La luksemburga (aŭ leceburga) lingvo estas ĝermana lingvo parolata en Luksemburgo kaj en Belgio (en la regiono Sankt-Vith kaj Arlon).
Ankaŭ en malgranda parto de Germanio kaj Francio (ĉirkaŭ Thionville) oni la lingvon parolas.
Luksemburga lingvo | ||
Lëtzebuergesch | ||
lingvo • moderna lingvo | ||
---|---|---|
West Moselle Franconian | ||
Parolata en | Luksemburgo | |
Parolantoj | 391 200 | |
Denaskaj parolantoj | proksimume 300.000 | |
Fremdlingvo / dua lingvo por | ? | |
Skribo | latina | |
Lingvistika klasifiko | ||
Hindeŭropa | ||
Oficiala statuso | ||
Oficiala lingvo en | Luksemburgo | |
Reguligita de | neniu oficiala organizaĵo | |
Lingvaj kodoj | ||
Lingvaj kodoj | ||
ISO 639-1 | lb | |
ISO 639-2 | ltz | |
ISO 639-3 | ltz | |
SIL | LTZ | |
Glottolog | luxe1244 | |
Angla nomo | Luxembourgish | |
Franca nomo | luxembourgeois | |
Vikipedio | ||
La luksemburga lingvo estas ĝermana lingvo kiu de la popolo de Luksemburgo estas uzata por ĉiutaga komunikado. Ĉar la lingvo estas ne tiom forta, preskaŭ ĉiu luksemburgano ankaŭ parolas la germanan aŭ la francan lingvon. Ne ekzistas ĝis nun alta edukado en la luksemburga lingvo.
Pro malagrablaj rememoroj de la germana okupado dum la Dua Mondmilito, multaj luksemburganoj ne ŝatas kiam eksterlandanoj nomas ilian lingvon "dialekto de la germana". Kvankam la lingvo sufiĉe similas al la germana, estas tamen sufiĉe da diferencoj por nomi la luksemburgan aparta lingvo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Luksemburga lingvo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.