Badaĥŝan, ankaŭ latinliterigita Badakhshan (paŝtoe/perse بدخشان), estas provinco de Afganio en la pleja nordoriento de la lando.
La provinco kovras areon de 44.059 km². La provinca ĉefurbo estas Faizabad. Badaĥŝan havas proksimume 90 000 loĝantojn. Norde la teritorio limas al Taĝikio, sudoriente al Pakistano kaj en la pleja oriento al Ĉinio. La ĉefa lingvo estas la persa (Dari)[mankas fonto]. Plej oriente la provinco enhavas la longan kaj mallarĝan patotenilon nome Vaĥana Koridoro.
Provinco Badaĥŝan | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 3 669 m [+] | ||
Ĉefurbo | Faizabad | ||
- koordinatoj | , 71° O 387138° N, 71° O | ||
Areo | 44 059 km² (4 405 900 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 1 054 087 [+] (2021) | ||
Denseco | 23,92 loĝ./km² [+] [+] | ||
Guberniestro | Shah Waliullah Adeeb | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-BDS | ||
Provinco Badaĥŝan | |||
Vikimedia Komunejo: Badakhshan Province [+] | |||
Badaĥŝan situas inter la rivero Amudarjo en la nordo, la nordaj partoj de la montaro Hindukuŝo en la sudo kaj flankaj partoj dela montaro Karakorumo en la oriento. La Amudarjo kaj ties fontaj riveretoj samtempe konsistigas la limon al Taĝikio. La tiel nomata Vaĥan-koridoro, mallarĝa kaj pli-malpli 300 kilometrojn longa regiono, konsistigas la plej orientan parton de la provinco. Tie situas la plej alta monto de Afganio, la 7485 metrojn alta Noŝak.
Preskaŭ ĉiuj partoj de de Badaĥŝan havas la karakteron de alta montaro. Nur la areoj en la pleja nordokcidento, laŭ la rivero Kokŝa kaj en malvasta strio ĉe la rivero Pjanĝ, situas sub 1500 metroj da alteco.
En la sudo la limo de la provinco situas tie kie komenciĝas la alfluoj al la rivero Kabul respektive en la Vaĥan-koridoro proksime de la rivero Induso, tiel ke ĉiuj riveroj en Badaĥŝan estas alfluoj al la rivero Amudarjo.
La plej grandaj lagoj en Badaĥŝan nomiĝas Ŝiva - inter la riveroj Ŝiva kaj Pjanĝ en la nordokcidento de la provinco kaj Zorkul en la Vaĥan-koridoro, el kiu fontas la rivero Pamir.
Badaĥŝan estas historia regiono kiu enhavas partojn de tio kio estas nune nordorienta Afganio, orienta Taĝikio, kaj la kantono Taŝkurgan en Ĉinio. La nomo restis en la Provinco Badaĥŝan de Afganio.
La provinco Badaĥŝan disdividiĝas laŭ distriktoj. Ties nombro en 2005 pro pluaj dividoj plialtiĝis al 29.
La distriktoj estas:
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Provinco Badaĥŝan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.