Male al greka aŭ egipta mitologio, ekzistas neniuj unuarangaj registroj por la studo de slava mitologio. Malgraŭ kelkaj defendeblaj teorioj (ekzemple, la Libro de Veles), ne povas esti pruvate ke la slavoj havis ajnan specon de skribsistemo antaŭ kristanismo, kaj pli precize antaŭ la alveno de la sanktuloj Cirilo kaj Metodo en la jaro 862; tial, ĉiuj iliaj originaj religiaj kredoj kaj tradicioj estis verŝajne heredigitaj buŝe dum la generacioj, kaj baze forgesitaj dum la jarcentoj sekvante enmarŝon de kristanismo (kiu ekis per la konverto de Bulgario en 864 kaj estis ege kompleta fine de la 11-a jarcento). Antaŭ tio, malabundaj notoj pri slava religio estis plejparte skribitaj de ne-slavaj kristanaj misiistoj kiuj estis neinteresitaj en precize portreti paganajn kredojn. Arkeologiaj restaĵoj de malnovaj slavaj idoloj kaj sanktejoj estis trovitaj, kvankam malgrande oni povas lerni el ili sen preciza scio pri iliaj kuntekstoj, krom konfirmado de ekzistantaj historiaj registroj. Fragmentoj de malnovaj mitologiaj kredoj kaj paganaj festivaloj pluvivas ĝis nune en popolaj kutimaro, kantoj, kaj rakontoj de ĉiuj slavaj nacioj.
Verkitaj fontoj
Ekzistas nuntempe neniuj konataj skribaj klarigoj de slava mitologio datante de antaŭ la fragmentiĝo de la praslavaj homoj en okcidentaj, orientaj, kaj sudaj slavoj, kun la ebla escepto de mallonga noto en la Historioj de Herodoto, menciante tribon de Neuri en la malproksima nordo, kies viroj, laŭ Herodotaj asertoj, transformas sin en lupoj dum pluraj tagoj ĉiun jaron. Kelkaj esploristoj interpretis tion tra la slava kredo je homlupoj, dum aliaj kredas ke Herodoto fakte plusendis al antikvaj slavaj karnavalaj festivaloj, kiam grupoj de junaj viroj travagis la vilaĝojn sub maskoj, foje referite kiel vucari (lupo-homoj). La identigo de "neuri" kun praslavoj restas kontestata, aliflanke.
Entoj
Rus (en cirila alfabetoРус) estas laŭlegenda personaĵo el la slava mitologio. Laŭ la legendo Lech, Čech kaj Rus li kun siaj fratoj Lech kaj Čech gvidis sian slavan popolon el la regiono inter supra Vistulo kaj meza Dnepro, por serĉi novan, fekundan landon. Lech (prononco [Leĥ]) estas laŭlegenda prapatro de la poloj.
Peruno (malnovorientslave Перунъ, ruse Перу́н, ukraine, bulgare kaj serbe Перун, beloruse Пярун, pole, ĉeĥe, slovake, kroate kaj slovene Perun) estas la plej alta dio de la slava mitologio. Li estas la dio de tondro kaj de fulmo. Inter liaj simboloj estas la floro irido, la laborilo hakilo kaj la arbo kverko.
Frosto (ruse Мороз) en slava folkloro kaj etnografio estas la diaĵo de tiu veterkondiĉo.
Domspirito (ruseдомовой) en slava mitologio estas spirito de domo. Oni imagas lin kiel homon, ofte aspektantan same kiel mastro de domo, aŭ kiel etan maljunulon, kies vizaĝo estas kovrita per blankaj haroj.
Pripegalo (latinePripegala) estas dio de baltaj slavoj (elboslavoj). Mathieu-Colas pensas, ke ĉi tiu dio estas simila al la greka dio Priapo. Opinio ekzistas, ke tio estas difekto de la nomo, farita de ĉefepiskopo de Magdeburgo, kaj korekta versio estas "Prepeluga", alia nomo de Perperuna Dodola.
Svaroĵiĉo (malnovruse: Сварожичь, Сварожець) estas la slava fajro-dio. Iuj esploristoj konsideras lin filo de Svarogo. Aliaj opinias ke Svaroĵiĉo kaj Svarogo estas la sama dio.
Svarogo (malnovruse: Сварогъ, Соварогъ) estas slava dio. Iuj esploristoj opinias ke li estas la fajra dio-forĝisto, simila al la greka dio Hefesto. Iuj pensas ke Svarogo estas la supera dio de la orientaj slavoj. Iuj opinias ke Svarogo kaj Svaroĵiĉo estas la sama dio.
Literaturo
Bonnerjea, B. A Dictionary of Superstitions and Mythology. London 1927
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Slava mitologio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.