Kapisa (perse کاپيسا) estas unu el la 34 provincoj de Afganio.
Ĝi situas nordoriente de la afgania ĉefurbo Kabulo. La ĉefurbo de la provinco Kapisa estas Mahmud-i Raki, la nombron de loĝantoj la afgania registaro taksas je proksimume 400 000. La areo de la provinco ampleksas 1.842 km².
Provinco Kapisa | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 1 746 m [+] | ||
Ĉefurbo | Mahmud-i Raki | ||
- koordinatoj | , 70° O 3569.735° N, 70° O | ||
Areo | 1 842 km² (184 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 399 500 [+] (2009) | ||
Denseco | 216,88 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-KAP | ||
Provinco Kapisa | |||
Vikimedia Komunejo: Kapisa Province [+] | |||
Provincestro ĝis julio 2007 estis Abdul Sattar Murad; li tamen estis senpostenigita fare de la afgania prezidanto Hamid Karzai.
La provinco kreiĝis fine de aprilo 1964 el partoj de la provinco Parvan, tamen poste inter la jaroj 1978 kaj 2001 plurfoje estis ŝanĝitaj la provincaj limoj. Nuntempe Kapisa najbaras al la provincoj Lagman en la oriento, Panĝŝir en la nordo, Parvan en la okcidento kaj Kabul en la sudo.
La provinco ricevis sian nomon laŭ la historia urbo Kapisa, kiu nuntempe tre probable tamen situas ĵus ekster la provinca limo apud la nuna urbo Begram. Same neklaras la ekzakta situo kaj amplekso de la samnoma historia regiono Kapisa.
La historio de la regiono tre ligiĝas al la armeo de Aleksandro la Granda, kiu dum sia konkeroprovo de Barato inter la jaroj 330 kaj 326 a.K. en la regiono fondis plurajn garnizonajn urbojn, inter ili la urbon Alexandria ad Caucasum, kies situon oni supozas sur la provinca teritorio, kvankam ne konatas la ekzakta loko.
oficiala retejo de la provinca registaro Arkivigite je 2010-01-19 per la retarkivo Wayback Machine
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Provinco Kapisa, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.