Ekstermejo Treblinka: Koncentrejo

22° 2′ 49″ O / 52.62639 °N, 22.04694 °O / 52.62639; 22.04694 (mapo) Treblinka, estis la nomo de du naziaj ejoj, koncentrejo kaj ekstermejo, la dua plej grava post la nazia ekstermejo Auschwitz (Aŭŝvico) en la okupita Eŭropo.

Ekstermejo Treblinka: Vidu ankaŭ, Referencoj, Bibliografio
Ŝildo de la stacidomo de Treblinka, ekspoziciata nun en Jad Vaŝem
Ekstermejo Treblinka: Vidu ankaŭ, Referencoj, Bibliografio
Mapo de la Holokaŭsto en Eŭropo, 1939–1945. Ĝi montras ĉiujn ekstermejoj]n, la plejparton de la koncentrejoj kaj la deportvojojn
Ekstermejo Treblinka: Vidu ankaŭ, Referencoj, Bibliografio
Memoraĵo de Treblinka
Ekstermejo Treblinka: Vidu ankaŭ, Referencoj, Bibliografio
Memoraĵo de Treblinka

La unua ejo konstruita en 1941 kiel laborejo por krimakuzitoj situis je cento da kilometroj nordoriente de Varsovio , proksime de la urbo Małkinia , en la okupita Pollando.

Iom malpli ol jaro post la malfermo de tiu ejo, kiu estis poste konata sub la nomo de Treblinka 1, dua ejo estis konstruita, kiu rapide iĝis grava ilo en la plano pri ekstermado de judoj elpensita de la tria imperio. Treblinka 2, konstruita de germanaj entreprenoj dungintaj judajn kaj polajn sklavmalliberulojn, iĝis ekstermejo por la judoj el centra Eŭropo. Je ĉirkaŭ du kilometroj de la unua ejo, Treblinka 2 iĝis rapide la plej granda ekstermejo en Ĝenerala Gubernio, kie estis murditaj judoj de polaj getoj kaj ankaŭ de Protektorato Bohemio kaj Moravio, Slovaka ŝtato, Aŭstrio, Jugoslavio, Grekio kaj la Germana Regno. Ĉi tie pereis ĉirkaŭ 2 mil ciganoj. La nombro de la viktimoj de Treblinka atingis verŝajne 800 mil personojn. Inter ili estis Zofia, Lidja Zamenhof, Ida Zamenhof kaj Janusz Korczak kun siaj infanoj el la Domo de Orfoj.

Vidu ankaŭ

Referencoj

Bibliografio

  • Gitta Sereny, Au fond des ténèbres (Funde de la malheloj), éd. Denoël. La aŭtoro intervjuis Franz Stangl plurfoje en la malliberejo, kie li atendis sian verdikton.
  • Richard Glazar, Trap With a Green Fence, (Kaptata de la verda barilo, ekzistas ankaŭ en la germana: Falle mit dem grünen Zaun). La aŭtoro, naskiĝinta en Prago en 1920 kaj supervivanto de Treblinka, esprimiĝis ankaŭ per la filmo Shoah de Claude Lanzmann.
  • Samuel Willenberg, Révolte à Treblinka (Ribelo ĉe Treblinka), éd. Ramsay. La verko estas atesto: la aŭtoro estas unu el la supervivantoj de la koncentrejo.
  • Martin Gray, Au nom de tous les miens (Nome de ĉiuj miaj). Aŭtobiografio romanigita en kiu la aŭtoro parolas pri tempo en Treblinka.
  • Chil Rajchman, Je suis le dernier juif (Mi estas la lasta judo). Aparta atesto de eskapinto de Treblinka, verkita antaŭ la fino de la milito.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Ekstermejo Treblinka Vidu ankaŭEkstermejo Treblinka ReferencojEkstermejo Treblinka BibliografioEkstermejo Treblinka Eksteraj ligilojEkstermejo TreblinkaAuschwitzAŭŝvico (koncentreja komplekso)EkstermejoGeografia koordinata sistemoKoncentrejoOkupado

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Elipsa kurboDiakonoStasiJulia kalendaroKrystyna Łuczak-SurówkaNATOAzzano San PaoloKvadrata kilometroInstituto por Sekurecaj StudojAzioItalioMonda Ŝaka Ĉampionumo 2018Franca revolucio de 1789AnarkiismoMesaĝoIrlanda lingvoSennacieca Asocio TutmondaAerodinamikoMalvola orgasmoPierce (Idaho)ĤalkolitikoMaximilien de RobespierreAblativoPaul BouletPrunetinoHenri VallienneMoska kukurboTaoismoKristnaska kordoTankoAnonymousuneskoPetras ČeliauskasGiaglioneRitzerauMonda Organizaĵo pri SanoMasturbadoMallonga filmoValadolidoPovumoLugones (stacidomo)EkonomioBlanka bruoMancheProprietoGrupa seksumadoTom CruiseBrig Autoverlad (stacidomo)TerminologioUnion pour un mouvement populaireAlianco de Sahelaj ŜtatojYanguasPersea americanaSamarkandoChrome OSSalubrigoYoussef HindiKojpoTangaoValpurga NoktoAnglalingva Vikipedio640🡆 More