Nikolaj Andrejeviĉ RIMSKIJ-KORSAKOV (ruse Николай Андреевич Римский-Корсаков; n.
la 6-an de marto 1844 laŭ la julia, la 18-an de marto laŭ la gregoria kalendaro en Tiĥvin proksime de Sankt-Peterburgo, m. la 8-an de junio 1908 laŭ la julia, la 21-an de junio laŭ la gregoria kalendaro en la bienejo Ljubensk proksime de Luga, estis rusia komponisto.
Nikolaj Rimskij-Korsakov | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 6-an de marto 1844 en Tiĥvin |
Morto | 21-an de junio 1908 (64-jaraĝa) en Lyubensk |
Mortokialo | korinfarkto |
Tombo | Tiĥvina Tombejo |
Lingvoj | rusa |
Ŝtataneco | Rusia Imperio |
Alma mater | Naval Cadet Corps |
Subskribo | |
Familio | |
Patro | Andrey Rimsky-Korsakov |
Patrino | Sofia Vasilievna Skaryatina |
Frat(in)o | Voin Rimsky-Korsakov |
Edz(in)o | Nadeĵda Rimskaja-Korsakova |
Infanoj | Andrey Rimsky-Korsakov • Mikhail Rimsky-Korsakov • Vladimir Rimsky-Korsakov • Q124808633 |
Parencoj | Irina Golovkina |
Okupo | |
Okupo | komponisto • dirigento • muzikologo • aŭtobiografo • muzikinstruisto • muzika teoriisto • universitata instruisto • militisto |
Verkoj | Scheherazade Simfonio n-ro 1 en E-minoro La Ora Koketo |
Rimskij-Korsakov devenis de la renoma familio Rimskij-Korsakov, kies viraj anoj tradicie militservis precipe en la rusa mararmeo. La gepatroj tamen krome estis ankaŭ tre muzikemaj, ekkonis lian muzikan talenton kaj progresigis ĝin.
En 1856 li komencis sian soldatan kaj lernejan edukadon en kadeta lernejo je Sankta-Peterburgo, kiun li finis en 1862.
Ĉe la kadeta lernejo Rimskij-Korsakov daŭrigis sian pianostudadon, sed fakte li interesiĝis ĉefe pri opero kaj la instrumentoj uzataj en tiu . Kiel 13-jarulo li skribis al sia onklo jenan leteron:
Aŭtune 1859 li ricevis novn pianoinstruiston, Théodore Camille, kiu konatigis lin kun la komponistoj Balakirev kaj Cui. Instigite de siaj patronoj li ekkomponis sian unuan verkon, simfonio en eb-minoro. Kompletigi la verkon li povis tamen nur en la jaro 1865, ĉar li postfine de sia edukado unue estis forkomandita dum tri jaroj sur la militŝipon „Almaz". Fine de la jaro 1865 Balakirev prezentis la verkon en Peterburgo. Dum la sekvaj jaroj Rimskij-Korsakov pli kaj pli okupiĝis pri rusa popolmuziko kaj antikvaj rusaj legendoj. Kiam li en 1880 muzikigis la fantastan teatraĵon Sneguroĉka („neĝereto") de la rusa dramisto Aleksandr N. Ostrovskij kiel opero, li pasigis ĉi tiun tempon en stato de eksterordinara ekscito – kiel li poste priskribis:
Julion 1871 li fariĝis profesoro pri instumentado kaj kompozicio ĉe la Sankt-Peterburga Konservatorio (ekde 1944 ĝi portas lian nomon) kaj septembron samjare li geedziĝis kun Nadeĵda Purgold, ankaŭ komponistino kaj bonega pianistino. Ekde 1874 ĝis 1881 li estis direktoro de la Libera Muziklernejo kaj aktivis kiel dirigento kaj instruisto. Pro sia grava akademia pozicio kaj sia granda populareco li fariĝis la verŝajne plej influhava reprezentanto de la t.n. „potenca grupeto". Grave li rolis je la rilaborado kaj disvastigo de la komponaĵoj de Musorgskij, kiujn li ofte provis alirebligi al la publiko en pliglatigita formo. Lia komponstilo estis influita de Glinka kaj Balakirev, Berlioz kaj Liszt. Al liaj rektaj lernantoj apartenis Glazunov, Greĉaninov, Stravinski kaj Prokofjev; lia influo tamen ankoraŭ estas sentebla en la orkestroverkoj de Ravel, Debussy, Dukas kaj Ottorino Respighi.
Rimskij-Korsakov komponis 15 operojn, diversajn orkestroverkojn, kiuj plejparte apartenas al la programmuziko, sed ankaŭ ĥorajojn, ĉambro- kaj pianomuzikon, lidojn kaj aranĝaĵojn.
Lia operoj ne baziĝas sur drameco. Li ne komponis dramojn, sed muzikajn-scenajn fabelojn; la karakteroj kreita de li pli similis al fantaziaj pupoj. Sur ĉi tiu kampo li estis unika. Li utiligis du specojn de muzika lingvo: unuflanke diatona kaj lirika, kun enmmetita popolmuziko por la „veraj" homaj karakteroj; aliaflanke kromata kaj alte arteca, ofte surbaze de aparte inventita plentona gamo, por la „malveraj" magiaj estaĵoj.
Foje oni surmontras paralelon inter ĉi tiu dualeco en la verkaro de Rimskij-Korsakov kaj okulfrapaj kontraŭdiroj en sia persono: Oni priskribis lin kiel eksterkutime malpasia, objektiva kaj kiel religie skeptika, samtempe li faris religiajn ceremoniojn kaj estis kapabla, sin doni al naturmistikismo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nikolaj Rimskij-Korsakov, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.