La afrikazia lingvaro estas lingvofamilio, kun ĉirkaŭ 375 lingvoj .
Sume ĉirkaŭ 300 milionoj da homoj parolas afrikazian lingvon en norda kaj orienta Afriko, la Sahelo, kaj sudokcidenta Azio (inkluzivante ĉirkaŭ 200 milionojn da parolantoj de la Araba). Aliaj nomoj foje donataj al tiu lingvofamilo inkluzivas Ĥamida-Ŝemida (eksmoda), Erythraean, kaj Lisramic .
La afrikazia lingvaro dividiĝas jene:
Multaj homoj konsideras la Ongotan lingvon Omota, sed ĝia klasifiko restas disputata. Harold Fleming provizore sugestas trakti ĝin sendependa branĉo de ne-Omota Afrikazia.
La etnogeografia distribuo de la familio estas jena (milionoj):
Lingvogrupo | SU | Eŭropo | Azio | Afriko | Ameriko | Oceanio | Mondo |
---|---|---|---|---|---|---|---|
Berbera | - | - | - | 10.56 | - | - | 10.56 |
Ĉada | - | - | - | 28.74 | - | - | 28.74 |
Kuŝida | - | 0.03 | 0.04 | 29.24 | - | - | 29.31 |
Ŝemida | 0.03 | 2.43 | 60.25 | 129.46 | 0.93 | 0.14 | 193.24 |
Egipta (Kopta) | - | - | - | - | - | - | 193.24 |
Omota | - | - | - | - | - | - | 193.24 |
Sumo | 0.03 | 2.46 | 60.29 | 198.00 | 0.93 | 0.02 | 261.85 |
SU - Teritorio de iama Sovetunio sen baltaj landoj.
Ne ekzistas interkonsento pri tio kie loĝis la parolantoj de la Pra-Afrik-Azia lingvo, sed tiun lingvon oni ĝenerale kredas deveni de nordorienta Afriko. Iuj fakuloj (kiaj Igor Diakonoff kaj Lionel Bender, ekzemple) jam proponas Etiopion, ĉar tiu lando entenas la plej multon el la diverseco de la Afrikazia lingvofamilio kaj ĝi havas tre malsamajn grupojn en streta geografia proksimeco, kion oni ofte konsideras malkaŝiga signo de komuna geografia origino lingva. Aliaj esploristoj (kiaj Christopher Ehret, ekzemple) jam proponas la okcidentan marbordon de la Ruĝa Maro kaj la Saharon. Malplimulto (kia Alexander Militarev) sugestas lingvan hejmlandon en la Levanto (specife, li identigas la Afrikazian kun la Natufia kulturo, de kiu la ŝemida estus la sola branĉo resti hejme.
La ŝemidaj lingvoj konstituas la sola Afrikazia subfamilio nun vivanta ekster Afriko. Iuj fakuloj kredas, ke en historiaj aŭ preskaŭ-historiaj tempoj, parolantoj de ŝemidaj lingvoj revenis en Etiopion kaj Eritreon, dum aliaj, kiel A. Murtonen, disputas tiun vidpunkton, sugestante, ke la ŝemida branĉo eble originis el Etiopio.
Komunaj trajtoj inkluzivas:
Kognatoj inkuzivas:
En la verba sistemo, la ŝemida, la Berbera, kaj la Kuŝida (incluzive de Beĝa) ĉiuj atestas prefiksan konjugacion:
Esperanto | Araba (ŝemida) | Kabyle (Berbera) | Saho (Kuŝida; verbo estas "mortigi") | Beĝa (verbo estas "alveni") |
li mortas | yamuutu | yemmut | yagdifé | iktim |
ŝi mortas | tamuutu | temmut | yagdifé | tiktim |
ili (m.) mortas | yamuutuuna | mmuten | yagdifín | iktimna |
vi (m. sg.) mortas | tamuutu | temmuteḍ | tagdifé | tiktima |
vi (m. pl.) mortas | tamuutuuna | temmutem | tagdifín | tiktimna |
mi mortas | ˀamuutu | mmuteγ | agdifé | aktim |
ni mortas | namuutu | nemmut | nagdifé | niktim |
Mezepokaj kleruloj foje kunligis du aŭ pli branĉojn de la Afrik-Azia kunen; jam en la 9-a jarcento la Hebrea gramatikisto Judah ibn Quraysh el Tiaret en Algerio perceptis rilatecon inter la berbera kaj la ŝemida (tiun lastan li konis pere de la araba, la hebrea, kaj la aramea).
En la 19-a jarcento ankaŭ eŭropanoj komencis sugesti tiajn rilatojn; do en 1844 Th. Benfey sugestis lingvofamilion entenantan la ŝemidan, la berberan, kaj la kuŝidan (tiun lastan li nomis Etiopika) lingvogrupojn. Samjare T. N. Newman sugestis rilaton inter la ŝemida, kaj la haŭsa, sed tio longe restis ideo disputata kaj necerta.
Friedrich Müller nomis la tradician "Hamida-Ŝemida"n familion en 1876 en sia de:Grundriss der Sprachwissenschaft, kaj difinis ĝin konsistanta el iu ŝemida grupo plus iu ĥamida grupo entenanta la egiptan, la berberan, kaj la kuŝidan grupojn; li eksterigis la ĉadan grupon. Tiuj klasifikoj parte subteniĝis sur ne-lingvistikaj antropologiaj kaj rasismaj argumentoj. (Ankaŭ vidu Ĥamida hipotezo.) Leo Reinisch (1909) proponis kunligi la Kuŝidan kaj la Ĉadan grupojn, antaŭombrante Greenberg-on; sed lia sugesto malmulte akceptiĝis. La ĥamids-ŝemida familio do aspektis jene:
Marcel Cohen (1924) malakceptis la ideon pri distinge aparta Hamida subgrupo, kaj inkluzivigis la Haŭsan (iu Ĉada lingvo) en sia kompara vort-provizo de la ĥamida-ŝemida. Joseph Greenberg (1950) forte konfirmis la malakcepton de Cohen pri Ĥamida, kaj aldonis (kaj subklasifikis) la Ĉadajn lingvojn, proponante la novan nomon Afro-Asiatic (eo:Afriko-Azia) por la familio; preskaŭ ĉiuj kleruloj akceptis lian klasifadon. En 1969 Harold Fleming proponis la agnoskon de la Omota kiel kvinan [tiel!] branĉon, anstataŭ (kiel antaŭe kredate) kiel subgrupo de la Kuŝidaj, kaj tio jam renkontas ĝeneralan akcepton. Kelkaj kleruloj, inkluzive de Harold Fleming kaj Robert Hetzron, poste ĉuis la tradician anecon de la Beĝa en la Kuŝidaj, sed tiu vido ankoraŭ atendas ĝeneralan akcepton.
La eksmoda esprimo ŝemida-ĥamida ne plu estas uzata de lingvosciencistoj, ĉar ĝi baziĝas sur nesciencaj kaj parte rasismaj ideoj pri la konsisto kaj evoluo de la familio, kiuj malĝuste grupigas la neŝemidajn lingvoj en aparta grupo, nomita por la Biblia Ĥam.
Malmulta interkonsento ekzistas pri la sub-klasifado de la kvin aŭ ses menciitaj branĉoj; tamen, Christopher Ehret (1979), Harold Fleming (1981), kaj Joseph Greenberg (1981) ĉiuj interkonsentas, ke la Omota disfendiĝu de la aliaj la unua. Alie:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afrikazia lingvaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.