Kantono Argovio

Argovio (germane Aargau , france Argovie , itale Argovia , romanĉe Argovia ) estas unu el la plej nordaj kantonoj de Svislando.

Ĝi ampleksas la suban parton de la valo de la rivero Aro (rivero) (Aargau signifas en la germana "distrikto de Aro").

Kantono Argovio
Kantono Argovio
Blazono de Kantono Argovio
Kantono Argovio
Kastelo Habsburgo la historia hejmo de la Habsburgoj
Kantonoj de Svislando
Ĉefloko Araŭo
Aliĝo al la Svisa Ĵurkomunumo en la jaro 1803
Oficialaj lingvoj  germana lingvo
Oficiala mallongigo  AG
Nombro de loĝantoj 678207 (2020)
Areo 1404 km²
Loĝantardenseco 490 loĝantoj/km²
Koordinatoj 46° 4′ N 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050 7° 3′ O / 46.067 °N, 7.050 °O / 46.067; 7.050
Kantono Argovio
Situo de Kantono Argovio en Svislando
Kantono Argovio
Mapo de la Kantono Argovio
Kantono Argovio
vdr

Oficiala lingvo

La oficiala lingvo de la kantono estas la germana. Parolata estas efektive la argovia dialekto de la alemana).

Geografio

La areo entutas 1.402 km² kaj enhavas ĉirkaŭ 550.000 loĝantojn. La ĉefurbo estas Araŭo.
La kantono samlimas kun Germanujo norde; en la okcidento troviĝas la kantonoj Bazelo Kampara, Soloturno kaj Berno. Sude Argovio najbaras al la kantono Lucerno kaj oriente al Zuriko.

Aargau estas plejparte ebena, ĝi situas norde de la Alpoj kaj oriente de la montaro Ĵuraso. Ĝi havas arbarplenajn montetojn kaj valojn fruktodonajn. En Argovio troviĝas la famaj sulfatriĉaj termoj de Baden kaj Schinznach.

Apud Brugg situas la ruinoj de la Kastelo Habsburgo – el kiu venas la nomo de la Habsburgoj –, la malnova monaĥejo de Königsfelden kaj la restaĵoj de la romia urbo Vindonissa (Windisch).

Urboj

La plej grandaj urboj de Argovio estas laŭ grandeco Vetingo kun 19454 loĝantoj, Araŭo kun 19167 loĝantoj, Baden kun 17098 loĝantoj, Wohlen kun 14161 loĝantoj, Oftringen kun 11318 loĝantoj, Rheinfelden kun 11004 loĝantoj, Zofingo kun 10686 loĝantoj, Spreitenbach kun 10328 loĝantoj kaj Brugg kun 9120 loĝantoj. (La ciferoj datiĝas de la 31-a de decembro 2007, respektive 1-a de januaro 2010 por Araŭo)

Administra divido

La kantono Argovio konsistas el 11 distriktoj (stato 2009). Vidu sub:

Historio

Ĝis 1415 la regiono estis la "kernlando" de la habsburga regno (kasteloj en Habsburg, Lenzburg, Wildegg). Dum la jaro 1415 la lando estis konkerita de la Svisa Ĵurkomunumo. Berno ekposedis la sudokcidentan parton (Zofingen, Arburgo, Araŭo, Lenzburg kaj Brugg). La t.n. "freie Ämter" ("liberajn guberniojn") (Mellingen, Muri, Villmergen kaj Bremgarten), kune kun la distrikto Baden, ekregis ĉiuj kantonoj kune kiel submetitajn teritoriojn. En 1798 la berna parto fariĝis kantono Aargau de la nova Helveta Respubliko, la freie Ämter kaj Baden iĝis la kantono Baden. En 1803 la du partoj unuiĝis en la novan kantonon Argovio.

Eksteraj ligiloj


Kantono Argovio 
Kantonoj de Svislando

Argovio (Aargau) | Apencelo Ekstera (Appenzell Ausserrhoden) | Apencelo Interna (Appenzell Innerrhoden) | Bazelo Kampara (Basel-Landschaft) | Bazelo Urba (Basel-Stadt) | Berno (Bern) | Friburgo (Fribourg) | Glaruso (Glarus) | Grizono (Graubünden/Grischun/Grigioni) | Ĝenevo (Genève) | Ĵuraso (Jura) | Lucerno (Luzern) | Neŭŝatelo (Neuchâtel/Neuenburg) | Nidvaldo (Nidwalden) | Obvaldo (Obwalden) | Ŝafhaŭzo (Schaffhausen) | Ŝvico (Schwyz) | Soloturno (Solothurn) | Sankt-Galo (St. Gallen) | Tiĉino (Ticino/Tessin) | Turgovio (Thurgau) | Urio (Uri) | Vaŭdo (Vaud) | Valezo (Valais/Wallis) | Zugo (Zug) | Zuriko (Zürich)

Tags:

Kantono Argovio Oficiala lingvoKantono Argovio GeografioKantono Argovio UrbojKantono Argovio Administra dividoKantono Argovio HistorioKantono Argovio Eksteraj ligilojKantono ArgovioAro (rivero)Franca lingvoGermana lingvoItala lingvoRomanĉa lingvoSvislando

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Amuzekonomio1960-aj jarojSciencoVestoInternacia fonetika alfabetoAdolf HitlerListo de fervojaj stacioj en SvislandoKrimeoListo de Esperanto-vortarojDecembro de 2022Liane de PougyISBNEKonstantinopoloMonda Boksa Asocio1962Delicatessen16-a de septembroArne, la ĉefidoIndonezioLudoviko la 14-a (Francio)1AzioJózsef HullaiUniversitatoMasturbadoMuŝoamanitoTTT-legiloTTTJelenia GóraSalvadoroJaroKorespondadoPsikologioBrita imperioJulie BindelNavizenceKantono BelleyIDOBjalistokoLinio Kintetsu-TawaramotoHorzonoDua mondmilitoArthur de GobineauOrangutanoPlatonoGvamo en la OlimpikojAbc-sistemo (muziktajpa)2004Japana lingvoAuguste CharloisSri GanganagarLeslie Mandoki5FrancioLego (firmao)Socia movado (partio)OficperiodoLinuxVetludoAngula arkoLegnicaSpecioBurgo de ŜemiranEgipto (mitologio)Internacia Parko la AmistadSuverena kortumoVeliki BirkiJohannes VirolainenKeltojButano🡆 More