Psalmaro estas unu el la libroj de la Malnova testamento, kiu enhavas la bibliajn psalmojn.
Kopiitaj aŭ presigitaj versioj de ĝi ofte enhavas ankaŭ aliajn kantojn, kaj ofte muziko por ilia kanto en kristanaj monaĥejoj. Iuj mezepokaj psalmaroj estas inter la plej belaj artaĵoj de sia epoko. Ĉar tiuj libroj estis multekostegaj, monaĥoj ofte faris psalmarojn tiel grandaj, ke tri monaĥoj povis samtempe kanti el nur unu libro.
תְּהִלִּים | |||||
---|---|---|---|---|---|
sankta libro • libro de la Biblio • psalmo | |||||
Aŭtoroj | |||||
Lingvoj | |||||
Lingvo | Biblia Hebrea lingvo | ||||
Eldonado | |||||
Ĝenro | prisaĝa libro | ||||
| |||||
La kristana tradicio de ĉiutaga kanto de la psalmoj venis el Judismo, kaj la monaĥa psalmaro evoluis en la sacerdotan brevieron, kiu similas al juda siddur.
Estas du tradicioj por numeroj de psalmoj en la psalmaro: hebrea kaj greka. Diferencoj inter ili estas sekvaj:
Hebrea teksto kaj Nova Vulgata | Septuaginta kaj Vulgata |
---|---|
1-8 | 1-8 |
9 kaj 10 | 9 |
11-113 | 10-112 |
114 kaj 115 | 113 |
116,1-9 | 114 |
116,10-19 | 115 |
117-146 | 116-145 |
147,1-11 | 146 |
147,12-20 | 147 |
148-150 | 148-150 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Psalmaro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.