Mwanza estas urbo en Tanzanio, ĉefurbo de la samnoma regiono.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Mwanza (Malavio) kaj Regiono Mwanza. |
Ĝi havas 225.244 loĝantojn (aglomeraĵo: 336.811, ambaŭ en 2005). Per tio ĝi estas la dua plej granda urbo de la lando, post Daresalamo, sed antaŭ Zanzibaro.
Mwanza | |||||
---|---|---|---|---|---|
urbo • havenurbo • urbego | |||||
Administrado | |||||
Lando | Tanzanio | ||||
| |||||
Demografio | |||||
Loĝantaro | 706 453 (2012) [+] | ||||
Geografio | |||||
Geografia situo | , 32° 54′ O -2.516666666666732.92° 31′ S, 32° 54′ O [+] | ||||
Alto | 1 140 m [+] | ||||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||||
| |||||
Alia projekto | |||||
Vikimedia Komunejo Mwanza [+] | |||||
Ĝi situas ĉe fjordo de Viktoria Lago je alto de 1.140 metroj super marnivelo. Ĝiaj koordinatoj estas 2° 31′ 18″ S 32° 54′ 4″ O / 2.52167 °S, 32.90111 °O .
La urbo estis fondita en 1892. Pro sia favora situo ĉe la lago ĝi evoluis al grava industria kaj ekonomia centro de Tanzanio, kun industrioj tekstila kaj nutraĵ-konservaĵa. Ĝi havas pramajn ligojn al Bukoba, Musoma kaj Nansio sur insulo Ukerevo. Fervojo ĝin ligas al Shinyanga kaj Tabora ĉe la centra tanzania fervoja linio. Pavimita vojo iras orienten al parko Serengeti kaj Musoma; ankaŭ la vojo al sudo, al Ŝinjango, nun estas preskaŭ komplete pavimita.
Mwanza ĝemeliĝis kun
La fiŝkapta industrio de Muvanzo estas temo de la filmo La koŝmaro de Darvino, kiu rakontas la ekologiajn problemojn kaŭzitajn per enmeto de la nila perko en la lagon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Mwanza, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.