La Antaŭromantikismo aŭ Antaŭromantismo estis literatura movado kiu disvolviĝis en Eŭropo laŭlonge de la 18a jarcento kaj kies fino okazas en la lastaj jardekoj de la jarcento, kaj totale malis al la Novklasikismo.
Dum la 18a jarcento triumfis en Eŭropo la francdevena klasika idearo de la antaŭa jarcento (Novklasikismo). Sed samtempe ekaperis en diversaj landoj kultura reago de radikale mala direkto.
En la Antaŭromantikismo ĉefas la janaj karakteroj, kiuj separas ĝin el la Novklasikismo:
Jean-Jacques Rousseau (1712 - 1778), Ĝenevo, estis unu de la unuaj antaŭromantikismaj verkistoj kaj prosekciis grandan influon en la tuta Eŭropo. Li suferis familiajn malfacilaĵojn: lia pstrino mortiĝis naskinte lin, kaj lia patro abandonis Ĝenevon pro kverelo kaj lasis sian filon al protestanta pastro, nome Lambercier. En 1728 li estis adoptita de la familio Warrens, en Annency, kie li estis baptita kaj konvertita al la katolikismo.
Rousseau asertas en sia eseo Pri la deveno de la malegaleco inter la homoj (1775) ke la civilizo malvirtigis la homon. Li defendas la revenon al primitiva stato, al la natura homo esence. Per sia romano Emilio aŭ la Eduko (1762), de karaktero pedagogia kaj sentiva, esprimas manieron eduki la homon al tiu idealo de malfacilo. Li estis diista kaj kredis en la primitiva bono de homoj.
En sia verko La nova Eloizo, romano subtitolita Leteroj de du amantoj kiuj loĝas sur deklivo ĉe la Alpoj, troviĝas ĉiuj aspektoj kiuj poste aperos klare en la Romantikismo: nome elstarega pasio ama kies agao okazas en melankolia pejzaĝo.
Revoj de solema promenanto, kie sentivismo kongruas kun Naturo, kaj Konfesoj, estas verkoj de lia lasta epoko.
Aliaj svisaj verkistoj, kiaj la ankaŭ pentristo Johann Heinrich Füssli, plej konata kiel Henry Fuseli portempe aliĝinta al Sturm und Drang, estas konsiderataj verkistoj de la Antaŭromantikismo.
Anglio estas konsiderata la lulilo de la Romantikismo, same kiel la Renesanco naskiĝis en Italio, la Baroko en Hispanio aŭ la Novklasikismo en Francio.
La plej gravaj verkistoj anglaj estis la jenaj:
Aliaj verkistoj kiuj iele antaŭiĝis al la movado estus Samuel Richardson kaj Laurence Sterne.
Vittorio Alfieri reprezentas la ununura kazo de klara Antaŭromantikismo en Italio, pli pro la enhavo de liaj verkoj (ribelemo, konflikto povo-libero) ol laŭ la stilo, de klasika inspiro.
En Hispanio, la novklasikisma periodo estis mallonga. Post ties triumfo, novaj stiloj kaj idearoj devenaj el Francio kaj Anglio, okazigis la aperon de la Antaŭromantikismo. La grandaj verkistoj de la 18a jarcento montras en la lastaj jaroj la krizon de la Novklasikismo kaj iniciatas la tendencon antaŭromantikisman.
En tiu epoko, la asimilado de ideoj klasikoj kun sentoj antaŭromantikismaj okazas en la poetoj de la dua salamanka skolo (Manuel José Quintana, Cienfuegos, José Cadalso) kaj en la sevila skolo (Alberto Lista, Arjona, José María Blanco White kaj José Marchena).
En Rusio la Antaŭromantikismo estis nomata Sentismo, kaj ties aŭtoro plej karaktera estas Nikolaj Karamzin, per novelitoj sentemaj (sentismaj) kiaj Kompatinda Liza.
Germanio rapide ribeliĝas pro patriotismo literatura kontraŭ la franceca novklasikismo. Male al la klerisma Aufklärung, aperas la juna movado de Sturm und Drang ("ŝtormo kaj elano"), baze sur komponoj pri propraj ĝermanaj tradicioj. Ties membroj malsatas la klasikismajn regularojn aŭ ĉion kio baru la liberan esprimon de iliaj pasioj, kaj defendas la revenon al la naturo, la libero kaj en sentoj kaj en arto, kun celo por originaleco. La ĉefaj verkistoj estas Johann Gottfried Herder, Johann Wolfgang von Goethe, kaj Friedrich Schiller.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Antaŭromantikismo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.