Tabora (aŭ Tobora) estas urbo en Tanzanio.
Por samtitolaj artikoloj vidu la paĝojn Tábor kaj Regiono Tabora. |
Ĝi estas ĉefurbo de samnoma regiono kaj konsistigas unu el ties distriktoj.
Tabora | |||
---|---|---|---|
urbo • urbego | |||
Administrado | |||
Lando | Tanzanio | ||
Demografio | |||
Loĝantaro | 127 880 (2002) [+] | ||
Geografio | |||
Geografia situo | , 32° 48′ O -5.016666666666732.85° 1′ S, 32° 48′ O [+] | ||
Alto | 1 200 m [+] | ||
Horzono | UTC+03:00 [+] | ||
| |||
Alia projekto | |||
Vikimedia Komunejo Tabora [+] | |||
La koordinatoj de la urbo estas 5° 1′ S 32° 49′ O / 5.017 °S, 32.817 °O . Ĝi havas 127.880 loĝantojn (censo de 2002).
La urbo estis fondita en 1852 de arabaj komercistoj kaj servis interalie al komercado pri sklavoj. Kiam en 1891 Germanio koloniigis la landon, ĝi igis la urbon administra centro de Germana Orienta Afriko. Post la unua mondmilito Britio transprenis la administradon.
Tabora estas fervoja nodo sur la linio Dodomao–Kigoma; tie ĉi debranĉiĝas linio norden al Shinyanga kaj plu al Mwanza ĉe la Viktoria Lago. La urbo posedas ankaŭ flughavenon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tabora, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.