Fibroj estas relative longaj kaj maldikaj elementoj, kiuj en laŭlonga kunmeto kun similaj elementoj, konsistigas iujn materialojn aŭ histojn ekz.
fibroj de silka fadeno, de kotono, lano aŭ felto, lignaj fibroj, muskola, nerva fibro; cemento kun asbestaj fibroj.
Fibro povas esti ankaŭ pli-malpli longa drato, meĥanike ricevita elde iuj substancoj ekz. nilona fibro, vitraj fibroj (uzataj por termika izolado); optika fibro.
Fibreto estas mallonga fibro aŭ longa elemento, glata aŭ striita, de la muskolaj fibroj.
Lumfibro (optika fibro) estas drato el vitro, plasto k.a., uzata por konduki lumon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Fibro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.