Paragvaja ilekso (Ilex paraguariensis) aŭ matea herbo (de la hispana yerba |gvaranie]]: ka'a) estas ilekso-specio de la familio akvifoliacoj, vegetanta en Sudameriko.
Paragvaja ilekso | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Paragvaja ilekso | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Ilex paraguariensis A. St. Hil. | ||||||||||||||
Konserva statuso | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
El ties folioj kaj branĉoj, sekigitaj kaj muelitaj, oni kuiras mateon, infuzaĵon oftan en la kuirarto kaj tradicioj de Argentino, suda Brazilo, Bolivio, Paragvajo kaj Urugvajo . Ĝi unue estis uzata kaj kulturata fare de la gvaranioj kaj en kelkaj tupiaj komunumoj en suda Brazilo, antaŭ la eŭropa koloniigo. Ĝin science klasis la svisa botanikisto Moses Bertoni, kiu ekloĝis en Paragvajo en 1895.
Mateo estas origine la nomo de la mateujo, tradicie uzata kiel ujo por la infuzaĵo. La planto estas amplekse kulturata komerce en Argentino, Brazilo kaj Paragvajo ekde la 19a jarcento, kaj estigis gravan industrion.
Paragvaja ilekso estas origina de la riveraj basenoj de Supra Paranao, Supra Urugvajo kaj ĉe kelkaj alfluantoj de Rivero Paragvajo kie ĝi vegetas nature, precipe formante parton de la subarbaraĵo aŭ de la meza tavolo de la montarbaro.
Tiu neotropisa specio, komence nur arbedo, povas iĝi arbo 15 metrojn alta. La folioj estas ĉiamverdaj, 7–11 cm longaj kaj 3–5,5 cm larĝaj, kun segildentaj randoj. La folioj estas ofte nomataj yerba (hispane) aŭ erva (portugale), kio signifas "herbo". Ili enhavas kafeinon (konatan en iuj partoj de la mondo kiel "mateino") kaj ankaŭ la samfamilian ksantinan alkaloidon, kaj estas rikoltataj komerce.
La floroj estas malgrandaj, verde blankaj, kun kvar petaloj. La frukto estas ruĝa drupo, laŭdiametre 4–6 mm.
Paragvaja ilekso estas kultivata kaj prilaborata en Sudameriko, specife en norda Argentino (Corrientes, Misiones), Paragvajo, Urugvajo kaj suda Brazilo (Suda Rio-Grando, Sankta Katerino, Paranao kaj Suda Mato-Groso). Kultivistoj estas konataj kiel yerbateroj (hispane) aŭ ervateiroj (brazil-portugale).
Semoj uzotaj por produkti novajn plantojn estas rikoltataj de januaro ĝis aprilo, nur post kiam ili fariĝis malhelpurpuraj. Post rikolto, ili estas subakvagitaj por elimini ŝvebajn ne-vivkapablajn semojn kaj defalaĵojn kiel branĉetojn, foliojn ktp. Novaj plantoj estiĝas inter marto kaj majo. Por plantoj establitaj en potoj, transplantado okazas de aprilo ĝis septembro. Plantoj kun nudaj radikoj estas transplantataj nur dum la monatoj junio kaj julio .
Multaj el la naturaj malamikoj de paragvaja ilekso estas malfacile regeblaj en la plantejoj. Iuj el ili estas insektoj, interalie Gyropsylla spegazziniana, insekto kiu demetas ovojn en branĉoj, Hedyphates betulinus, insekto kiu malfortigas la arbon kaj igas ĝin pli sentema al ŝimoj kaj melduo, Perigonia lusca, insekto kiu manĝas la foliojn, kaj pluraj specioj de akaroj .
Kiam paragvaja ilekso estas rikoltita, la branĉoj fojfoje estas sekigataj per lignofajro, aldonante fumplenan aromon. Poste la folioj kaj foje la branĉetoj estas disrompitaj.
Paragvaja ilekso povas varii laŭ forteco de la aromo, kafeinnivelo kaj aliaj nutraĵoj, depende de tio, ĉu ĝi estas maskla aŭ femala planto. Femalaj plantoj emas esti pli mildaj laŭ gusto, kaj pli malaltaj je kafeinonivelo. Ili estas ankaŭ relative malabundaj en la lokoj kie la specio estas plantata kaj kultivata .
Laŭ la Organizaĵo pri Nutrado kaj Agrikulturo, Brazilo estas la plej granda produktanto de matea herbo en la mondo, kun 434 727 tunoj (53%), sekvate de Argentino kun 300 000 tunoj (37%) kaj Paragvajo kun 76 663 tunoj (10%) .
La infuzaĵo mateo, nomata mate en hispane parolantaj landoj aŭ chimarrão en suda Brazilo, estas preparata per trempado de sekaj folioj (kaj branĉetoj) en varma akvo prefere ol en bolanta akvo. Ĝi estas konsumata simile kiel teo, pli tradicie varme, sed fojfoje malvarme.
Trinkado de mateo kune kun amikoj el komuna kava kukurbo (ankaŭ nomata guampa, porongo aŭ mate en la hispana, aŭ cabaça aŭ cuia en la portugala, aŭ zucca en la itala) per metala ŝalmo (bombilla en la hispana, bomba en la portugala) estas ofta socia praktiko en Urugvajo, Argentino kaj suda Brazilo inter homoj de ĉiuj aĝoj.
