Farah (paŝtoe/perse فراه) estas provinco en okcidenta Afganio.
La ĉefurbo de la provinco estas la samnoma urbo Farah. La plej multaj el la 488 000 loĝantoj de la provinco estas paŝtooj kaj taĝikoj respektive persoj, kiuj en la provinco perslingve nomas sin Fars. La plej parolata lingvo estas la persa (Dari), kaj aparte disvastigatas la tiel nomata dialekto Herati. La nomo Farah venas el la araba lingvo kaj signifas "-ĝojo" kaj "-festo". En la persa lingvo la vorto, kontraste al en la araba, parolatas kun malpeza sono "h" kreata en la antaŭa parto de la buŝo, ne kiel en la araba per sono kreata gorĝe, kiu preskaŭ similus al mallaŭta variaĵo de la esperanta "ĥ".
Provinco Farah | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 1 081 m [+] | ||
Ĉefurbo | Farah | ||
- koordinatoj | , 64° O 32.563.533° N, 64° O | ||
Areo | 48 470,9 km² (4 847 090 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 563 026 [+] (2021) | ||
Denseco | 11,62 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-FRA | ||
Provinco Farah | |||
Vikimedia Komunejo: Farah Province [+] | |||
Farah limas al Irano, kaj sekve dum la regiona historio multas influoj de la irana kulturo. El historia vidpunkto la provinco estas preskaŭ neesplorata. La teritorio havas multajn kulturajn heredaĵojn el la mezepoko kaj ankaŭ aliaj historiaj epokoj. Tradicie ĝi apartenis al la pli norda provinco Herat, antaŭ ol komence de la 20-a jarcento ĝi iĝis memstara provinco. La urbo Farah do ĝis komence de la 20-a jarcento estis urbo en la nuntempa provinco Herat.
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Provinco Farah, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.