Aleksander Korĵenkov (ruse Александр Корженков; naskiĝis en 1958 en Kamiŝlov, Sverdlovska provinco, Sovetunio) estas sovetia kaj rusia esperantisto.
Aleksander Korĵenkov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 23-an de majo 1958 (65-jaraĝa) en Kamiŝlov, Sverdlovska provinco, Sovetunio |
Lingvoj | Esperanto • rusa • pola • franca |
Loĝloko | Kaliningrado • Tjumeno • Jekaterinburgo |
Ŝtataneco | Sovetunio • Rusio |
Alma mater | Tjumena industria universitato |
Familio | |
Edz(in)o | Halina Gorecka |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • inĝeniero • esperantisto |
Li studis en la Tjumena Industria Instituto. Inĝeniero pri petrolaj duktoj kaj konstruado en Tjumeno kaj ekde 1984 en Sverdlovsko (nun Jekaterinburgo). En somero 2001 li translokiĝis al Kaliningrado.
Li esperantistiĝis en Tjumeno (1976). Tie prezidis la lokan esperanto-klubon kaj regionan organizon. En 1981-1982 li estis sekretario de LKS - neoficiala tutlanda organizo, opozicia al ASE. Kunfondinto kaj komitatano de neoficialaj organizoj Urala E-Komitato kaj rondo Kulturo, tre aktivaj en la 1980-aj jaroj. Komitatano de la Urala Esperantista Societo. Vicprezidanto de Ruslanda E-Asocio (1992-1994). Prezidanto de REU (1995-1997). Komitatano A de UEA por Rusio (1995-1998), Komitatano B de UEA (1998—). (Kun)organizis duoncenton da esperantistaj renkontoj, multajn prelegojn, lekciojn, kursojn.
Li eldonis kaj redaktis “samizdatajn” gazetojn Sezonoj, Ekzakte kaj aliajn. Li redaktis la revuon La Ondo de Esperanto de 1991 ĝis la jaro 2020, kiam la gazeto fariĝis virtuala. Li eldonis kun sia edzino Halina Gorecka pli ol 75 librojn en/pri esperanto kaj tradukis kelkajn librojn. Korĵenkov estas aŭtoro de centoj da artikoloj en dekoj da periodaĵoj esperantaj kaj ruslingvaj. Li estas estrarano de Tutmonda Esperantista Ĵurnalista Asocio (1992—) kaj la sola ruslanda membro en la Esperanta PEN-Centro.
Krom la eldona agado, Korĵenkov ofte instruas Esperanton al junularo.
Li estis nomumita Esperantisto de la Jaro en 2009 "pro la ampleksa kaj zorga esplorado de la vivo, verkoj kaj ideoj de Zamenhof kaj pro tiutemaj verkoj kaj prelegoj, speciale pro la libro Homarano, aperinta tiu-jare okaze de la 94a Universala Kongreso de Esperanto en Bjalistoko". Pro sia agado, li kune kun sia edzino ricevis en 2010 la FAME-premion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Aleksander Korĵenkov, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.