Samuel Josef AGNON, ankaŭ kiel Shmuel Yosef Agnon kies vera nomo estas Jozef Ŝmuel Czaczkes (naskiĝis la 17-an de julio 1888 en Buĉaĉ, mortis la 17-an de februaro 1970 en Reĥovot apud Telavivo) estis israela verkisto.
En 1966 oni aljuĝis al li kaj ankaŭ al Nelly Sachs la Nobel-premion pri literaturo. Dum la laŭda parolado estis substrekita lia "ege karakteriza rakontadarto kun motivoj el la vivo de la juda popolo".
Samuel Josef Agnon | |||||
---|---|---|---|---|---|
Nobel-premiito | |||||
Persona informo | |||||
שמואל יוסף עגנון | |||||
Naskonomo | שמואל יוסף הלוי טשאטשקיס | ||||
Naskiĝo | 8-an de aŭgusto 1887 en Buĉaĉ | ||||
Morto | 17-an de februaro 1970 (82-jaraĝa) en Jerusalemo | ||||
Tombo | Juda tombejo de la Olivarba Monto vd | ||||
Lingvoj | jido • hebrea vd | ||||
Ŝtataneco | Aŭstrio-Hungario • Germana Imperiestra Regno • Vajmara Respubliko • Brita mandato Palestino • Israelo vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Esther Marx vd | ||||
Infanoj | Emuna Yaron vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | verkisto • romanisto • poeto vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | Tel ou tel ❦ The Bridal Canopy ❦ Invité pour la Nuit ❦ Those Were the Days ❦ Une histoire simple ❦ Days of Awe ❦ סמוך ונראה vd | ||||
| |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Kiel 15-jaraĝulo li publikigis la unuajn poemojn, kiujn li skribis kaj en la hebrea kaj en la jida lingvo.
Alveninte en Palestino en 1907, li instalis sin en 1910 en Jerusalemo. Krom pli longa restado en Germanujo de 1913 ĝis 1924 li ĉiam vivis en Israelo. En 1935 li estis la unua ricevinto de la Bialik-premio, la plej renoma literatura premio de Israelo.
Liaj en klasika stilo verkitaj rakontoj entenas multe da judaj popolaj legendmotivoj kaj elementoj de juda mistiko. Ili raportas pri la disfalo de la judaj komunumoj en Galicio inter la junaj jaroj de la verkinto kaj la katastrofa eksplodo de la Unua Mondmilito.
Liaj en Israelo ludantaj historioj aliaflanke rakontas pri la konfliktoj inter tradiciaj setlintoj kaj modernaj judoj.
Al la plej konataj verkoj nombriĝas la romanoj Die Versorgung der Braut (1931, prilaborita en 1953), Nur wie ein Gast zur Nacht (1938/1939) kaj Ŝira (postmorte 1971).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Samuel Josef Agnon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.