Proksimo b, kiu nomiĝas ankaŭ Proksima Centaŭro b, estas ekzoplanedo sur orbito de ruĝa nano Proksima Centaŭro, plej proksima stelo al Tero (distanco de Tero ĉ.
4,25 lumjaroj).
Laŭ pritaksoj de esploristoj, la planedo troviĝas en la enloĝebla zono de Proksima Centaŭro.
Trovita dum analizo de datoj kolektitaj per spektrografo HARPS kaj Tre Granda Teleskopo per Efiko de Doppler. La unua suspekto aperis en 2013. 24-n de aŭgusto 2016 la Eŭropa Suda Observatorio anoncis la malkovron.
La maso egalas minimume 1,27 de la maso de Tero. Periodo de turniĝado egalas 11,2 tagoj. Tre verŝajne la periodo de turniĝo ĉirkaŭ la propra akso estas la sama, do ĉiam estas turnita al la centra stelo kun la sama flanko. La Radiuso de orbito egalas 7 milionoj da km. Laŭ diversaj pritaksoj la averaĝa temperaturo de la surfaco egalas de 0 ĝis 40 gradoj de Celsio. Tamen pro sinkrona turniĝo ĉirkaŭ centrala stelo la centra zono turnita al la stelo devus esti varmega, la mala flanko devus esti malvarmega.
La bildo montras la ŝanĝojn de la rapideco de proksima centauri foren de kaj pli proksimen al la tero, ekde la 2016-01-01. La ŝanĝo de la rapideco ripetiĝas kun periodo de 11,2 tagoj, kio estas la periodo de la turniĝo de la planedo ĉirkaŭ la stelo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Proksimo b, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.