Taraksakoj aŭ leontodoj estas nomo de plurjaraj herboj (genro Taraxacum) el asteracoj, kun longa pivotradiko, kun rozeto el elbazaj, runcinetaj folioj, kun rondformaj, kavaj, senfoliaj pedunkloj.
Tiuj pedunkloj portas unuopan, grandan, flavan kapitulon. La semoj havas simple harformajn semhavojn kaj ili estas bekhavaj. Ĝi estas tre ofta ĝena trudherbo, en kelkaj landoj uzata kiel salato.
Taraksako | ||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Fruktanta taraksako | ||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||
| ||||||||||||||
Specioj | ||||||||||||||
Vidu tekston | ||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||
Tiu holarktisa genro estas taksonomie komplika, kaj iuj botanikistoj subdividas la grupon en proksimume 34 makrospeciojn, kaj ĉirkaŭ 2000 mikrospeciojn . Proksimume 235 apomiksaj kaj poliploidaj mikrospecioj estis registritaj en Britujo kaj Irlando . Iuj botanikistoj havas alian opinion kaj nur akceptas totalon de ĉirkaŭ 60 specioj .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Taraksako, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.