Mallonga filmo aŭ neologisme kurtmetraĵo aŭ kurtfilmo (angle short film, france court métrage, germane Kurzfilm ktp.) difiniĝas en kontrasto al longa kineja filmo nur per sia mallongeco, kaj povas aparteni al ĉiu ajn filma genro.
Ĝia daŭro kutime difiniĝas esti malpli ol 30 minutoj, sed ekzistas iom malsamaj kategoriigoj: la Akademio de la Kinematografiaj Artoj kaj Sciencoj (Academy of Motion Picture Arts and Sciences) en Usono, kiu atribuas la Oskar-premiojn, difinas daŭron de malpli ol 40 minutoj. La internacia filmfestivalo Berlinale fiksas la maksimuman longon de mallonga filmo laŭ premia kategorio je inter 15 kaj 30 minutoj. La germana mallongfilma premio (germane Deutscher Kurzfilmpreis) havas kategorion de ĝis 7 minutoj kaj plian ĝis 30 minutoj, kaj la "leĝo pri subteno de filmoj" en Germanio difinas ke mallongaj filmoj ŝtate subvencieblaj daŭru minimume 1 kaj maksimume 15 minutojn.
En kina ĵargono, "filmeto" - kvankam el pure gramatika vidpunkto ŝajne preskaŭ samsenca - estas io alia: Filmeto estu produktaĵo de malpli ol kvin minutoj el filma sceno aŭ pluraj kunmetitaj filmaj scenetoj, aŭ elprenita el pli longa filmo aŭ filmita aparte por la filmeto, sen kinfilma dramaturgio - dum mallonga kaj longa filmoj ambaŭ havu strukturon kompareblan al teatraĵo, havu dramaturgion de komenco ĝis fino, kaj nur diferenciĝu en sia daŭro.
En la franca La Ciotat (suda Francio) okazas festivalon kiu nomiĝas Best of International Short Films Festival dum kiu videblas la plej bonaj kurtmetraĵoj kiuj jam estis premiitaj en aliaj festivaloj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mallonga filmo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.