Sadko

Sadko (ruse Садко) estas hero de malnova rusa epopeo.

Li estas novgoroda aventurulo, komercisto kaj guzliisto. Ekzistas 9 diversaj variantoj de la epopeo pri Sadko.

Sadko
“Sadko”, Ilja Repin, 1876 Rusa Muzeo, Sankt-Peterburgo
“Sadko”, Ilja Repin, 1876
Rusa Muzeo, Sankt-Peterburgo
bylina • mita persono • legenda figuro
Informoj
Sekso viro
Specio rolulo de mezepoka novgoroda epopeo
Loĝloko Velikij Novgorod
Okupo Guzliisto, komercisto, aventurulo
Sadko
Sadko
vdr
Sadko
Sadko
bylina • mita persono • legenda figuro
Aŭtoroj
Lingvoj
Eldonado
Sadko
vdr

Je lia honoro 11-an de aprilo 2018 la Internacia Astronomia Unio nomis la krateron sur Karono, la luno de Plutono.

La epopeo

Sadko 
“La mara caro dancas”, Frank C. Papé, 1916

Laŭ la plej fama kaj ampleksa varianto (de Sorokin) Sadko dekomence estis malriĉa guzliisto, kaj vivtenis sin per ludado dum festenoj. Foje oni ne vokis lin ludi dum naŭ tagoj, kaj ĉiun trian tagon li ludis sur la bordo de la lago Ilmen pro malĝojo. Post la tria surborda ludado la akvo ŝaŭmiĝis kaj aperis la mara caro, al kiu tre plaĉis la muziko de Sadko. Dankinte, la caro instruis Sadko-n veti “je sia kapo” kun riĉaj komercistoj pri tio, ke en la lago ekzistas fiŝo “araj plumoj”, kaj promesis, ke Sadko sukcesos kapti tri tiajn fiŝojn. Tiel ja okazis, kaj Sako gajnis. Li komencis komerci kaj tre riĉiĝis. Li eĉ fanfaronis, ke li povas aĉeti ĉiujn varojn en Novgorod, kaj efektive dum du tagoj aĉetis ĉion, sed en la tria tago cedis, konfesinte Novgorod-on pli riĉa ol si.

Poste Sadko konstruis tridek ŝipojn, ŝarĝis ilin per la novgorodaj varoj kaj navigis trans maro por komerci. Vendinte la varojn kaj ricevinte grandan profiton, li eknavigis hejmen. Okazis granda ŝtormo, kaj la ŝipoj ne povis fuĝi el ĝi. Sadko decidis, ke la mara caro atendas pagon de li, kaj ordonis meti en la akvon barelojn kun arĝento kaj kun oro, sed la ŝtormo ne ĉesis. Do Sadko konjektis, ke la caro atendas vivan oferaĵon. Laŭ loto oni oferis Sadko-n. Li prenis kun si sian guzlion, kaj oni lasis lin sur tabulo en la maro. Sadko ekdormis sur la tabulo kaj vekiĝis en palaco de la mara caro. La caro postulis ke Sadko ludu guzlion. Dum tri diurnoj Sadko ludis, kaj la caro dancis. Pro tio en la maro okazis forta ŝtormo, kaj multaj homoj pereis, kaj sankta Nikolao aperis ĉe Sadko kiel maljunulo kaj diris, ke Sadko ne plu ludu. Sadko ŝiris la kordojn kaj rifuzis ludi plu.

La caro proponis al Sadko edziĝi. Laŭ konsilo de sankta Nikolao Sadko preterlasis 900 virgulinojn kaj elektis la lastan, Ĉernavan. Poste li endormiĝis kaj vekiĝis apud Novgorodo, sur la bordo de la rivero Ĉernava. Li ekvidis siajn ŝipojn venanta al Novgorod. Poste Sadko konstruis preĝejon honore de sankta Nikolao kaj ne plu vojaĝis trans maro.

Aliaj variantoj de la epopeo

En kelkaj variantoj Sadko juĝis disputon inter la mara caro kaj ties edzino: kio estas pli valora en Rusjo, ĉu oro aŭ ŝtalo? Sadko elektis ŝtalon. Laŭ alia varianto anstataŭ sankta Nikolao la subfunda carino helpis al Sadko.

En la kolekto de malnovaj rusaj versoj de Kirŝa Danilov pri Sadko oni rakontas en du kantoj. Unu el ili (estas la 26-a kanto laŭ eldono de 1892 aŭ 28-a laŭ eldono de 1977) tre diferencas de la kutima varianto. Laŭ ĝi Sadko estis nek guzliisto nek novgorodano, sed iu homo, veninta Novgoroden de Volgo. Li transdonis saluton al Ilmenj de ties fratino Volgo, kaj Ilmenj helpis lin: li kaptis multon da fiŝoj, kiuj turniĝis en monon. Li vetis, ke li povos aĉeti ĉiujn varojn en Novgorod dum tri tagoj, kaj efektive li aĉetis ĉion, eĉ rompitajn potojn.

Opero

Ekzistas la opero “Sadko” fare de Nikolaj Rimskij-Korsakov, ĝi estis unuafoje prezentita en 1898. La libreto estis verkita plejparte laŭ diversaj variantoj de la epopeo pri Sadko, kune kun popolaj fabeloj el la kolekto de Aleksandr Afanasjev.

Vidu ankaŭ

Notoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Sadko La epopeoSadko OperoSadko Vidu ankaŭSadko NotojSadko Eksteraj ligilojSadkoEpopeoGuzlioRusa lingvoVelikij Novgorod

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

1973Sankta LucioNegev Nuklea EsplorcentroRomoGranda kormoranoOaklandPropedeŭtika valoro de EsperantoMarabutoCheile TurziiRadomGnostikismoTerpomoParizoIrlanda lingvo1978TeroGiorgia MeloniHavanoBrano1907FutbaloDanioYeomanEsperantistoHungarioBeyoncé KnowlesJavier MileiAmerika blanka ibisoLa Vera Historio de Ah QGregorio la IluminantoAmila acetoacetatoLinio (geometrio)Gravita akceloLuteranismoAĝismoDemandosignoMarie-GalanteTulipomanioVicioCecilia Payne-GaposchkinOtto EmerslebenSvislandoPiramidoSklavecoVilla FarnesinaPunktokomoGrandduklando FlandrensisPodioLeninAzerbajĝano en la Somera Olimpiko 2000Madama ButterflyPanevėžysFonto (historio)BaidoaOriks-antilopoAlianca interveno en RusioIntronoEsperanto kaj Libera ScioPlovdivIstván Kiss (algologo)OpidumoPradieto🡆 More