Tampere, esperante ankaŭ Tampereo, svede aparte en la 17-a kaj 18-a jarcentoj Tammerfors, poste en cirila formo inter 1809 kaj 1917 transprenita al la rusa je literumo Таммерфорс, estas la tria plej granda urbo en Finnlando kaj la plej granda enlanda urbo en Nordio.
Laŭ la stato de 2024 en la komunumo vivis 255 333 loĝantoj sur areo de 524,89 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 486 loĝantoj/km². Ĝi estas la ĉefurbo de la provinco Pirkanmaa. Centra parto de Tampere situas sur suda bordo de Näsijärvi.
Tampere | |||||
---|---|---|---|---|---|
Blazono | Situo | ||||
komunumo • urbo • urbego • urba areo • dua-nivela administra teritoria unuo | |||||
| |||||
www.tampere.fi | |||||
Gubernio | Okcidenta Finnlando | ||||
Provinco | Pirkanmaa | ||||
Fondita | 1779 | ||||
Areo | 523,43 km² | ||||
Loĝantaro | 249 060 | ||||
Finnlingvaj | 90,1% | ||||
Svedlingvaj | 0,5% | ||||
Administrado | |||||
Poŝtkodo | 33100–33900 | ||||
En TTT | Oficiala retejo [+] | ||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 255 333 (2024) [+] | ||||
Loĝdenso | 486 loĝ./km² | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 23° 46′ O 61.49805555555623.7661° 30′ N, 23° 46′ O [+] | ||||
Areo | 524,89 km² (52 489 ha) [+] | ||||
Horzono | UTC+02:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Tampere [+] | |||||
La regiono de Tampere inkluzivas ankaŭ komunumojn Kangasala, Lempäälä, Nokia (urbo), Pirkkala, Vesilahti kaj Ylöjärvi. Aitolahti estas eksa komunumo kiu estis ligita al Tampereo en 1966 kaj Teisko estis ligita al Tampereo en 1972. La regiono havas entute 422 000 loĝantojn.
La urbo Tampere havas tre popularan bildon en la menso de finnlandanoj kaj kiel urbo por loĝi kaj kiel urbo por turismumi. Ĝi atingis unuan aŭ duan lokon en opinisondadoj pri la populareco de grandaj urboj finnlandaj. Tie okazis la 80-a Universala Kongreso de Esperanto en 1995.
En Tampere situas kvar universitatoj: Universitato de Tampere, Teknologia Universitato de Tampere, Universitato de Aplikita Scienco de Tampere kaj Universitato de Aplikita Scienco de Pirkanmaa, ĉiuj el kiuj nun apartenas al la Universitato Tamperea. En Tampere situas ankaŭ Universitata malsanulejo de Tampere.
La urba Esperano-societo Antaŭen fondiĝis en 1921 kaj sekve en 2021 festis sian centjariĝon. Internacie plej atentata kompreneble estis la 80-a Universala Kongreso de Esperanto de 1995 en la urbo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tampere, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.