Halina GORECKA (naskiĝis la 6-an de novembro 1959 en Nursultano, Kazaĥio) estas sovetia kaj rusia esperantistino.
Ŝi ricevis matematikan kleron en la Urala Ŝtata Universitato (Sverdlovsk, nun Jekaterinburgo). Gorecka oficis kiel inĝeniero pri komputado en granda projekta firmao kaj nun (2009) estas eldonisto.
Halina Gorecka | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de novembro 1959 (64-jaraĝa) en Kazaĥio |
Lingvoj | Esperanto |
Loĝloko | Kaliningrado |
Ŝtataneco | Rusio |
Alma mater | Urala Federacia Universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Aleksander Korĵenkov |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
Gorecka lernis Esperanton en 1979. Poste ŝi movadumis kiel sekretario kaj prezidanto de la Sverdlovska Esperanto-Klubo, prezidanto de la Urala Esperanto-Komitato kaj de la Urala Esperantista Societo (UES), vicprezidanto de Rusia Esperantista Unio (REU) (1994-1995) kaj estis la unua redaktoro de Bulteno de REU. Ŝi estis organizanto de multaj renkontiĝoj kaj konferencoj en Uralo kaj peranto de Universala Esperanto-Asocio (UEA) kaj reprezentanto de Monda Turismo en Ruslando. Gorecka ankaŭ estis ĵuriano en Belartaj Konkursoj de UEA. Ekde 1982 senŝanĝa direktanto de la Kolektiva Esperanta Biblioteko (KEB) kaj de la Urala libro-servo (ULS). Ruslanda peranto de pluraj esperantaj gazetoj. Verkis multajn artikolojn kaj recenzojn en la esperanta kaj landa gazetaro. Oficiala eldonanto de Ruslanda Esperantisto kaj de La Ondo de Esperanto. Eldonis kun la edzo (Aleksander Korĵenkov) pli ol 70 librojn kun diversaj eldonmarkoj (Sezonoj k.a.). Redaktoro de Ruslanda Esperantisto kaj de Ekzakte.
Pro sia agado, ŝi kune kun sia edzo ricevis en 2010 la FAME-premion.
En decembro 2021 ŝi estis proklamita la Esperantisto de la Jaro 2021 pro la laboro por la eldonejo Sezonoj kaj la magazino La Ondo de Esperanto.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Halina Gorecka, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.