Paktika (paŝtoe/perse پکتیکا) estas unu el 34 provincoj (velayat) de Afganio.
Ĝi situas en la sudoriento de la lando proksime de la limo al Pakistano kaj en 2007 havis 438 900 loĝantojn. La provinca ĉefurbo estas la urbo Ŝaran en la nordo la provinco. La plimulto la loka loĝantaro konsistas el sunaismaj paŝtooj.
Provinco Paktika | |||
---|---|---|---|
Administra unuo/Provinco | |||
provinco de Afganio [+] | |||
Lando | Afganio | ||
Supermara alteco | 2 306 m [+] | ||
Ĉefurbo | Ŝaran | ||
- koordinatoj | , 69° O 32.568.833° N, 69° O | ||
Areo | 19 482 km² (1 948 200 ha) [+] | ||
Loĝantaro | 393 800 [+] (2009) | ||
Denseco | 20,21 loĝ./km² [+] [+] | ||
Horzono | UTC+04:30 [+] | ||
ISO 3166-2 | AF-PKA | ||
Provinco Paktika | |||
Vikimedia Komunejo: Paktika Province [+] | |||
Paktika limas al la provincoj Zabul, Gazni, Paktia, Ĥost kaj la pakistanaj regionoj norda kaj suda Vaziristano (laŭ horloĝa direkto, komencante de sudokcidento).
Pro la tre malcentra situo de la provinco proksime de la limo al Pakistano kaj la longa tempo de interna militado, en la provinco estas forta manko de infrastrukturo. Kompare al aliaj regionoj de Afganio, kiel ekzemple la provincoj Zabul kaj Ĥost, la rekonstruo de la provinco Paktika post la forpelo de la Talibanoj el la ŝtata potenco nur progresas malrapide kaj malforte. Kaŭzo por tio ankaŭ estas la malcentra situo de la provinco, sed ankaŭ ripetaj murdaj atencoj je rekonstruaj helpistoj. La nuntempa provincestro estas Akram Ĥpalak. En la jaro 2006 Muhammad Ali Ĝalali, unu el liaj antaŭuloj, iĝis viktimo de murda atenco fare de Talibanoj, dum li estis en la provinco Gazni.
Paktika historie estis parto de la pli granda provinco Paktia, kiu ampleksis la nuntempajn provincojn Paktika, Paktia kaj Ĥost. Ankoraŭ nun la teritorio neoficiale nomatas Loja Paktia. Dum la tempo de la sovetunia invado de Afganio kaj la sekvaj jaroj ĝis la retiriĝo de la Ruĝa Armeo tiu teritorio estis forte pribatalata.
Badaĥŝan | Badgis | Baglan | Balĥ | Bamijan | Daikondi | Farah | Farjab | Gazni | Gor | Ĝuzĝan | Helmand | Herat | Ĥost | Kabul | Kandahar | Kapisa | Kunar | Kunduz | Lagman | Lugar | Nangarhar | Nimruz | Nuristan | Paktia | Paktika | Panĝŝir | Parvan | Samangan | Sar-i Pul | Taĥar | Uruzgan | Vardak | Zabul
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Provinco Paktika, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.