Regiono Geita (svahile Mkoa wa Geita) estas unu el la 31 administraj regionoj de Tanzanio.
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Geita. |
Urbo Geita estas la ĉefurbo. La regiona komisaro de Regiono Geita estas Magalula Saidi Magalula.
Regiono Geita | |||
---|---|---|---|
Regiono | |||
Regionoj de Tanzanio [+] | |||
Lando | Tanzanio | ||
Supermara alteco | 1 240 m [+] | ||
Ĉefurbo | Geita | ||
- koordinatoj | , 32° O -2.88229332.3800243° S, 32° O | ||
Areo | 20 054 km² (2 005 400 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 739 530 [+] (2012) | ||
Denseco | 86,74 loĝ./km² [+] [+] | ||
ISO 3166-2 | TZ-27 | ||
Regiono Geita | |||
Vikimedia Komunejo: Geita Region [+] | |||
La orminejo de Geita situas ene de Regiono Geita, 4 km okcidente de urbo Geita. La minejo estas nuntempe posedata kaj administrata de AngloGold Ashanti.
La regiono estis kreita en marto 2012 el partoj de regionoj Shinyanga, Mwanza, kaj Kagera.
Ekde 2012, la regiono estas administre dividita en kvin distriktojn:
Distriktoj de Regiono Geita | ||||||
---|---|---|---|---|---|---|
Mapo kun ĉefaj vojoj en verda koloro | Distrikto | Loĝantaro (2012) | ||||
Bukombe | 224 542 | |||||
Chato | 365 127 | |||||
Geita | 807 619 | |||||
Mbogwe | 193 922 | |||||
Nyang'hwale | 148 320 | |||||
Sume | 1 739 530 |
Du asfaltaj trunkvojoj trapasas la regionon de oriento al okcidento: vojo T3 (de Kahama ĝis la landlimo kun Ruando), trapasas la sudon de la regiono, dum vojo T4 (de Mwanza ĝis Bukoba) trapasas la nordon de la regiono.
Nacia Parko Insulo Rubondo situas sur insulo en Viktoria lago, kiu estas parto de Regiono Geita. Ĝi estas atingebla per pramo de Distriktoj Geita kaj Chato.
En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Geita Region en la angla Vikipedio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Regiono Geita, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.