Klado (el la greka klados, branĉo), aŭ monofiletika taksono, estas aro da vivuloj vivantaj aŭ vivintaj, kiu enhavas prapatron kaj ĉiujn ties idojn.
Klado estas baza nocio de filogenetiko, kiu pli kaj pli anstataŭas la klasikan klasigon, kiu donas malsamajn gradojn al klasigo (klasoj, ordoj, familioj, ktp).
La kladistika klasigo rigardas nur la kladojn, tutecon de praidoj. La evoluaj gradoj, kiujn oni longtempe uzis por klasi la vivulojn ne plu estas rigardataj kiel unueco, ĉar ili unigas similajn formajn aŭ ekologiajn karakterojn, kaj estas ofte parafiletikaj aŭ polifiletikaj (ekzemple la fiŝoj aŭ reptilioj).
Principe, klado de organismoj enhavas ĉiujn devenulojn de ia individuo aŭ populacio. Tiel ekzemple birdoj estas en la sama klado kiel dinosaŭroj. Se oni ne konsideras birdojn kiel dinosaŭrojn, tiam la termino 'dinosaŭroj' ne estas klado.
Subklado (subcladus) estas grupo de pli proksime parencaj klasoj en unu klado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Klado, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.