La ordinara sonko aŭ legoma sonko (Sonchus oleraceus) estas sonko el la familio de asteracoj.
Ĝi estas kuracplanto indiĝena en Azio kaj Eŭropo, kiu estas nutra manĝaĵo por homoj kaj por la plimulto de la brutaro.
Ordinara sonko | ||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Biologia klasado | ||||||||||||||||
| ||||||||||||||||
Sonchus oleraceus L. 1753 | ||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||
Al ĝi estis atribuata ankaŭ saniga forto, simila al tiu de taraksako kaj amara cikorio . La folioj estas la partoj kiujn homoj kutime manĝas, kaj ili estas utilaj kiel salatolegomoj, aŭ kuiritaj kiel spinaco. Brogado aŭ boligado forigas amaran guston. Nutraĵo-analizo rivelas 30 – 40 mg da C-vitamino en 100g, 1,2% da proteino, 0,3% da graso, 2,4% da karbonhidrato.
Sek-peza analizo de la folioj montras, ke 100g entenas (varieme laŭ kreskadaj cirkonstancoj): 45g da karbonhidrato, 28g da proteino, 22g da cindro, 5,9g da fibro, 4,5g da graso; sume, ĝi disponigas 265 kaloriojn.
Mineraloj
Kalcio : 1 500 mg
Fosforo : 500 mg
Fero : 45,6 mg
Magnezio : 0 mg
Natrio : 0 mg
Kalio : 0 mg
Zinko : 0 mg;
Vitaminoj
A: 35 mg
Tiamino ( B1): 1,5 mg
Riboflavino ( B kun nombro): 5 mg
Niacino : 5 mg
B6: 0 mg
C: 60 mg
Tiu palearktisa planto estas konsiderata kiel invada specio en multaj mondopartoj, kie ĝi estas trovata plejofte en perturbitaj areoj . Ĝi disvastiĝas per semo kiu estas vente aŭ akve transportata, kaj povas ofte esti limigata per falĉado ĉar ĝi ne rekreskas ekde radikopartoj . Tiu estas unu el la specioj uzataj en ĉina kuirarto kiel kŭcài ( 苦 菜; laŭvorte : amara legomo ).
La floroj estas duseksaj, kaj oftaj polenigantoj inkludas abelojn kaj muŝojn. La folioj estas sentigaj kun du pintaj oreletoj.
La specio preferas plenan sunon kaj ĝi ŝatas nitratoriĉajn grundojn.
Ordinara sonko havas gamon da medikamentaj uzoj. Partoj de la planto estas diversmaniere uzataj por stimuli menstruan fluon, ŝanĝi hepatofunkcion, stimuli diurezon, ekhaltigi fekadon, kaj kontraŭbatali kanceron, verukojn, inflamon kaj febron.
Klopodoj de trudherboforigo per uzo de herbicidoj, neglektante aliajn metodojn, eble kondukis al proliferado de tiu specio en kelkaj medioj .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ordinara sonko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.