La paŝtuna lingvo (originale: پښتو ) estas sudorienta irana lingvo, en orienta kaj suda Afganio (proksim.
7 milionoj = 43 % de la afgana loĝantaro), ĉelimaj regionoj de Pakistano (ĉirkaŭ 8 milionoj). Oni distingas du dialektajn grupojn: orientan (Peŝavaro) kaj okcidentan (Kandaharo), kiuj tamen havas komunan skribolingvon (ekde la 16-a jarcento arablitere). En Afganio la paŝtuna lingvo estas unu el la du oficialaj lingvoj. Parolata ankaŭ en Pakistano de inter 12 milionoj kaj 15 milionoj da parolantoj (depende de la fonto).
Paŝtuna lingvo | |
natura lingvo • makrolingvo • moderna lingvo | |
---|---|
orienta irana lingvaro | |
Parolantoj | 39 000 000 |
Skribo | araba alfabeto, araba skribo |
Lingvaj kodoj | |
Lingvaj kodoj | |
ISO 639-1 | ps |
ISO 639-3 | pus |
Glottolog | pash1269 |
Angla nomo | Pashto |
Franca nomo | pachto |
La deklinacio (fleksio de substantivoj) estas en la paŝtuna reduktita al dukaza sistemo. Konserviĝis la preterita ergativ-strukturo. La sonsistemo (retrofleksaj konsonantoj) kaj leksiko estas forte influita de la hindoariaj lingvoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Paŝtuna lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.