La Eŭropa Revizora Kortumo estas la institucio kiu kontrolas la kontojn de la Eŭropa Unio.
Ĝi ekzamenas la kontojn de ĉiuj enspezoj kaj elspezoj de la Unio, kaj kontrolas ĉu la financa mastrumado estis efika kaj bonrezulta. La Revizora Kortumo publikigas la rezultojn de siaj laboroj forme de jarraporto, kiu temas praktike pri ĉiuj politikterenoj de EU, de specialaj raportoj pri apartaj temoj, kaj de opinioj. La Revizora Kortumo konsistas el po unu civitano de ĉiu membroŝtato. Ĝiaj membroj plenumas siajn taskojn plene sendepende, en la ĝenerala intereso de la Unio. La Revizora Kortumo havas sian sidejon en la urbo Luksemburgo.
Eŭropa Revizora Kortumo | ||
---|---|---|
Latinlingva logotipo de la Eŭropa Revizora Kortumo | ||
institucio de Eŭropa Unio • Court of Audit | ||
Komenco | 18-a de oktobro 1977 vd | |
Geografia situo | , 6° 8′ 55″ O 49.6231666.14867949° 37′ 23″ N, 6° 8′ 55″ O | |
Sidejo | Luksemburgo | |
| ||
| ||
Tipo | Institucio de Eŭropa Unio | |
Prezidanto | Klaus-Heiner Lehne | |
Retejo | Oficiala retejo | |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭropa Revizora Kortumo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.