Pamiro estas alta montaro en Centra Azio.
La nomo laŭ indikoj de la germanlingva enciklopedio Der Große Brockhaus venu el la Tjurka lingvaro kun signifo "malvarma stepa paŝtejo", laŭ la anglalingva The Columbia Encyclopedia tamen malsamopinie el la persa lingvo kun signifo "monda tegmento".
Pamiro | ||
---|---|---|
Qullai Ismoili Somonī. | ||
montara sistemo | ||
La plej alta punkto | Kongur (7 649 m) | |
Longeco | 500 km | |
Areo | 120 000 km² | |
Supra tutaĵo | Alpa-himalaja sistemo | |
Najbaraj tutaĵoj | Hindukuŝo Tjanŝano Karakorumo | |
Subaj tutaĵoj | Okcidenta Pamiro Orienta Pamiro Vaĥana Pamiro Ĉina Pamiro | |
Kontinento | Azio | |
Situo | Kirgizio Taĝikio Afganio Ĉinio | |
Geografia situo | , 75° 20′ O 38.63333333333375.33333333333338° 38′ N, 75° 20′ O | |
| ||
Akvejo | Amudarjo Tarim | |
La montaro, kiu laŭ la nuna lingvouzo kune kun la Himalajo kaj la Tibeta Altebenaĵo nomatas la "Monda Tegmento", havas areon de proksimume 120.000 km², el kiuj 1.200 km² estas glaĉeroj. La pleja nordo de la geologie falda montaro apartenas al la ŝtato Kirgizio, la oriento al Ĉinio, la sudo al Afganio kaj la resto al Taĝikio. La montaro Pamiro ligas plurajn el la grandaj montaroĉenoj de Azio: Tjanŝano en la nordo, Karakorum en la sudo, Kunlun Ŝan (la supra parto de la rivero Jarkend estas la limo) en la sudoriento kaj Hindukuŝo en la sudokcidento. En la oriento la Pamira teritorio tuŝas la Tibetan Altebenaĵon.
La averaĝa alteco de la montaro estas inter 3.600 ĝis 4.400 m, kio plejparte estas super la limo de arba kreskado, kiu ĉi-tie troviĝas ĉe 3.700 metroj super la marnivelo. En la montaro Pamiro fontas interalie la samnoma rivero Pamiro, kiu poste enfluas la riveron Pjandaŝ. La plej granda lago en la montaro estas la lago Kara-Kul en Taĝikio.
Relative ofte okazas tertremoj, per unu el ili dum la jaro 1911 ekestis la lago Sares. La klimato estas malvarma, venta kaj seka. La loĝantoj plejparte bredas jakojn kaj ŝafojn.
Inter la montoj de la montaro Pamiro estas inter alie:
Noto: La montopintoj de la Kongur- kaj Muztagata-grupo en iuj fontoj kalkuliĝas al la najbara montaro Kunlun, kaj laŭ tiu kalkulo la Pik Ismoil Somoni estus la plej alta montopinto de la Pamiro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Pamiro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.