samlongaj. La alia specifa ortangulo estas la ora ortangulo.
Ortangulo estas kvarlatero kun kvar ortaj anguloj kaj ĝi estas paralelogramo kun orta angulo.
Se rilatumo de longoj de lateroj de ortangulo estas racionala, la ortangulo povas esti disdividita je finia kvanto da kvadratoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ortangulo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.