La Eŭropa Investa Banko estas organo de la Eŭropa Unio kaj samtempe aŭtonoma jura institucio, kiu kontribuas al la ekonomia helpo de la membroŝtatoj kaj al la ekonomia kaj socia kohero.
Ĝi laboras kiel financa entrepreno, serĉas internaciajn merkatojn, liveras pruntojn kaj estas agnoskata je internacia nivelo. Membroj estas la ŝtatoj, kiuj finance kontribuas.
Eŭropa Investa Banko | ||
---|---|---|
internacia financa institucio • body of the European Union | ||
Komenco | 1958 vd | |
Geografia situo | , 6° 8′ 15″ O 49.6202856.13759249° 37′ 13″ N, 6° 8′ 15″ O | |
Lando(j) | Luksemburgo vd | |
Sidejo | Luksemburgo | |
Poŝtkodo | L-2950 | |
| ||
| ||
Tipo | Instanco de Eŭropa Unio | |
Membro de | Network for Greening the Financial System vd | |
Prezidantino | Nadia Calviño | |
Lingvoj | ||
Retejo | Oficiala retejo | |
La 29-an de majo 1990 la Eŭropa Investa Banko membriĝis en la Eŭropa Banko por Rekonstruo kaj Evoluigo, eŭropa banko kreita por helpi la ekskomunismajn landojn en Eŭropo kaj Centra Azio en la transiro de planekonomio al libera merkato. La du bankoj ne konfuziĝu, same ne la Eŭropa Centra Banko, kiu eldonas la valuton Eŭro.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Eŭropa Investa Banko, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.