Idolo laŭ esperantlingvaj vortaroj kiel PIV aŭ Reta Vortaro estas
Laŭ Francisko Azorín Idolo estas Bildo de diaĵo honorata per kulto. Li indikas etimologion el greka eidolon kaj de tie la latina idolum.
En religia kunteksto idolanismo estas adori idolojn anstataŭ supozatan veran Dion (aŭ verajn diojn). Neniu kredas sin idolano, kvankam multaj religioj faras bildojn de sia(j) dio(j). Estas uzata ankaŭ la termino Idolismo. Idolismo estas adorado de idolo aŭ de fizika objekto kiel reprezento de dio.
La ideo de adoro al idoloj estas monoteisma akuzo kontraŭ politeismaj religioj kaj propagando kontraŭ ili. Hodiaŭ ĉefe islamanoj kaj kelkaj fundamentalismaj kristanaj grupoj uzas la vortojn "Idolanoj" kaj "Idolanismo" rilate al aliaj religiaj grupoj. Nuntempe la akuzon pri idolanismo ofte uzas fundamentalismaj islamanoj kiel argumento eĉ kontraŭ nereligiaj agoj. Ekzemple, Sayyid Qutb komparis Nasseron al la idolanoj de Mekao en la tempo de Mohameto.
Sinonimoj estus idolkulto, bildokulto, bildosekto kaj similaj.
|
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Idolo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.