La titolo Geografia Revuo alidirektigas ĉi tien.
Internacia Geografia Asocio (foje ankaŭ citita kiel "Internacia Geografa Asocio") estis faka asocio de esperantlingvaj geografoj, kiu funkciis precipe dum la 1950-aj kaj 1960-aj jaroj kaj havis sian sidejon en Beogrado. Motora kunfondinto estis la ĵurnalisto, etnografo kaj geografo Tibor Sekelj, el aliaj estraranoj menciindas ekzemple W. van der Ley, Alexander William Thomson kaj Marinko Gjivoje. La asocio eldonis bultenon (simple nomata "bulteno de la Internacia Geografia Asocio") por administraj temoj, kaj la eldonaĵon Geografia Revuo por fakaj temoj. Ĉefredaktoro de la Geografia Revuo dum ties ekzisto inter la jaroj 1956 kaj 1964 estis Tibor Sekelj, kiu samtempe ĵurnalisme ankaŭ redaktis du pliajn Esperanto-gazetojn kaj kontribuis al multaj pliaj E-gazetoj kaj revuoj.
Dum sia eldontempo inter 1956 ĝis 1964, de «Geografia Revuo» aperis po unu kajero jare, krom en 1959-1960 nek en 1962. La titol-paĝoj de senescepte ĉiuj ses kajeroj estas de Sekelj, nur en n-ro 4 li lasis la lokon de la ĉefartikolo al Aafke Haverman («Aviadile tra Afriko») kaj metis sian «Kun la Ajnoj de Hokajdo» kajeromezen. Rigardata kiel tuto, «Geografia Revuo» estas kvazaŭ persona periodaĵo de Sekelj kun kelkaj aldonoj de amikoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Internacia Geografia Asocio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.