Luksemburgo estas la ĉefurbo de la grandduklando Luksemburgo.
Ĝi havas ĉirkaŭ 133 000 loĝantojn kaj troviĝas ĉe la kunfluejo de la riveroj Alzette kaj Pétrusse. Ĝiaj anoj nomas ĝin en la loka lingvo (luksemburga) simple d' Stad [ĉtat] = la urbo.
Luksemburgo | |||
luksemburge: Lëtzebuerg, france Luxembourg, germane Luxemburg | |||
urbo | |||
Luksemburgo | |||
| |||
Lando | Luksemburgio | ||
---|---|---|---|
Distrikto | Distrikto Luksemburgo | ||
Kantono | Kantono Luksemburgo | ||
Konata loko | Fortikaĵo Thüngen | ||
Riveroj | Alzette, Pétrusse | ||
Situo | Luksemburgo | ||
- koordinatoj | 49° 36′ 42″ N 06° 07′ 48″ O / 49.61167 °N, 6.13000 °O | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 402 m s. m. | ||
Plej malalta punkto | |||
- alteco | 230 m s. m. | ||
Areo | 51,46 km² (5 146 ha) | ||
Loĝantaro | 132 780 (01.01.2023) | ||
Denseco | 2 580,26 loĝ./km² | ||
Orogenenezo montariĝo | Luksemburgia plataĵo | ||
Fondita | 4-a jarcento | ||
- urbaj rajtoj | 1244 | ||
Urbestro | Lydie Polfer (ekde 4-a de decembro 2013) | ||
Horzono | MET (UTC+1) | ||
- somera tempo | MEST (UTC+2) | ||
LAU 2 | LU00011001 | ||
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO | |||
Nomo | vieux quartiers et fortifications / Altstadtviertel und Festungen (malnovaj kvartaloj kaj fortikaĵoj) | ||
Tipo de heredaĵo | kultura heredaĵo | ||
Jaro | 1994 (#18) | ||
Numero | 699 | ||
Regiono | Eŭropo | ||
Kriterioj | iv | ||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Situo enkadre de Luksemburgio | |||
Vikimedia Komunejo: Luxembourg City | |||
Retpaĝo: www.vdl.lu | |||
Ĝia urbestro estas de 2013 Lydie Polfer.
La urbo evoluis en la 10-a jarcento el kastelo konstruita en 963 de la ardena grafo Sigfrido sur roko Bock' [bok]. La kastelo staris sur la restaĵoj de romia kastelo nomata Lucilinburhuc (= kasteleto).
Fine de la 12-a jarcento oni konstruis urbomuron ĉirkaŭ areo de 5 ha. En 1244 grafino Ermesinde de Namur-Luksemburgio garantiis al la bazarejo urbajn rajtojn.
En 1354 Luksemburgo iĝis duklando.
En 1815 la Viena kongreso igis ĝin suverena grandduklando.
La urbo dividiĝas en 24 kvartalojn: Beggen, Belair, Bonnevoie/Bonneweg-Nord-Verlorenkost, Bonnevoie-Sud/Bonneweg-Süd, Supra Urbo, Cents, Cessange/Cessingen, Clausen, Dommeldange/Dommeldingen, Eich, Stacidomo, Gasperich, Grund, Hamm, Hollerich, Kirchberg, Limpertsberg, Merl, Mühlenbach, Neudorf-Weimershof, Pfaffenthal, Pulvermühl, Rollingergrund-Belair-Nord kaj Weimerskirch.
La urbocentron karakterizas la profunda valo de Pétrusse, kiu disigas la Supran Urbon de la Stacidoma Kvartalo. Ĝi estas rezervita al piedirantoj.
Luksemburgo estas naskiĝurbo de unu el la fondintoj de Eŭropa Unio, Robert Schuman, kaj unu el la tri oficialaj sidejoj de Eŭropa Unio, sidejo de ties jenaj jurisdikciaj kaj financaj institucioj:
En 1995 kaj en 2007 Luksemburgo estis Eŭropa Kultura Ĉefurbo.
Je la 31-a de decembro 2023 la loĝantaro de Luksemburgo konsistis el 64 921 virinoj kaj 69 793 viroj; sume, 134 714 loĝantoj.
La internaciecan karakteron substrekas la fakto, ke pli ol du trionoj (70,44%) de la loĝantaro ne estas luksemburganoj, sed apartenas al 166 aliaj naciecoj. La plej multnombraj estas:
Nacieco | Loĝantaro |
---|---|
francoj | 20.827 |
portugaloj | 11.351 |
italoj | 9.918 |
hispanoj | 5.139 |
belgoj | 4.389 |
germanoj | 3.829 |
rumanoj | 2.508 |
grekoj | 2.140 |
poloj | 1.185 |
irlandanoj | 1.140 |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Luksemburgo (urbo), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.