Mateo estas plej populara en Urugvajo, kie homoj videblas piedirantaj en la strato portante mate kaj termo en siaj brakoj, kaj kie oni povas trovi varmakvostaciojn por replenigi la termo survoje. En Argentino, po 5 kg da mateo estas konsumataj ĉiun jaron de ĉiu viro, virino kaj infano, dum en Urugvajo po 10 kg da mateo estas konsumataj de ĉiu persono en la sama periodo .
La gusto de preparita mateo similas infuzaĵon de legomoj, herboj, kaj memorigas pri iuj specoj de verda teo. Iuj konsideras la guston tre plaĉa, sed ĝi estas ĝenerale amara se trempite en bolanta akvo. Ankaŭ aromigita mateo estas vendata, en kiu la mateaj folioj estas miksitaj kun aliaj herboj (kiaj ekzemple pipromento aŭ citrusa ŝelo ).
En Paragvajo, Brazilo kaj Argentino, sekrostita versio de mateo, konata kiel mate cocido (Paragvajo), chá mate (Brazilo) aŭ simple mate, estas vendata en teosaketoj kaj en nepakita formo. Ĝi estas ofte servata dolĉigita en specialiĝintaj butikoj aŭ surstrate, aŭ varme aŭ glaciigite kun fruktosuko aŭ lakto. En Argentino kaj suda Brazilo, ĝi estas ofte konsumata por matenmanĝo aŭ en sukeraĵejoj kiel posttagmeza teo, ofte kun sortimento de dolĉaj bakaĵoj.
Glaciigita, dolĉigita versio de sekrostita mateo estas vendata kiel sengasa senalkoholaĵo, kun aŭ sen fruktaromo. En Brazilo, tiu malvarma versio de chá mate estas aparte populara en sudaj kaj sudorientaj regionoj, kaj estas facile trovebla en podetalbutikoj en la sama malvarmigilo kiel nealkoholaĵoj. Mate batido, kiu estas sekrostita, havas malpli da amara gusto kaj pli da spica parfumo. Mate batido iĝas kremeca se skuite. Mate batido estas pli populara en la marbordaj urbegoj de Brazilo, kontraste al la ege sudaj subŝtatoj, kie ĝi estas konsumata laŭ la tradicia maniero (verda, konsumata per arĝenta ŝalmo el komuna kukurbo) kiu estas nomata cimarrón . ankaŭ En Paragvajo, okcidenta Brazilo (Suda Mato-Groso, okcidente de San-Paŭlo) kaj la argentina Regiono Litoral , mateoinfuzaĵo estas konsumata kiel malvarma aŭ glaciigita trinkaĵo kaj nomata terereo (tereré kaj tererê respektive hispane kaj portugale), kaj estas kutime suĉata el korntaso nomata guampa per bombilla. Terereo povas esti preparata uzante malvarman aŭ glaciigitan akvon (laŭ la plej ofta maniero en Paragvajo) aŭ uzante malvarman aŭ glaciigitan fruktosukon (laŭ la plej ofta maniero en Argentino). La versio "nura akvo" povas esti tro amara, sed tiu preparata uzante fruktosukon estas dolĉigata per la suko mem. Kuracplantoj, konataj kiel yuyos, estas miksataj en pistujo kaj aldonataj al la akvo pro gusto aŭ medikamentaj kialoj. Terereo estas plej populara en Paragvajo, Brazilo, kaj Regiono Literal (nordorienta Argentino) .
La matea herbo enhavas tri ksantinojn: kafeino, teobromino kaj teofilino, el kiuj la ĉefa estas kafeino. La kafeinenhavo varias inter 0,7% kaj 1,7% de la seka pezo (kompare kun 0,4- 9,3% en tefolioj, 2,5-7,6% en gvarano (Paullinia cupana, Sapindaceae), kaj ĝis 3,2% en muelita kafo ; la teobrominenhavo varias de 0,3% al 0,9%; teofilino ĉeestas en malgrandaj kvantoj, aŭ povas esti tute forestanta . Substanco antaŭe nomata "mateino" estas sinonimo por kafeino (kiel teino kaj gvaranino).
Provizoraj limigitaj studoj pri mateo montris, ke la matea ksantinokoktelo estas malsama ol ĉe aliaj plantoj enhavantaj kafeinon, plej signife en siaj efikoj al la muskola histo, kontraste al efikoj al la centra nerva sistemo, kiuj estas similaj al tiuj de aliaj naturaj stimuliloj. La ĉeestantaj tri ksantinoj en mateo pruviĝis havi malstreĉan efikon al glatmuskola histo, kaj stimulan efikon al kora muskola histo.
La matea herbo enhavas ankaŭ elementojn kiel ekzemple kalio, magnezio kaj mangano .
Ĝis 2011 okazis neniu science kontrolebla klinika esplorado pri la efiko de trinkado de mateo rilate al kronika malsano . Tamen, mateo enhavas polifenolojn, kiuj povas utili al la imunsistemo , trankviligas alergiojn , reduktas la riskon de diabeto kaj hipoglikemio ĉe musoj , enhavas kunmetaĵojn kiuj, ekstraktite de verda teo, bruligas pli da kalorioj , funkcias kiel apetitsubpremilo kaj malplipezigilo, pligrandigas la provizon de nutraĵoj kaj oksigeno al la koro , povas malpliigi la riskojn de korinfarktoj kaj apopleksiojn , pliigas mensan energion kaj atenton , plibonigas humoron , kaj favoras pli profundan dormon; aliflanke dormo povas esti problema ĉe homoj kiuj estas sentemaj al kafeino .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paragvaja ilekso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.