La vadmaro en Norda maro, kiel propra nomo ankaŭ skribita majuskle kaj mallonge Vadmaro (aŭ Vadomaro), estas la nomo por la interna maro kaj ĝia marborda malseka areo, situanta inter parto de la marbordo de nordokcidenta kontinenta Eŭropo kaj la Norda Maro.
Tiu ĉi artikolo temas pri la vadmaro en Norda maro. Se vi serĉas informojn pri aliaj vadmaroj aŭ vadmaro ĝenerale, vidu la paĝon Vadmaro. |
Vadmaro | ||
---|---|---|
maro • bordomaro • geotopo • biotopo [+] | ||
Akvejo | Norda maro | |
Koordinatoj | , 6° 53′ 0″ O 53.5333333333336.883333333333353° 32′ 0″ N, 6° 53′ 0″ O | |
Areo | 10 000 km² (1 000 000 ha) [+] | |
Vadmaro | ||
Vikimedia Komunejo: Wadden Sea [+] | ||
Vadmaro | ||
---|---|---|
Monda heredaĵo | ||
La okcidenta parto de Vadmaro | ||
Landoj | Nederlando Germanio Danio | |
Tipo | natura heredaĵo | |
Kriterioj | viii, ix, x | |
Fonto | 1314 | |
Regiono** | Eŭropo | |
Geografia situo | , 6° 53′ 0″ O 53.5333333333336.883333333333353° 32′ 0″ N, 6° 53′ 0″ O | |
Registra historio | ||
Registrado | 2009 (n.k. sesio) | |
* Traduko de la nomo en la listo de la monda heredaĵo. ** Regiono laŭ Unesko. | ||
La Vadmaro etendiĝas de Den Helder en Nederlando en la sudokcidento, trans la riverelfluejoj de Germanio ĝis sia norda limo je Esbjerg en Danio. La suma longeco estas proksimume 450 kilometroj, la larĝeco inter 5 kaj 30 kilometroj, tiel ke entute kovriĝas areo de proksimume 10 000 kvadrataj kilometroj.
La limo inter la Vadmaro kaj la Norda Maro estas formata en Nederlando per la Okcidentfrisaj Insuloj, en nordokcidenta Germanio per la Orientfrisaj Insuloj kaj en norda Germanio plus Danlando per la Nordfrisaj Insuloj.
La Vadmaro famas pro riĉa kaj en komparo kun la ĉirkaŭaj maraj kaj malmaraj ekologiaj zonoj unika faŭno kaj flaŭro. Hodiaŭ, granda parto de la Vadmaro estas protektata en kunlaboro de ĉiuj tri landoj (pri tio vidu la apartan artikolon Nacia parko Vadmaro). Spertaj gvidantoj proponas “vadmigradojn”, apartajn ekskursojn en tiu pejzaĝo por klarigi pri la tipaj kondiĉoj kaj la bestoj de la vado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vadmaro (Norda maro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.