Aŭtobiografio (el la greka autos, mem; βíος, vivo kaj γραφή, skribo) aŭ membiografio estas priskribo de la propra vivo.
En la antikvo tiuj verkoj nomiĝis apologia. Temas pli precize pri pravigaĵo ol pri introspekto. La aŭtobiografio de John Henry Newman estas "Apologia pro vita sua". Augustinus uzis la titolon "Confessiones" (konfeso) por sia aŭtobiografa verko kaj Jean-Jacques Rousseau transprenis tiun titolon en la francan: "Confessions".
"The Autobiography of Benjamin Franklin", la unua laika biografio publikigita en Usono, estis modelo por plipostaj usonaj aŭtobiografioj. La plej fama germanlingva aŭtobiografio estas ĉiam "Poezio kaj vero" de Goethe.
Mark Twain verŝajne estis la unua homo, kiu aldonis fotojn al sia aŭtobiografio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aŭtobiografio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.