Tiberio Morariu: Rumana esperantisto

Tiberio MORARIU (naskiĝis el geedziĝo de rumano kaj hungarino la 28-an de septembro 1901 en Kassa (Aŭstri-Hungario), nun Koŝice (en Slovakio) - mortis la 4-an de julio 1987 en Stokholmo, Svedio) estis rumana Esperanto-instruisto, redaktoro, kunlaboranto de diversaj gazetoj ktp.

Frato de esperantistino Eugenia Morariu.

Tiberio Morariu
Tiberio Morariu: Vivo, Fonto, Bibliografio
Persona informo
Naskiĝo 28-an de septembro 1901 (1901-09-28)
en Košice, Tiberio Morariu: Vivo, Fonto, Bibliografio Aŭstrio-Hungario
Morto 4-an de julio 1987 (1987-07-04) (85-jaraĝa)
en Stokholmo
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Rumanio
Familio
Frat(in)o Eugenia Morariu
Okupo
Okupo esperantisto
Tiberio Morariu: Vivo, Fonto, Bibliografio
Tiberio Morariu: Vivo, Fonto, Bibliografio
vdr

Vivo

Morariu estis esperantisto de 1921 pere de A. Cseh. De 1921 li estis sekretario de la Esperanto-klubo en Cluj, de 1923 sekretario de Rumana Esperanto-Centro (REC) en Bukareŝto (Bucureşti). En 1924 li instruis Esperanton en la policoficira altlernejo en Bukareŝto. Morariu fondis en 1924 la Rumanan Esperanto-Instituton kaj estis ĝia direktoro. Li krome estis ĉefdelegito de Universala Esperanto-Asocio (UEA) por Rumanujo.

Li gvidis Cseh-kursojn en Rumanujo, 1922-1928 kaj en Svedujo, 1928-1931, 1933. Dum la sama periodo li gvidis plurajn kursojn por instruistoj en Stokholmo, Helsingborg kaj en Danujo (Odense). Post lia edziĝo al L. Andersson, ili ambaŭ gvidis kursojn en diversaj landoj. Lian instruistan kaj propagandistan sukceson montras la datoj: 100 kursoj, ĉ. 5000 kursanoj, 200 paroladoj (15 per radio).

Morariu kunlaboris al "Esperanto Triumfonta", poste al "Heroldo de Esperanto", "Esperanto" kaj "Literatura Mondo" (originalaj noveloj, skizoj kaj tradukaĵoj). Dume aperis liaj fidelaj, artaj kaj esprimriĉaj tradukaĵoj el la rumana literaturo: Niĉjo Mensogulo (de Brătescu-Voineşti, 1927), Nobela peko (de Sadoveanu, 1929), ambaŭ premiitaj de la Akademio de Esperanto, Sonorilo kaj kanono (de Emil Isac, 1930). Li estis premiita oratoro en la Universala Kongreso 1931.

Fonto

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

Tags:

Tiberio Morariu VivoTiberio Morariu FontoTiberio Morariu BibliografioTiberio Morariu Eksteraj ligilojTiberio Morariu1901198728-a de septembro4-a de julioAŭstri-HungarioEugenia MorariuKassaKoŝiceSlovakioStokholmoSvedio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

-309KolombioMoldava Respubliko en la Somera Olimpiko 2000KapanBarejno1644Dua respubliko de ĈeĥoslovakioJo HaazenTeatroSocialista InternacioBianca Maria MedaTeroSimbolo Nicea-KonstantinopolaPagiriaiLatinida lingvaroListo de svedaj reĝojAlianca interveno en RusioEŭropa UnioRazilo de OckhamIrlanda lingvoRusioGalapagojŜarioKleopatro la 1-aWikipediaKonsumismoFolkloroSilsRumana lingvoE-minoroNapoleono BonaparteOceanioArthur Conan DoyleAraba-israela konfliktoOsijekAbrahama religioGeometrioJapanioFizioterapioArcaicam EsperantomPikrata acidoAfrika LeviĝoVacarisses (stacidomo)Potosí (urbo)La Dernière HeurePlovdiv18-a de martoRemadoMarabutoNudismoPanevėžysLondonoMozilla FirefoxĈeĥoslovakioGregorio la Iluminanto1973GambioListo de landoj laŭ areoMarokoEsperanto-muzikoAlbert EinsteinReduktismoWesley CrusherTransistoroAmila acetoacetatoMohamedoKomunista Partio de SovetunioFutbala Mondpokalo 2006🡆 More